2010/05/27

Budhismo en Nepalo

Budhanoj de Nepalo hodiaŭ celebris la Budho-tagon. Oni kredas ke hodiaŭ estas la tago en kiu li naskiĝis, akiris Budhecon kaj ankaŭ forpasis. Do, estas tiel grava tago por Budhanoj en la tuta mondo.

Ni foje foje fanfaras ke Budho naskiĝis en Nepalo kaj ĝi estas tia pipa lando kiun li elektis por naskiĝi. Kaj, precipe al Budhanoj, ni montras sin kiel la plej budhismaj homoj en la mondo.

Jes, li naskiĝis en tiu parto kiu nun kuŝas en Nepalo. Tamen ne devas esti tiel ke ni estas budhanoj nur ĉar li naksiĝis tie ĉi. Naskiĝo estis nur okazo kiu devis okazi. Estis kialo kaj do estiĝis. Pli grava demando ĉiam staras antaŭ ni: Ĉu ni estas budhanoj? Ĉu ni jam donas indan honoron al tiu "homo" kiu donis al la tuta mondo pacon, feliĉon kaj ŝolosilon al la sukceso de vivo?

Laŭ la statistikoj, nur 10 procento de nepalanoj estas budhanoj. Kiel ni, budhanoj, povas vivi fiere en tiu lando kie ekzistas ĉirkaŭ 85 procentoj de Hinduanoj.Evidente, ni estas ĉiam subpremitaj. Oni diras, nomro ne gravas, unu luno donas brilecon al la mondo kiam milionoj de stelo ne povas. Ni budhanoj devas vivi preskaŭ mizere inter la hinduoj. Ofte oni diras ke ekzistas religiaj harmonio, sed tio nur estas toleremo de ni, minoritatoj. Nepalo prezentas sin en la mondo kiel lando de Budho sed oni devas serĉi Budhon en Nepalo, estas tiel preskaŭ nevidebla.

Kial la Budhanoj estas malmulte en Nepalo? Estas tre interesa kaj logika demando. La mesaĝo de Budho povas flugi ĝis Mongolio kaj Japanio sed ne povis ŝvebi en nepala aero? La respondo estas iom religi-politika. Tio okazis ĉar Nepalo ĉiam estis en manoj de Hinduaj reĝoj. Ĝis hodiaŭ.

Estis kelkaj reĝoj en la 7a jarcento kiuj montris sin kiel budhanoj. Dank' al ili, ĉefaj budhismaj temploj kaj sanktejoj estis konsturitaj nur tiam. Kaj ili devis toleri grandajn atakojn de hinduaj pastroj. Hiduanoj estis ĉiam fortaj ĉar ili venis el Barato kaj kunportis subtenojn de Hinduaj reĝoj tieaj. Okazis iamaj bataloj inter budhanoj kaj hinduanoj en Nepalo. Do, la reĝoj, per la forto ili ricevis el Hinduaj imperiestroj, subpremis budhanojn. La situacio estas pli malpli simila ankaŭ hodiaŭ. Kvankam la historiistoj ne ŝatas mencii, oni havas almenaŭ legendon ke iu forta Hindua pastro el Barato venis kaj kun permeso de la nepala reĝo, li murdis pli ol 20,000 bonzojn. kaj devigis aliajn bonzojn edziĝi kaj vivi kiel Hinduanoj. Do, poste, la Budhismo devis kunhavi multajn netaŭgajn filozofion de Hinduismo por vivteni. La radiko de Hinduismo iris en nia tero tiom profunde ke eĉ Budhanoj agas kiel Hinduismo, foje, devige. Ne estas regulo skribita, sed ofte okazas ke vi ne volas montri sin kiel budhano sur registaraj paperoj.

Exc antaŭ 70 jaroj tiama reĝo (fakte ĉefministro, sed pli forta ol la reĝo) forpelis 6 nepalajn bonzojn kiuj kune agadis por redisvastigi la mesaĝon de Budhismo en Katmando. Ili devis vivi en montoj de norda Barato dum multaj jaroj. Kaj poste venis iu bonzo el Sri Lanko kaj petis al tiama reĝo ke ili revenu kaj do, ili sukcesis reveni al Nepalo. Jam pasis la historio kiam la budhismo estis malpermeista sed, tre bedaŭrinde, budhismo pli malpli vivas tiel ankaŭ nun.

Kaj, pli grava, la registaro ĉiam estas faritaj de Hinduanoj. Jam pasis ĉrkaŭ 70 jaroj de demokartio sed ĉiam la ĉefministro estas Hindua. Li elektas preskaŭ ĉiam nur Hinduanojn kiel ministroj. Kelkfoje ja okazis ke ankaŭ Budhanoj fariĝis kabinetanoj sed ili estis tiel senhelpaj. De du jaroj, Nepalo estas respubliko kaj sekulara. Tamen la situacio de aliaj religioj jam ne pliboniĝis. La reĝo regis la landon per bastono de Hinduismo kaj nun la eksreĝo uzas Hinduanojn por reveni al la politico denove. Kaj Hinduanoj subtenas lin por forrabi respublikecon.

Tio rezultis tiel ke la registaro nenion faras por plibonigo, facileco de Budhismo. Ĉio okazas se registaro faras. Ĝis hodiaŭ kion ajn vi vidas kiel evoluo de Budhismo, tio estis mondonaco de afabjaj budhanoj, kiuj ne multe esperis de la registaro sed elspezis monon de iliaj poŝoj. Ĝis kiam?

Jes. La registaro ofte parolas pri Lumbini; ankaŭ elspezetas monon sur ĝi. Sed tio ne okazas ĉar la homoj en registaro havas honoron la Budhismo ĉar ili ricevas tiom fortan premion konservi ĝin ke ili ne povas resti blindaj. Kaj, pli interese, ili atendas almozon de eksterlandaj budhismaj organizajzoj je nomo de Budhismo.

Nun, miopinie, eksterlandaj budhismaj oragnizaĵoj devas demandi al Nepalo - la registaro kaj la popolo - kial Budhismo suferas en Nepalo?

No comments: