2010/04/30

Serio de santendaro en Katmando finiĝis



La serio de santendaro kiu okazis en kvin diversaj vilaĝoj ĉirkaŭ Katmando finiĝis hodiaŭ, la 29an de aprilo, 2010. La programo finiĝis post fonidiĝo de Buddha's Light International Associaton - Young Adult Division (BLIA-YAD) ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu.

Parolande dum la finprogramo, honorinda Bonzo Hui Xian, la ĉefo de Fo Guang Shan Delhi Buddhist Centre, diris ke la organizintoj estas tre feliĉa havi la ŝancon veni en Nepalo por servi la popolon je nomo de la Budho. "Estis nepre tre interesa sperto," li diris.

Li ankaŭ gratulis al la membroj de la nova BLIA-YAD Katmando-branĉo.
Honorinda Sukha Bhante de Pranidhipurna Mahavihar diris ke la kuracisto-teamo faris laŭdindan laboron en Nepalo, servante al popolon kiuj suferadis je diversaj malsanoj de jaroj.

Anil Ratna Tuladhar, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Katmando, diris ke la klubo-membroj estas feliĉaj havi la ŝancon esti parto de tiu santendaro kun nobla kialo.
Honorinda Rupshila Guruma dankis al la organizantoj, kuracisto-teamo kaj la voluntuloj kiuj sukcesigis la progrmon.

Honorinda Hui Xian disdonis memoraĵojn al la novaj membroj de BLIA-YAD kaj disdonis aplaŭdo-leterojn al voluntuloj kaj aliaj kontribuantoj. Je la fino okazis kultura programo, kiuj ĉefe depiktis la tradiciajn budhismajn dancojn de Katmando.
Serio de santendaroj en Balambu, Sitapaila, Khokna, Thecho and Tokha okazis de 22an ĝis 29an de april. La tendaroj kuracis malsanuloj de dentaj, virinaj, ostaj infanaj kaj ĝeneralaj sanproglemoj.

La tendaroj okazis ĉePranidhipurna Mahavihar de Balambu la 22an, April kaj 24 April; ĉeKarma Lekshy Ling Institute of Sitapaila la 23 April, ĉeJitapur Gandhakuti Vihar de Khokna la 25 April, ĉeWeluwanaram Vihar de Thecho la 26 April kaj ĉeBuddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27 April. Proksimume, 500 malsanuloj de 5 ĝis96 jaraj, el ĉirkaŭaj vilaĝoj profitiĝis per la tendaroj. Ĉiuj vilaĝoj situas ĉirkaŭ 7 aŭ12 kilometroj for de la urbocentro kaj loĝas tie ĉefe la Nevaroj.

La kvintaga santendaro komenciĝis la ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu per religiaj ceremonio la 22a de aprilo. kaj Community Health Centre, ĉe la Mahavihar, ankaŭ estis inaŭgurita dum la sama okazo.

La tendaroj estis organizitaj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, India; BLIA-YAD, Delhi, India kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. La programo estis loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo).

22 membra teamo de Tajvanaj, Ĉinaj kaj Malajziaj kuracistoj, flegistinoj kaj famacistoj kunekun ĵurnalistoj alvenis en Katmando la 21an de aprilo.

[noto: ĉiuj raportistoj kaj blogantoj rajtas uzi tiun ĉi informoj por si]
=
tags: health, buddhism, social work, kathmandu, Esperanto

2010/04/27

Fina santendaro ĉe Tokha




Hodiaŭ okazis la lastan parton de la santendaro de Esperanto-Klubo de Katmando. Tio okazis ĉe la Buddhabhumi Vihar de Tokha, en la norda vilaĝo de Katmando. Eble vi memoras, ni iam okazigis ekskurson al Tokha. Kaj interese, la loko situas apud la terpeco kiun aĉetis Nepala Esperanto-Asocio.
Venis preskaŭ 400 malsanoj, pri dentoj, ostoj, kaj malsanoj pri virinoj kaj ĝeneralaj mansanoj. Mi atingis ĉe la loko je la 10a. Mi ne povis trovi la lokon ĉar unue mi iris al la centro de la mezepoka urbeto kaj demandis al lokanoj. Multaj homoj ne sciis ke tie okazis la santendaro. Bone. Pli ol tio, ili sciis ke hodiaŭ okazas protesta mitingo en la centro de Katmando.
Do estis malrapida vico de malsanuloj kaj la kuracistoj ne devis labori haste, kiel en Thecho. Malgraŭ mia deziro mi ne povis esti tuttage ĉe la santendaro de komenco. Do, hodiaŭ mi restis ĝis la fino.
La kuracistoj estis feliĉaj ke ni sukcesigis ĝin. Mi kaj Navindra parolis kun tiu helpanto de Ladakh (Bharato) kaj ni diris ke estis tiel malfacila kolekti la junulojn kiuj pretas voluntumi je tiaj santendaroj pro moderniĝo kaj tro atento al mono. Kaj li konsentis.
Je la fina ceremonio, la Bonzo Sukha kaj la ĉefo de la kuracista teamo donis leterojn de applaŭdo al la lokaj bonzoj, por poste disdoni al la voluntuloj. Kaj la ĉefo ankaŭ donis momenton al la lokaj bonzoj por la subteno.
Estis bela loko ĉiukaze. Mi aŭdis ke estis 13 ropani de terpeco, sed nun restas nur malgrandaj konstruaĵoj. Tie vivas kelke da junaj bonzoj.
Vespere ni preparis kalkulon pri la elspezoj ni faris por prepari la programon. Ni donis ĝin al Bonzo Sukha.
=
Hodiaŭ en Katmando okazis protesto ĉe la oficejo de la Konstitucia Asembleo, por devigi al ĝiaj membroj aperigi la konstitucion post unu monato! Restas nur unu monato (al la donita periodo de 18 monatoj) ke la konstitucio aperu. Sed, laŭ la raportoj, ĉe ne finis 10 procento de gravaj aferoj. Anstataŭ labori por finverki la konstitucion, la membroj estis pli multe okupitaj je registaraj aferoj. Ĉiuj volis esti en la registaro kaj ĝui la nacian monon por siaj aktivistoj, kompreneble. Ili samtempe demandis ke la venonta konstitucio garantiiu ke etnaj grupoj de nevaroj ricevu la valon de Katmando kiel ŝtaton en la federala sistemo enkondukonta. Miloj da homoj staris ĉirkaŭ la oficejo kaj videble, tio malhelpis la veturilojn dum horo.
Estas senutila ĉiukaze. Sed, ĝi ja donas premon al la senhontaj membroj, kiuj ricevas luksajn salajrojn por la deĵoro, kiujn ili ne plenumis.

2010/04/25

Santendaro ĉe Khokna


Okazis santendaro hodiaŭ la 25an de aprilo 2010, ĉe Jitapur Gandhakuti Vihar de Khokna, Lalitpur.
Ni iris matene por aranĝi lokon kaj aliajn aĵojn. Mi estis kun Anil kaj Rina. Tie venis Navindra. Ni aranĝis lokon kaj seĝojn kaj tablojn ktp, kune kun lokanoj.
Poste venis la teamo de gebonzoj de Balambu kaj la kuracistoj. Do, ili reanragixs ĉion laŭ iliaj facileco.
La kuracado komencis je la 9a kaj daŭri pli malpli ĝis la 1a posttagmeze. Venis pli ol 200 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj. Plej multe estis maljunuloj. Kelkaj inter ili havis pli ol 90 jarojn.
La teamo de de Tajvanaj kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj.
Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu kaj Sitapaila. Poste tio okazos en Thecho, kaj Tokha.
La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. The programo estas loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando.
Mi frue revenis ĉar mi devis viziti la dentiston.
= =
Mi iris al NEspA Oficejo. Mi vidis ke estis Philip, Narendar kaj Poshraj. Ni iomete babilis pri kelkaj aferoj, ĉefe pri aperonta numero de "Templo". Ĝin eldonos NEspA je nomo de du forpasintaj geesperantistoj.
Poste venis la ĝenerala sekretario. Oni ripetis la saman aferon. Mi demandis ĉu vere estas 100 aligitaj membroj de UEA en Nepalo (kaj 13 individuaj membroj) ? Kaj, li diris jes. Li respondis pri tiu letero de UEA. Mia! Venas kvar aŭ kvin homoj ĉiu sabate en la kunvenejo de landa asocio kaj ĝi montras al la internacia areno ke ekzistas centoj da membroj de UEA? Tio estas tro multe ol simpla tro.
Li ankaŭ diris ke okazos grava kunsido pri IHR venota sabate.
Okazis santendaro denove en Balambu sabate. Mi mem ne iris tien sed mi aŭdis de miaj amikoj de EKKo ke ĝi bone funkciis.
Ni devas denove prepari pri morgaŭa santendaro ĉe Thecho.

2010/04/24

Santendaro ĉe Sitapaila okazis hieraŭ


Okazis santendaro Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila hiearŭ, la 23an de aprilo kun helpo de diversaj organizaĵoj. La programo komenciĝis per Budhismaj religiaj preĝoj.

Ĉirkaŭ 500 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj estis kurcitaj de Tajvanaj kaj Malajziaj kuracistoj dum tiu okazo. La kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj.

Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu, kaj okazos denove ĉe Balambu (dua foje), Khokana, Thecho, kaj Tokha.

Laŭ la programo, la santendaroj okazos en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj ĉe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo.

La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. The programo estas loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando.

Santendaro cxe Sitapaila

Okazis santendaro Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila hiearŭ, la 23an de aprilo kun helpo de diversaj organizaĵoj. La programo komenciĝis per Budhismaj religiaj preĝoj.

Ĉirkaŭ 500 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj estis kurcitaj de Tajvanaj kaj Malajziaj kuracistoj dum tiu okazo. La kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj.


Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu, kaj okazos denove ĉe Balambu (dua foje), Khokana, Thecho, kaj Tokha.

Laŭ la programo, la santendaroj okazos en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj ĉe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo.

La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. The programo estas loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando.

2010/04/23

Santenodaroj en Katmando


Okazis santendaro cxe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu kun helpo de diversaj organizajxoj. La programo komencigxis per Budhismaj religiaj pregxoj.

Oni kredas ke pli ol 10,000 malsanuloj estos kuracita dum la ses-taga santendaro en kvin vilagxoj.

La santendaroj pri dentoj, gxenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj okazos en vilagxoj de Balambu, Sitapaila, Khokana, Thecho, and Tokha. La programo ankaux disdonos senpagajn medikamentojn al la malsanuloj.

Laux la programo, post Pranidhipurna Mahavihar de Balambu la 22an de aprilo, la santendaroj okazos en Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila la 23n de aprilo, en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj cxe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo.

La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. The programo estas loke organizita de Esperanto-Klubo de Katmando.

Dudek du kuracistoj kaj aliaj venis al Katmando por tiu programo.

2010/04/20

Say No to Hindu Extremism

Hi.
Please forward this, if you agree and if you don't want to see the
ex-king coming back from the Hinduism ladder.
Razen
--
---------------------------------------
http://razeno.blogspot.com

2010/04/18

Ĉe NEspA Oficejo sabate

Estis mi en NEspA Oficejo hieraŭ. Estis unua sabato laŭ la regiastara kalendaro kaj devis esti estrara kunveno. Laŭ mi atendas multaj gravaj temoj diskutendaj : Partopreno en Azia Kongerso, ebleco okazigi ĝin en Nepalo, okazonta IHR, membroj de NEspA ktp. Post kvin monatoj okazos NEspA kongreso.

Mi estis tie tagmeze kaj trovis Philipon kaj ĝenerala sekretarion, diskutantaj. Mi eniris kaj salutis. Estis mi sole en la sama ĉambro kaj mi foliumis la bulteno de Aŭstralia Esperanto-Asocio kuŝanta sur la tablo. Estis tie artikolo pri edinizĝo de Miranda. La GS prenis ĝin el mia mano kaj montris ĝin al Philip. Poste Philip donis ĝin al mi kaj venis mia vico. Estis interesa rakonteto de Miranda mem. Kaj mi vidis du fotojn -- unu enhavis kelkajn de miaj konatuloj.

Poste venis Narendra kaj ili diskutis pri io temis pri Mukunda. Li diris ke ne plu okazu ia tia sekretaĵo en la asocio denove.

La GS diris ke la prezidantino vojaĝis al Japanio (temis pri nova religio ŝi sekvis). Kaj pri aliaj estraranoj mi ne devis demandi. Jes, la kasisto vivas en Itahario de kelkaj monatoj.

Estis plano eldoni "Templo"n, la bulteno de NEJO kiel special numero, memorante forpasintaj gesamideanoj D-ro Keshav Ram Joshi kaj F-ino Apsana Giri. Mi verkis artikolon pri D-ro Joshi kaj mi diris ke mi sendos ĝin lunde.

Mi demandis al la GS ĉu iu vojaĝos al Mongolio por partopreni en la Azia Kongreso. Kaj mi montris intereson vojaĝi se la asocio parte subtenos min. Li diris ke neniu partoprenos en ĝi ĉi foje ĉar tre multe kostas. Mi nur je la fina tago scios pri la vero. Mi bone memoras kio okazis antaŭ la vietnama kongreso. Mi ja havis grndan revon vojaĝi al tiu pitoreska lando kun bela pejzaĵo kaj riĉa kulturo. Sed nun mi ektrovis ke ĝi kostos multege. Ne ĉiuj revoj plenumiĝas en vivo.

2010/04/17

Alia santendaro de EKKo

Buddha's Light International Association, Pradnithi Purna Mahabihar, Esperanto-Klubo de Katmando kun lokaj kluboj okazigos ses santendarojn en aprilo en ses vilagxoj cxirkaux Katmando. En cxiu vilagxo okazos kvin apartaj tendaroj pri dento, infano, virinaj malsanoj kaj gxeneralaj malsanoj. Tiuj tendaroj okazos cxe Budhismaj monahxeoj. Dank' al tiuj monahxejoj kiuj konsentis doni al ni spacon.

2010/04/22 Santendaro cxe Balambu (1)
2010/04/23 Santendaro cxe Karma Lekshy Ling Monahxejo, Sitapaila (2)
2010/04/24 Santendaro cxe Balambu (3)
2010/04/25 Santendaro cxe Khokna (4)
2010/04/26 Santendaro cxe Thecho (5)
2010/04/27 Santendaro cxe Tokha (6)
Esperanto-Koubo estas felicxa havi sxancon kunlabori por tiuj afablaj organizajxoj kaj kontribui al la malricxa societo, kies atingo al sanaj servoj de la registaro estas malofta.
Ni atendas viajn konstribuojn, sugestojn kaj helpojn.

2010/04/14

Pafilportantoj en Devghat




Kompreneble, oni ne rajtas promeni sur la strato kun pafiloj. Sed, en Nepalo. Vi povas vidi tiajn homojn de tempo al tempo.

Mi vojagxis al Cxitauxn antaux kelkaj tagoj. Mi iris al iu sankta riverbordo matene kaj io tiris atenton de mia fotilo. Mi vidis ke du homoj estis tie kun grandaj pafiloj!!! Oni diras ke preskaux kvin homoj estas mortigitaj en Nepalo cxiu monate post "alveno de paco".

Iuj ili povas esti, mi ne scias cxu ili estas rabistoj, revoluciistoj aux policanoj. Sed ili estis en civitaj vestajxoj kaj mi fotis ilin sekrete de malproksimeco. Mi ne vois riski mian vivon por doni malmulte da koloron al mia blogo.

Kiel vi reagus se vi subite vidus homojn kun pafiloj sur strato?

2010/04/12

Iom politike...

La registaro de Nepalo, farita per membroj de la konstitucia asembleo, tre hontinde, ne plu pensas pri finverkado de la unua konstitucio de popoloj de la respubliko de Nepalo. Nur restas malpli ol du monatoj por la datlimo sed plej grandaj partoj de la konstuticio ankoraŭ estas vakaj. La popolo kritikas, sed ili agas kiel surduloj. Anstataŭe, la ministroj aŭ batalas inter ili, aŭ engaxas sin al korecaj aferoj.

Eldono de pasportoj

Sujata Koriala, la filino de la ĵus forpasinta politikosto, faris ĉion per ŝiaj senhontaj manoj por ke Nepalo donu rajton eldoni tiel nomataj maŝinlegeblaj pasportoj (MRP) al iu tiu kompanio de Barato. Ŝi eĉ nuligis la registara anonco por alvoko por internaciaj interesaj fiarmaoj por eldoni ĝin. La parlamento malpermesis ŝin agi laŭ sia volo sed ŝi malrespektis alijulojn kaj freneze laboris. Kial? Kaj finifine, post grandaj protestoj kontraŭ tio, la registaro devis konfesi ke la decido de Sinjorino Koirala estis malĝusta kaj do, ĝi estis nuligita. Komprenite, la ministro ricevos politikan subtenon de Barato se ŝi sukcesos plaĉi la baratan registaron iel, donante tiun grandan kaj seriozan laboron.

Dungo de soldatoj

Alia ministro Bidhya Devi Bhandari, ne volas akceptis milististoj de Maoistoj en la nacia armeo, kvankam tio estis la kerno de la kontrakto inter la parlementaj partioj kaj tiama revolucia partio de Maoistoj. Anstataŭe, ŝi annoncis ke la registaro dungos miloj da soldatoj. Tio estas tro multe por Nepalo, unu el plej malriĉaj landoj kiu tute ne povas imagi pri batalo kontraŭ Ĉinio en nordo aŭ Barato en sudo. Verŝajne, ŝi volas plaĉi la aremeon nunan por ke ŝi ne devos surferi kritikon de popolo.
Interse, ambaŭ ministrinoj malvenkis en la baloto de konstitucia asembeo, sed ilin la ĉefministro Madhav Kumar (Ankaŭ malvenkis) prenis por fari la registaron.

Batalo por seĝo
Aliflanke, post morto de Girija Prasad Koirala, la prezidanto de Nepali Congress, tri politikistoj nun senhonte batalas inter ili por akiri la plej altan seĝon de la partio. La antauŭlo, Koirala sidis sur tiu seĝo por pli ol 20 jaroj kaj faris ĉion eblan por forte preni lian filinon Sujata al lia seĝo.

Denove monarĥismo?
Post tri jaroj, kelkaj pasintaj helpantoj de diktatoro Gjanendra nun ekparolas pri monarĥismo. La eksreĝo mem diris ke monarĥismo jam ne finiĝis en Nepalo. Kaj liaj subenintoj nun pensas ke oni ne rajtas facile forigi monarĥismon (ĉu vi memoras pri la puĉo kaj la forta homamasa protesto kontraŭ la reĝo?). Kaj samtempe ili volas ke Nepalo denove estu Hindua lando. Kompreneble, la reĝo povas elspezi monon por reakiri lian postenon. La registaro ne prenis la monon li (lia dinastio) akiris dum pasintaj 240 jaroj sed ankaŭ donis luksan domon por vivi post lia eksiĝo.