2011/02/05

Kunveno cxe NEspA pri instruado per mono de KAEM

Hodiaŭ (2010.02.05) mi iris al NEspA Oficejo post tri semajnoj. Estis ĉirkaŭ 8 homoj :  Narendra, Bhart, Muknda, Bishwa, Philip, Indu, Parasar kaj aliaj. Estis kelkaj nekonatuloj. Inter ili estis du geknaboj. Oni unue diris ke ili volis lerni Esperanton. Indu demandis al la knabino, ĉu vi volas lerni Esperanton, kaj ŝi diris ne.

Oni longe krokodilis pri divesraj vojaĝoj.

Oni diskutis pri okozonta "Internacia Himalaja Renkontiĝo". Mirinde, neniu jam havas konkretan numeron de partoprenontoj. Post mia vasta komunikado al miaj internaicaj koresondantoj, kelkaj petis min pli da informojn kaj mi donis al ili retadreson de Bahrat. Sed mi ne scias kiom inter ili estas preta partopreni.

Venis du ideoj: Se ni mendas modestan hotelon, ni ne povas gajni monon. Kaj se ni mendas malbonkvalitan hotelon, ni gajnos iomete sed venos kritikoj de la partoprenantoj, nature.
Mi preferis resti silenta ĉi jare ĉar mi scias ke oni ne aŭskultos min.

Antaŭ tri semajnoj, oni diris ke ni unue mem spertu tiun vojon por esti certa ĉu ĉio estas en ordo aŭ ne. Poste oni ne kontaktis min kaj mi ne scias ĉu ili jam vojaĝis aŭ ne.

Devis okazi la jara kunveno en novembro, sed oni eĉ ne babilis pri tio.

Poste, mi staris por lasi la ĉambron kaj venis la temo ĝusta.

Antaŭ la fino, Mukunda proponis ke ni petu monon al KAEM kaj ekinstruu. La saman proponon li jam sendis rete al ni.

Mi demandis:
ĉu ni ne instruis Esperanton ĉar ni ne havis monon?
Ĉu ni vere mankas monon por instrui Esperanton?
Ĉu ni bezonas monon de KAEM por ekinstrui Espernaton?
Ĉu la lernintoj ne venis al la asocio aŭ ne uzas la lingvon ĉar ni mankas monon?
Kial ni devas peti almozon se ni scias ke mankas lernantoj en Nepalo?

Oni ne respondis. Sed poste diris, kial ni ne petu monon se KAEM havas. Eble ni volos instrui Esperanton en aliaj urboj....Ho ve!

Mi ne scias kian raporton nia komisiiano sendas al KAEM pri Nepalo. Sed mi scias ke multaj spertaj esperantistoj pri Azio movado scias ke ni, inter aziaj landoj almenaŭ, estas sufiĉe riĉaj. Do, kia maniere ni povas pruvi ke ni ne havas monon por instrui?

Mi bedaŭras ke anstataŭ disvastigi Esperanton inter nepalanoj, niaj plej karaj, seriozaj kaj spertaj esperantistoj elspezas tempon je planado kiel peti almozon je nomo de Esperanto. Hontinde.

No comments: