2009/12/10

Tago de Homaj Rajtoj

Hodiaŭ estas Tago de Homaj Rajtoj. Oni montris intereson pri la malplibonĝanta situacio de homaj rajtoj en Katmando. Estis kelkdek programoj hodiaŭ eble. Mi esti en unu el tio.
Ĉu oni parolas pri homaj rajtoj ĉi tie? Mi dubas. Ĉar ni vivas en tiu lando kiel policanino estis seksatakita de kunlaborantaj policanoj grupe(kaj la policanoj estis liberigitaj), ĵurnalistino estis atakita surstrate, virino estis bruligita de sia edzo, virino estis vendita de pseudo-amanto, homoj mortas pro manko de manĝaĵoj kaj centoj da homoj lasas landon ĉar ili ne povas vivi tie ĉi kaj serĉas laboron en aliaj landoj. Oh… estas longa rakonto de bedaŭrindaĵoj. Kaj, aliflanke, politikistoj ĝuas monon akiritan per korupto. Hieraŭ estis tago kontarŭ korupto. Kaj celebrado de tiuj sanktaj tagoj en Nepalo estas kvazaŭ satiro. Miloj da homoj mortas en Nepalo ĉar ili ne havas laboron kaj mankas mono por aĉeti rizon (aŭ eĉ ne aĉeteblas) kaj unu el nia ministrino vojaĝis al Singapuro kaj elspezis pli ol 100,000 rupioj (1,352 USD) tage. Eble vi scias ke pli ol duono de nepalanoj gajnas malpli ol 1 USD tage. Imagu!
Jes, almenaŭ malgranda grupo da homoj eklernas ke baldaŭ venos ĥaosaj tagoj (ĝi nun mem estas sufiĉe ĥaosa). Kelkaj politikistoj jam esprimas ke nuna Konstitucia Asembleo ne finverkos konstitucion kaj la prezidanto subite fariĝos autoritatoro. Multaj politikistoj simple ne volas okazigi baloton ĉar ili scias ke ili jam fariĝis tiom fifamaj ke ili ne venkos ĝin dum venonta fojo.
***
Hodiaŭ okazis filmfestivalo pri montoj en Katmando, nome, "The 7th Kathmandu International Mountain Film Festival 2007". Venis multaj filmoj aŭ filmetoj el diversaj landoj por surekraniĝi. Mi ĝuis la svisan filmon pri ilia malsukesa grimpado al Monto Manaslu. Do? Mi iam legis ke ekzistas Esperanto-grupo de montgrimpantoj. Eble estos interesa labori kun ili, kvankam mi mem ne estas grimpanto.
***
Cetere okazas Internacia konfernco pri mondvarmiĝo en Dana urbo de Kopenhageno (Mi ne jam scias ĉu li devis gastigi iun esperantiston el Nepalo tiuokaze). Mi jam diris kiom malriĉas Nepalo, kaj vidu pli ol 600 homoj el tiu ĉi lando jam vojaĝis tien, por partorepni. Krom kelkaj, ĉiuj neniam antaŭe eĉ parolis pri etoso kaj mondvarmiĝo, kaj kiam ili vidis eblecon vojaĝi senpage, je kotizo de takso-pagantoj, ili portis maskon de etoso-amantoj kaj tuj flugis. Mi opinias ke ili devas veni al Nepala Esepranto-Asocio. Oh, mi legis ke putinoj en Danio ofertas senpagan sekson al la partoprenantoj, mi ne scias kiom da nepalanoj sukcesos ricevi tion kaj kiom revenos kun Aidoso aŭ similaj malsanoj.

No comments: