2010/08/01

Kvar amikoj renkontiĝis sabate

Kvar amikoj renkontiĝis sabate (2010.07.31) ĉe la oficejo de Nepala Espeanto-Asocio, dum ĝia sabata kunveno. Estis Philip, Bharat, Narendra kaj Poshraj. La ĉambro estis jam fermita kiam mi atingis ĝin je la 1.15a. Homoj ne alvenas ĝnerale je la tagmezo kiam mi estas tie je ĝusta tempo. Kaj post unu horo ili lasas la ĉambron sen diskutado.


Mi povis renkonti al Narendra kaj Poshraj ekstere. Mi donis al Poshraj 15 kopiojn de "Vojaĝo al Muktinath" kaj kelkdek kopiojn de lingvo-gvidilo. Li baldaŭ vojaĝos al Pluzek, Francio por partopreni en la 14a Internaciaj Esperantaj Renkontiĝoj. Kia bona ŝanco. Li ankaŭ kunportos memoraĵojn el Nepalo. Li, je la fino de la programo, prelegos pri Nepalo.


Intertempe mi ricevis kopiojn de "Esperanto", "Jarlibro 2010", "Esperanto en Azio", poŝtkarto de Yuko el Mongolio kaj ankaŭ budismaj legaĵoj ekz, Darmaĉakro ktp, el Elson Snow.


Koran dankon al ĉiuj!


Nun tempe mi multe ricevas retleterojn kaj facile respondas. Sed leteroj en la poŝtkeŝtoj donas al ni facinigaj plezuroj, ĉu ne?


Krome, mi alŝutas miajn malnovajn fotojn pri la UK en KOreio (1994) en mia konto de facebook. Ĉu vi ne volas viziti min? jen:

http://www.facebook.com/photo.php?pid=4706251&id=547327331#!/album.php?aid=197628&id=547327331

No comments: