2011/02/23

Koncerto de Sundari kaj IHR

Mi bonvenigas vin al Nepalo.

La 26an de februaro speciala muzika koncerto okazos en la historia palaco de Patan. Inter aliaj, speciale kantos japana knabino "Sudari Mica" nepalajn kantojn. Ĉu vi jam aŭdis pri ŝi? Ŝi estas fama inter amantoj de folkkantoj de Nepalo. Ŝi multe studis tie ĉi por lerni la veran folkanton kaj dancon de Nepalo. Tiel ŝi laboras por diskonigi nepalan kulturon al la mondo.

Bonvolu trovu informojn pri ŝi kaj ŝiaj programoj ktp ĉe :

Kaj ĝuu malgrandan videon pri ŝia kantado ĉe:

La saman tagon, laŭ la progarmo, devas okazi la malfermon (interkonan vesperon) de la okazonta Internacia Himalaja Renkontiĝo (IHR). Por diskuti pri tio, s-ro Philip sendis al mi retmesaĝon al mi hieraŭ matene por la kunveno de hieraŭ vespero. Sed mi ne povis tuj aranĝi tempon kaj mi perdis la okazon aŭskulti pri la preparado. Mi jam ne decidis kien mi iros. Mi tre volas aŭskulti kantadon de Sundari kaj samtempe saluti la gastojn de la IHR. 

Kvankam mi ne ĉeestis en la kunveno, venis al mi informo ke venis gravaj personoj de la asocio. Laŭ la kunveno venos 12 eksterlandaj gastoj por partopreni en la IHR.Ankaŭ iris Anil kaj Navindra el EKKo al tiu kunveno. Bone ke oni deicis okazigi la internacian vesperon dimanĉon.

Kaj, estis decidita ke la asocio ne subtenos nepalanojn. Nepalaj partoprenantoj devas mem aranĝi kaj pagi ĉion. La sekretario iam skribis ke NEspA ĉi foje ne helpos voluntolojn. Do, mi ne scias kio vere okazos. Mi atends oficialan dissendo de informo el la sekretario de NEspA.

Mi scias estos malfacile trovi ferian tagon en mia nova laborejo. Merkredo estas oficiala feriatago. Do, mi planas matene de merkredo iros al Chisapani kaj renkontos ilin kaj kune piedvadados. Narandra diris ke li volas kuniĝi nur ĵaude ĉar ankaŭ li havas familian feron en tiu merkrede.

Iel, mi certe partoprenos en la renkontiĝo ĉi jare!

No comments: