2010/01/09

Gratulon Miranda!!!!!!!!!!


Okazis interese hodiaŭ. Mi havis planon viziti al NEspA oficejo kun EKKanoj. Fakte ni estis vizitonta al la NEspA oficejo por renkonti la estraranojn por disdoni invitleterojn pri la EKKo-Kunveno 2010, okazonta la 16an de januraro.
Mi telefonis al Poshraj kaj demandis je kioma horo estos li tie. Kaj venis surprizo al mi. Li diris ke estis geedziĝceremonio de Miranda hodiaŭ kaĵ ĉiuj estas ĉe la templo de Bhadrakali!!!

Li hazarde diris ke mi povas ankaŭ veni. Mi iom hezitis ĉar ne etas nia kutimo viziti al tiaj programoj seninvitite kaj mi ne estis unu el tiuj invititoj. Do? Estas manĝentile sed mi pretigis min viziti al la templo de Bhadrakali por rigardi tiun ĝojon. Mi ja deziris gratuli al Miranda. Do, mi petis al Anil kaj Navindra akompani min kaj ankaŭ igis Navindra peti al Sharmila ke ŝi ankaŭ venu. Ja estis granda okazo ĉeesti dum la nepalstila edziĝceremonio okazonta inter nepalano kaj eksteranda esperantistino. Mi vidas ke tio ests nova dimensio de esperanto-historio de Nepalo. Do, vidu kiel helpis Esperanto ŝin por paŝi preter la muroj de raso, nacieco, religio. Tio vere estis geedziĝo inter homoj kaj homo; pli precize, koro kaj koro. Mi de mia koro deziras al ili senfinan amon kaj sukcesan kunvovon.

Mi ĝojis ke ankaŭ frato de Miranda parolis Esperanton.

Kiam mi eniris Poshraj eliris (li havis alian gravan programon). Apud la templo mi vidis kelkajn gesperantistojn kaj meze staris mirinda Miranda, en tradicia nepala vestaĵo de edziniĝontoj : tute ruĝa - de kapo ĝis piedo, en bela sario. Bele aspektis hieno sur ŝiaj manoj. Ho!!! Ĉu estis vere ŝi?

Mi gratulis ŝin. Mi vidis Philip, Mukunda Chhetri, Kanchan, Subhas, Hareram, Narendra kaj filinoj de Poshraj kiuj venis por gratuli tie. Dank' al mia telefonvoko al Poshraj, mi sciis pri tiu grava historia evento. Poste venis Parasar. Ni disdonis invitleterojn pri EKKo-Kunveno al ili ĉiuj.

Iom mi rigardis kiam Miranda kaj ŝia edziĝonto sidis apude antaŭ la diino Bhadrakali kaj kune preĝis kaj revenis.. Survoje, mi trovis Bharaton. Mi petis lian helpon trovi nomojn kaj adresojn de esperantistojn el la kajeroj en la NEspA oficejo. Li ĝuste diris ke multaj homoj lernis ĝin kaj poste forlasis. Li diris ke li mem jam instruis al 1,000 aŭ 2,000 da homoj. Kaj ni donis la invitleteron ankaŭ al li.

Ni poste iris al la oficejo de Anil (kio jam fariĝis oficejo de EKKo) kaj telefonis al membrojn de NEspA. Tre bedaŭrinde multaj el la telefonnumeroj ne estis ĝustaj.

Intertempe mi havis informon ke Nguyen Hoang Yen estis elektita kiel prezidantino de Vjetnamio Esperanto Junulara Organizo. Gratulon!!!

2 comments:

Jacob said...

Saluton!
Kia bela surprizo... esperantistino kiu edziniĝas kun nepala esperantisto!
De kiu lando estas Miranda? Ĉu ili ekloĝas en Nepalo?

Kore, Jacob

Razeno said...

Kara,
Dankon por via dauxra vizito.
Jen. Sxi venis el Auxstralio. Cxu mi ne skribis tion? Dankon por via respondo cxe facebook. Deziras al vi baldaux vidi vin en Nepalo.