2011/04/30

Ne iris al Nespa

Mi ne iris al Nespa hodiaux (2011.04.30) cxar la letero de Nespa (por peti vizon al la dana ambasadorejo) ankoraux ne estis preta. Mi telefone demandis pri la letero la Bharat kaj li diris ke gxi ankoraux ne estis pretaj.
Aparte. Poshraj diris ke Narendra revenis el Francio. Mi poste telefonos al li.

2011/04/24

Forpasis Saibaba!

La fama sanktutlo Satya Saibaba (సత్య సాయిబాబా) aux [sʌθjə sɑːɪ bɑːbɑː], kiu vivis en suda Barato, forpasis hodiaux dum lia 86a jaro.

Lin oni akceptas kiel avarato de Dio. Li estis fama en la lando, ankaux en eksterlando pro lia madia agado, kiel donacado de cindro kaj aliaj ritaj objektoj ali liaj desciploj. Li mirigis simplajn homojn per donaco de ringojn, kolcenojn kaj horlogxojn kiam aliaj raciaj homoj akuzis ke li faris simpaljn trukojn por tiri atentojn de needukitaj homoj.

En liaj lastaj jaroj, li famigxis ankaux cxirkaux nereligiemaj homoj pro lia donaco de mono por arangxo de senpagaj lernejoj kaj hospitaloj. Oni kredas ke li estas reinkarnigxo de antauxa sanktulo Siridi Saibaba.

Li naskigxis la 23an de novembro 1926 kaj vivis simple kun la nomo Sathyanarayana Raju. La plej granda demando inter la desciploj estas kiu nun akiros lian grendegan posedajxon. Li neniam volis fari organizitan sturkturon por arangxi la posedajxon (kiu inkluzivas flughavenon kaj aviadilon, interaliaj) al iu organizajxo.

Li estis tre malsana kiam mi vizitis lin pasintjare.

2011/04/23

Cxe Nespa

Mi iris al Nespa kun granda espero ke hodiaux (2011.04.23) la sekretario prepaeos la dokumenton por peto de vizo. Li tiel diris pasintsemajne. Sed hodiaux li diris ke gxin li faros dum venonta savato. Mi bone atendis.

Estis Philip, Bharat, Posharaj kiam mi eniris kaj poste venis Nabinlal kaj Krishna.

Kie estas aliaj? Mi ecx ne povis vidi la vojagxontojn. Bedauxrinde.

2011/04/17

NEspA kaj bofiloj

Hieraŭ (2011.0416) estis la tago de estrara kunveno ĉe NEspA. Mi iris al la NEspA oficejo, post du semajnoj. Mi esperis ke tiuj estraranoj kiu ne venas dum sabataj kunveno venos almenaŭ dum tiaj gravaj tagoj.

Mi eniris kaj vidis ke estis Philip, Krishna, Navaraj kaj Bharat. Ni longe krokodilis pri vojaĝo en Eŭropo. Poste venis Parasar.

Mi ne vidis aliajn gravajn estraranojn. Do ne okazos estrara kunveno.

Bharat donis al mi la invitleteron kaj malpnenan mendilon de UK. Li diris ke dum venonta sabato, li preparos oficialan leteron de NEspA por ĉiuj vojaĝontoj por peti la vizon.

En nepalaj kulturoj, bofilo estas grava persono. Bopatroj kiam invitas edzon de ilia filino al ilia ahejmo, ili tre bone honoras lin, donas plej bonan manĝaĵon, sidejon kaj liton. La bofilo ne havas devojn tie, li povas vivi dum tiu periodo kiel reĝo mem. Li povas multe manĝi, ne labori kaj ankaŭ ricevi donacojn, forironte. Do, tiusence, nia Nepala Esperanto-Asocio estas domo de bopatroj kaj plej multe da "esperantistoj" estas bofiloj. Ili venas al la asocio nur kiam okazas senpaga manĝado, ili manĝegas kaj forlasas la asocion ĝis ili estos denove invitita por alia okazo. Vidu, mi vidis tiom multe da nepalanoj dum la fina tago de la IHR en Hotel Manaslu. Laŭ Bharat venis 35 homoj. Ili bone sidis, krokodilis senhonte, eĉ provis paroli kun eksterlandanoj per la angla kaj multe manĝis. Ĉu vi memoras kelkajn fotojn mi metis ne la blogo tiam? Kaj nu. Nun vi vidas neniun el ili en nia sabata kunveno. Mi diris tion al ĉeestantoj kaj Bharat kaj Philip konsentis.

Bharat ankaŭ devis foriri. Mi iris ekstere, por reiri al la hejmo. Venis telefonvoko de Nabin Subedi. Li diris ke mi atendu dum 15 minutoj ĉe la turisma oficejo de Poshraj.

Mi iris tien kaj renkontis s-ron Hari. Ni iris supren kaj babilis pri Esperanto. Nabin venis. Hari iris por reprinti la konfirmilon por mia aviadila bileto. Mi ne povis longe atendi. Mi iris malsupren kaj renkontis Hari, kiu prenis tiun gravan paperon pr mi. Dankon al li.

Mi epseras ke mi povos peti vizon venontsemajne.

Nun mi devas serioze pensi pri la mono kium mi bezonas por la vojaĝo. Ho dio! Kial mi ĉiam deziras fari tion kio ĝenerale ne estas ebla por mi?

2011/04/11

Festivalo de Bisket en Bhaktapuro

Jen komencis la ĉaro festivalo de Bisket en Bhaktapur. Estas unu el nur kelkaj festivaloj en la sankta Katmando-Valo kiu sekvas la sunan kalendaron. Temas pri dio Bhairav kaj diino Bhairavi, konataj en la valo kiel geprotektantoj. Oni metas la idolojn en lignaj ĉaroj kaj tiras ilin laŭ la brikpavitaj stratoj. Amaso da homoj ĝuas la festivalon, kaj ili kredas ke sukceso de la ĉaro-sesio signifas senprobleman jaron antaŭen.

Laŭ legendo, iam vivis princino en Bhaktapuro. La reĝo donis al ŝi multajn edzojn sed ĉiuj estis trovitaj mortitaj post la unua konto kuna. Kaj, je la fino, iu brava knabo travivis - li trovis ke elvenis serpento el ŝia nazo dum nokto. Tio estis la sekreto de mortintaj edzoj. Li sukcesis trancmorti la serpenton kaj la popolo ĝuis la morton de la serpento.


Mi aldonas foton de mia amiko Pradip Tuladhar. Dankon al li.

2011/04/10

Mi revenis al hejmo

Mi revenis el mia vojagxo al Dhading. Estis 3-hora veturado laux la serpenta vojo.
Estis agrable, vidi la urbeto/vilagxo kie stratoj estis largxas sed ne multaj homoj uzas veturilojn do estis cxiukaze paca.

Mi rentkontis registarajn oficistojn kaj aliaj neregistarajn voluntulojn kiuj laboris por malpermesi infanojn al laborejoj.

Mi devas prepari longan raporton. Do...gxis.

2011/04/05

Dhading 1

Mi renkontis registarajn oficistojn kaj jxurnalistojn por kolekti
informojn pri laborantajn infanojn en Dhading, bela urbe to.
--
Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com
Razen Manandhar
--
http://razeno.blogspot.com

2011/04/04

Raporto pri IHR en la revuo Esperanto

Aperis tre kuranĝiganta raporto pri la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo en nia ŝatata revuo "Esperanto". Dankon al la redaktoro kaj al ĉiuj teamoj de UEA. Estas ege grava por nia evoluanta movado de Esperanto en Nepalo.

Mi volaĝos en Dhading

Ekde morgaŭ, mi volaĝos en la distrikto de Dhading ĝis sabato. Mi
renkontos registarajn oficistojn, sociajn voluntolojn, organizaĵojn
ne registarajn kaj ankaŭ politikistojn. Mia celo precipe estos fari
raporton pri la situacio de laborantaj infanoj en tiu distrikto. Plej
mullte da infanoj sidas dum tuta tago apud la rivero kaj rompas
ŝtonetojn. Tio estas tre malfacila laboro, kaj la registaro jam faris
leĝon ke tiu laboro ne tauĝas por la infanoj. Sed, oni povas vidi
homojn kiuj dungas infanojn por tio.

Miaj fotoj kaj longaj rakontoj aperos poste (se eblos, mi blogos
ankaŭ de tie).