2010/06/11

Grandampleksa voratro de Nepalbhasha estis malkovrita



Kanceliero de Akademio de Nepalbhasha Satya Mohan Joshi hodiaŭ (2010.06.11) malkovris la "Praktika Nepalbhasha Vortaro"n, kompilitan de Indra Mali,  ĉe iu programo, oranizita en Katmando.

La unulingva vortaro, kiu enhavas pli ol 32000 votojn en 682 paĝoj, estas la plej granda de ĝia tipo, fakte portretas la vasteco de la gepatra lingvo de la nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo. Ĝi kolektis vortojn kiuj rilatas al nevaraj arto, historio, kulturo, ritoj, arĥitekturo, idiomo, elego, parenco, geografio, agrikulturo ktp.

Parolante dum la programo, S-ro Joshi, la kompetentulo pri kulturo kaj la kanceliero de la adademio mem, diris ke la publikado de la vortaro finfine faris la nevarojn  - kaj erudiciulojn kaj ordinaraj homoj  - fieraj pri ilia skribita historio de ĉ 1500 jaroj. "Nepre ĝi estas senparalela donaco por la venonta generacio," li aldonis.

Indra Mali, la komplinto de la vortaro, diris ke li komencis la projekton de la vortaro sole, post li estis vundita per ironia komento de iu Nepali-parrolanto ĉirkaŭ 30 jaroj. Li ankaŭ diris ke la proceso de kompilado de fakaj vortaroj devas daŭriĝi.

Lingvisto Profesoro D-ro Tej Ratna Kansakar analizis la linigvon kaj gramation uzitan en la vortaro.
Eksĉefo de Departemento pri Arĥaeologio, D-ro Safalya Amatya diris ke eldono de grandampleksa voratro de Nepalbhasha estis sonĝo de forpasinta Bhuwaneshwar Amatya.

La eldono de la vortaro eblis dank' al finaca subteno de forpasinta S-ro Amatya. La akademio estis fondita per donacoj de lokaj nevaroj kaj ankaŭ la vortaro estis eldonita per la mondonacoj. La registaro neniom donacas monon por tiaj projektoj. Anstatŭe, la registaro elspezas multege da mono por evoluo de unu el ĉirkaŭ 60 lingvoj de la lando, kaj preskaŭ neniom por aliaj lingvoj. Des pli, uzo de aliaj lingvoj je registaraj oficejoj estas malpermesita en Nepalo.

2 comments:

Anonymous said...

Interese!
Ĉu venos ankaux elektronika/reta versio de tiu verko?

Kore Jacob

Razeno said...

Kara Jacob,
Dankon por via dauxra aligxo.
Mi timas ke ne aperos elektronia versio.

Sed jes, oni planas eldoni Nevara-anglan vortaron (kaj mi "eble" estos unu el la tradukantoj). Do mi esperas ke mi povas almenaux proponi ili ke indas elektronike eldoni gxin.
Dankon.
Gxis,
Razen