2011/02/28

Jen komencis Internacia Himalaja Renkontiĝo en Katmando

Jen, finfine. La internaciaj partoprenantoj al la 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo alvenis. Hieraŭ (2011.02.26) de matene ili promenis ĉirkaŭ Swayambhu, Baudha kaj Patan Reĝa Palaco kaj alvenis je la Hotelo Marsjangdi por la interkona vespero.

Estis entute 32 partoprenantoj el Francio, Danio, Svedio, Japanio kaj Mongolio. Nepre estis s-ro Hori kiu de multaj jaroj zorgas pri japanaj partoprenantoj. Kaj, je mia miro ankaŭ venis d-ro Harada el Okajama, Japanio, kiu gastigis min dum mia vojaĝo en Japanio en 2007!

Interese ke inter la partoprenantoj estis kelkaj kiuj jam legis mian libron "Vojaĝo al Muktinath" kaj ili estas feliĉa viziti la landon post legado. Do, mia libro iel inspiris viziti al Nepalo.

Inter nepalanoj estis ankaŭ d-ro Rabindra Raya, la unua kasisto de Nepala Esperanto-Asocio. Sed li ne povis resti tie dum longa tempo.

Hodiaŭ ili promenos ĉirkaŭ Swayambhu kaj Bhaktapur.

Morgaŭ ekoas la piedvagado. Plej verŝajne ankaŭ mi partoprenos en ĝi.

No comments: