2010/12/26

Biciklado de gefrancoj al Nepalo

Roz' kaj Cirilo [Rose et Cyrille ]estas du biciklistoj el Francio. La 22an de oktoboro 2009, Rose skribis al mi ke li estas en Katmando. Mi povis komuniki kun ilia gastiganto sed tre bedaŭrinde, mi ne povis renkonti ilin. Mi ĵus trovis ilian interesan rakonton pri ilia sperto, ne tre agraba, pri Nepalo. Mi pensas ke ilia rakonto estas bona leciono por nepalaj turismaj agentejoj. Tiun rakonton vi povas trovi ĉe www.horizonto.net

Ili vojaĝis al Nepalo de 02/10/2009 ĝis 30/10/2009 kaj biciklis laŭ 413 km. Jen ilia interesea rakonto:

Nepalo estas lando de jino kaj jango, de ĝusta ekvilibro inter bono kaj malbono, belo kaj malbelo. Koncerne nin, de la komenco ĝis la fino, ĉiu bonaĵo prezentos sian malon. Belega lando por turistoj, malfacila por vojaĝadantoj. Ja tie ni spertos nian plej grandan misaventuron ekde la komenco de la vojaĝo, antaŭ ol foriri de la lando.

Post dudek kilometroj tra ebenaĵo fine ekaperas antaŭ ni la unua montara ĉeno, grandega, verda, moŝta. Estos malfacile supreniri, sed ni scias, ke ni rekompense akiros iomete da malvarmeto, 30° anstataŭ ol la kutimaj 48°.

La pejzaĝoj fariĝas belegaj: akvofaloj (ne plu necesas filtri akvon), abunda vegetalaro, liberaj simioj ekster urboj. Tio bedaŭrinde ne daŭras longe. En la montaro la vojstato fariĝas katastrofa. El la faloj venas akvo ne malvarma sed ja varmeta. Kaj hurladas la kamionaj, aŭtaj kaj motorciklaj hupadoj, ĉie, ĉiam, diurne.


En Nepalo, same kiel en Barato, la prezoj tre malaltas. Sed, male al la antaŭa lando, ili ŝanĝiĝemas ene de sekundoj. Kiam ni demandas pri prezo la komercistoj anoncas ĝin, kaj tuj modifas ĝin... plialtigen. Por citi nur kelkajn ekzemplojn, ni trovas hotelon je 300 rupioj. Dum Cirilo estas supreniganta sian biciklon porenĉambrigi ĝin, Roz' jam arigas la monon por pagi, ĉar ni mefias pri ilia fitekniko, kaj la akceptisto tiam diras: "ne, estas 600 rupioj", prezo de luksa hotelo! Cirilo retroigas la biciklon malsupren. Intertempe alvenas la hotelestro. Li demandas al ni, kio okazas. Li parolas pri miskompreno kaj petas ke ni restu. Li eĉ donas al ni rabaton je 30 rupioj el la 300!
La afero samas pri ĉuj nutraĵoj. En Tansen, pasas virino portante korbon plena je benjnetoj. Baratana turistino aĉetas kontraŭ 10 rupioj, kaj dum la aĉetintino fokusas al empoŝigo de sia ŝanĝmono, la vendistino rapide deprenas kvar benjetojn el la saketo. En alia vilaĝo, inter dek vendejoj, la prezo de sama sodakva botelo flugas de 85 ĝis 180 rupioj. Ni renkontas du aliajn perbiciklajn vojaĝantojn el orienta Francio, kiuj ankaŭ rakontas pri similaj misspertoj.

La morgaŭon, en suprenirejo, ni vidas agoniantan bovon. Ĝi havas vundon sur gambo. Kiel en Barato, kiam besto akcidentiĝis, oni vojflankenlokas ĝin kun protekto per du aŭ tri ŝtonoj anbaŭflanke kaj oni lasas ĝin morti pro soifo. Tio memorigas Baraton al ni, kiam ni donacis nian sandviĉon al viro kun ege pusa piedo envolvita en ĵurnaloj, side sur la grundo apud malsanulejo, petante nenion al neniu kaj ignorata de ĉiuj.


Ni haltas kaj donas la enhavon de niaj boteletoj al la bovo, kiu tuj lektrinkas. Ĝia lango bluas, ĝia okulo ruĝas. Tuj post nia foriro ni trovas akvofalon. Ni retrovenas por denove trinkigi la bovon kaj ni ankaŭ nutras ĝin per pantranĉaĵoj. Ĝiaj okuloj kaj lango reakiris belan rozan koloron. Iuj virinoj haltas por rigardi nin sen paroli. Ni reekiras iom ĉagrene, ni verŝajne nur prokrastis ĝian vivlimon.

Ni bezonas kvar tagojn por suprengrimpi la 160 km al la unua granda urbo, Pokharo. Tie, nia gastiganto, Pradip, igas nin gustumi la nepalajn pladojn. Kun li, ni ankaŭ vizitas lokan esperantiston. Ni pli facile komunikas kun tiu en Esperanto ol kun Pradip kiu bone scipovas la anglan. Ni tiel ekscias pli pri nia gastiganto dank' al la traduko de la esperantisto ol dank' al Pradip mem.
Pradip kaj iu el liaj amikoj portas nin per motorcikloj tra la urbo, tiele vizitigante inter alie luksegan hotelon en belega ĉirkaŭaĵo kun preĝradoj, malnovaj objektoj, fontanoj, nepalaj ĝardenoj. La prezo por unu nokto en tiu hotelo superas nian suman buĝeton por elspezi en tiu lando.

La morgaŭon, ni rendevuas kun Sébastien, franco vivanta en Nepalo. Li malkovrigas Momo-ojn al ni, bongustegajn raviolojn kun bufalo interne, kaj Ĉomej-ojn, frititajn spagetojn kun specoj de bufalo. Sed ĝenerale, la nepala kuirarto malmulte varias, ĉar ili manĝas la saman pladon el rizo kaj legomoj kun supo matene, tagmeze kaj vespere. Je la unua aspekto ĝi ne estas tiom spica kiom la barata. Ĝi havas subtilan guston sed temas pri insida kaptilo por niaj stomakoj, kiuj ne eltenos ĝin.
Dum nia restado komenciĝas alia religia festivalo. La domoj kaj vendejoj ornamiĝas per koloroj, lumoj, floroj kaj kandeletoj. Ekde la noktiĝo, je la 18-a horo, infangrupetoj haltas antaŭ ĉiu butiko kaj ĉiu domo, iu el la infanoj kantas kaj la aliaj kunkantas la reekantaĵon. Rekompense, la loĝantoj donacas al ili bileton je 5 aŭ 10 rupioj aŭ bombonojn.

Dum la festivalo, iam hundoj portas kolringon el floroj, la morgaŭon bovoj, poste homoj kaj motorcikloj, sen paroli pri la domoj ornamitaj per florgirlandoj.

je tiu okazo oni ankaŭ kreas mandalojn front' al la domoj per ardkoloraj dekoraciaj pulvoroj vendataj sur ĵurnalfolio surgrunde deponita. La infanoj portas ilin ruĝaj sur la fronto kaj la virinoj je la radiko de la hararo. En tiu lando ĉio estas kolora, bilda kaj simbola. Kaj ĉiu templo fotindas, precipe en la ĉefurbo, plena je arkitekturaj valoraĵoj, kiuj tamen ja bezonus restaŭradon.

En Katmanduo, la ĉefurbo, akceptas nin Biĝaj. Li estas gvidisto pri tramontara ekskursado kaj li scipovas la francan lingvon. Li multe helpas nin pri burokrataĵoj kaj ankaŭ bone konsilas nin por viziti la urbon.
Ni tamen estas lacaj. Estas malfacilege sin nutri. Ni devas aĉeti tinuson en ladskatoloj kaj panmolaĵojn ĉar niaj stomakoj ne eltenas la lokajn nutraĵojn. La litoj ne havas matracon, nur plumsakon sur tabulo el ligno, kaj ĉiumatene doloras nia korpo. La akvo nur malvarmas kaj estas regule malhavebla dum pluraj horoj en la vesperoj, same pri elektro.

Ni subite decidas rezigni pri Bangladeŝo kvankam ni jam posedas vizon, por rekte iri al Tajlando, des pli ke la flugbibetoj malpli kostas elde Katmanduo ol elde Dako aŭ Kolkato.
Post inventaro de ĉio ne nepre necesa, eventuale eĉ superflua, ni decidas allasi kelkajn posedaĵojn niajn kaj resendi ilin Francien. Iuj malkonsilas la sendon pere de la loka poŝto, laŭdire malfidinda. Prefereble rilati al privata transportisto. Ni vizitas plurajn el ili kaj ni elektas iun iomete pli kostan ol la aliaj sed ŝajne seriozan. Ĝi asertas pri perreta spurado de la pako, rapida livero en flughaveno de ni elektita kaj asekuron okaze de perdo. La sendokosto iom altas, 60 eŭronj por 12 kg, sed eĉ pli altus se ni sendus hejmen. Ni bonŝance havas amikon, kiu loĝas ĉe la fluĝaveno Orly, sude de Parizo, li facile povos preni la pakon por ni.

Ĉio bone sed... kiam ni revenas por vidi la transportiston kun la celo akiri la fakturon, ĉeestas nur dungito lia, ne eblas retspuradi la pakon kaj li ne trovas la fakturon. Ni revenas poste, daŭre ne videblas la estro. La dungito ĉi-foje prezentas la fakturon sed daŭre ne eblas vidi la pakon per la reto. Ni insistas, li telefonas al la flugkompanio. La pako alvenos en la flughaveno Charles de Gaulle, norde de Parizo, sed li asertas al ni, ke li zorgos por translokigi ĝin al Orly, en la sudo.

La pako alvenas je la nordo! Kaj por kolekti ĝin, nia amiko, kiu ne povas iri tiom for, al la fakturo devas aldoni 130 eŭrojn pro kostoj de gardo, endogana transporto al Orly kaj eldoganiĝo. Do, entute pli ol 190 eŭrojn por pako je 12 kg!

Plie, ricevi pakon el Nepalo estas neeviteble suspektinde. Nia amiko estas du-dek-minutojn pridemandata de la doganistoj, kiuj tamen malkonsentos malfermi la pakon. Nur provu kompreni!...

Por malstreĉiĝi, dum ni atendas la flugon al Tajlando, ni donacas al ni turisman ekskurson du-tagan en la ĝangalo de la nacia parko Chitwan por observi sovaĝajn bestojn. Kiel ĝangalon ni fakte trovas arbaron similan al iuj francaj, la gvidistoj estas dungitoj de la hotelo sed ne gardistoj de la nacia parko kaj la tigroj kaj rinoceroj siestas meze de la altegaj herboj, kies tranĉado komenĉiĝos nur la venontan semajnon. Sovaĝajn bestojn ni ne vidas pli da dum fota ekskurso per Ĵipo, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble.

Ni opinias, ke niaj gvidantoj tamen certe havas anstataŭan planon por ke ni povu vidi sovaĝajn bestojn. Kaj ili ja havas, ili kondukas nin al eta zoo!, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble. Nur unu bona afero, la promeno sur dorso de elefanto kaj, precipe, la naĝado ĉe ili dum ilia ĉiutagabaniĝo, ne inkluzivita en la prezo, kompreneble.

Ĉion konsidere, malgraŭ la afableco de niaj du gastigintoj, tiu lando ĝisfine lacigis nin.

Tre bedauxrinde, cxu ne?

No comments: