2010/02/07

Roger kaj Marie venis al NEspA


Okazis interese hieraŭ ĉe NEspA oficejo.

Mi kaj Narendra sampteme atingis tien. Esits Philip, Harenram, Bharat kaj Indu. Oni longe krokodilis pri difersaj aferoj. Oni ankaŭ krokodilis kiel ni povas memori forpasojn de Apsana kaj Keshavram.

Narendra diris ke oni ne rajtas paroli ĉu etnaj ŝtatoj estas bonaj aŭ malbonaj dum Esperanto-ranĝoj. Temis pri kio Subhas diris dum la EKKo-Kunveno 2010. Bharat diris ke tio etas malbona. Poste Hareram legis artikolon en Nepali, de Parasar. Tio enuis min kaj mi esis forlasanta kaj venis Poshraj kun du gastoj: Roger Eon kaj Marie, maljunaj paroj el Francio.

Ili venis al Nepalo hieraŭ kaj ili vizitos al suda Barato.

Ili estis el Britonio kaj mi interesiĝis pri iliaj lingvoj. Mi demandis ĉu ili parolas la britonian lingvon aŭ ne. Marie diris jes.

Same kiel en Nepalo, ankaŭ en Francio, oni ne rajtis paroli lokajn lingvojn ĝis antaŭ 50 jaroj. Malgrandaj lingvoj estis malaperantaj ankaŭ tie. Do, ne nur Nepalo suferas per atakoj de regantaj lingvoj. Tamen mi ĝojas ke same kiel en Nepalo, ankaŭ en Francio, tiuj parolantoj de malgrandaj lingvoj mem zorgas pri iliaj lingvoj kaj do tiuj valoraj donacoj de la naturo ne facile malaperos.

Li disdonis al ni bildo karojn el lia urbo kaj ankaŭ foliojn pri "14aj Internaciaj Renkontiĝoj". Li promesis ke li povos arangix gastiĝon de du personoj.

Fakte, mi iam korespondis kun Roger antaŭ longe. Li interesiĝis pri Nepalo kaj do mi sendis al li informojn pri IHR. Eble mi donis al li adreson de Ursula. Bonege ke li memoras min. Li ankaŭ sendis al mi gratulmesaĝon okaze de aperigo de Nepali-Esperanto-Vortaro. foj" n

No comments: