2009/12/05

Okazis jara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio



Okazis jara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio hodiaŭ. La venejo estis la tejo-vendejo de la virina lernejo "Kanya School" ĉe Dilli Bazar en Katmando. Estis en tute 38 homoj.

Kiel ĉiam, multa el ili estis tiuj kiuj videblas nur unufoje en jaro. Ankaŭ Mukundo venis malfrue, li diris ke li estis tre okupita.

Ĝenerala Sekretario presentis la jaran raporton kaj kasisto prezentis la kasraporton. La ĝenerala sekretairo konfesis, " La estraro de NEspA ne sukceis fari pli. Kvankam ni decidis multon en la protokolo, pro la diversaj kialoj ni ne povais plenumigi la planon." Li ankaŭ diris ke Kaj la kasisto presentis bilancon de Rupioj 1,185,845 (USD 16,024).

Himlal, Poshraj kaj Indu rakontetis pri iliaj spertoj en la UK en Bjalistoko.

Venis donacoj (belaj globo-krajonoj) el Koreio. Multaj el ni ricevis tion. Dankon al la sendinto.

Mi raportetis pri mia instruado en "School of Creative Communications" kaj diris ke la nova klubo de la gelernantoj jam okazigis santendaron en Balambu kaj alia estas okazonta en Dhading.

Indu diris ke ŝi ne plu volas estis KAEMano kaj do petis proponon de kandidatoj. Mukundo donis lian nomon kaj ankaŭ mi. Oni petis al ni ke ni interkonsentiĝu. Sed kaj neniu inter ni faris tion. Do, voĉdono estis okazonta kaj do, mi diris ke se devas okazi voĉdono, mi volonte donacos tiun postenon al Mukundo. Li venis al mi por danki. Mi multe esperas ke venonta KAEMano donos al ni daŭran inforomon kaj ne okazu denove tiel ke mi devos peti informon rekte al KAEM-prezidanto, eĉ pri nepalaj aferoj. Oni simple ne rajtas kaŝi veron. Samtempe, mi devas vidi ĉu li laboros kiel eksprezidanto de NEspA aŭ direktoro de Nepala Esperanto-Lernejo.

Navinlal denove protestis ke ni ne havu du poŝtkestojn (tion li faris antaŭ unu jaro, kaj la estrarao konsentis sen oni simple ne faris tion) kaj malsukcesis. Mi preferis estis silenta hodiaŭ sed devis ion diri. Ankaŭ venis demando pri invitilo de Japana Esperanto-Asocio al NEspA. MI diris ke kaŝi invitilojn estas kutimo de NEspA ekde 1994 kaj kiam ni vidis ke iu ne kontata neesperantisto jam vojaxis al Koreio kaj neniu scias ĉu li revenis aŭ ne kaj oni simple ne respondecas pri la invitilo de Japanio, tio estas suspektinda. La ĝenerala sekretario rekte diris ke ni ne plu parolu pri tio.

Dume, miaj gelernintoj aliĝis al NEspA. Strange, ili pagis membro-kotizon kaj ricevis kvitancon, sed la prezidanto agnoskos ilian membrecon poste.

= =

De la kunvenejo, mi kaj miaj gelernantoj iris al la loko kie la ministro de informado Shakar Pokhrel donis unua-taga ŝtampon al la poŝtmarko kun la portreto de fama nepala artisto "Tej Bahadur Chitrakar". Li naskitĝis en la jaro 1898 kaj forpasis 1971. Li estis unu el tiuj artistoj kiuj enkondukis modernan pentrarton al nepala tradicia arto teĥniko. Nepala registaro malofte honoras artistojn.

No comments: