2009/11/17

EKKo disdonis 107 okulvitrojn senpage


La Esperanto-Klubo de Katmando disdonis okulvitrojn senpage al 107 malsanuloj en la vilagxo de Balambu sabate, la 14n de novembro 2009. Tio estis la fino de la okulsantendaro kiun la klubo okazigis la 31an de oktrobro.

 

La bonzo Sukha transdonis al okulvitrojn en templo Pranidhipurna Mahavihar je nomo de la klubo.

 

La malsanuloj estis tre felicxaj ricevi belajn okulvitrojn kiuj donis novan vidon al ili kaj dankis kaj benis al la klubo kaj klubanoj por la bona laboro. La bonzo deziris ke ni povu denove ripeti tijn agon en aux Balambu aux en aliaj regionoj de la lando.

 

La 31an de oktobro, la santendaro, okazita de la klubo, donis sancxon al pli ol 550 homoj kuracigxi. Inter ili, 12 da homoj ricevis kataraktan operacion senpage. Tio sukcesigxis pro subteno de kuracistoj de BP Korala Lions Centro de Okulstudoj TU Teaching Hospital.

 

Atantuxe, mi iris al NEspA Oficejo post longa pauxzo. Ankaux estis Anil kaj Navindra kun mi.

 

Dum antauxaj du monatoj ne okazis sabataj kunvenoj pro festivalo Dasxamio kaj poste mi farigxis okupita, parte pro la santendaro kaj mia vojagxo al Japanio. Estis gxoja vidi Philip, Nabinlal kaj Sri tie. Poste venis Narendra kaj Poshraj, kaj ankaux Alinka.

 

Sri diris ke la asocio decidis peti permeson al KAEM por okazigi Azian Kongreson al Nepalo. Kaj por tio li mem kaj aliaj havas planon vojagxi al Mongolio. Tio estas bonega, laux mi. Kaj ankaux estis decidita ke okazos la jara kongreso en decembro.

 

Kiel kutime, ni babilis pri kelkaj esperanstistoj kaj politiko. Cetere oni demandis pri la santendaro kaj mi klarigis pri la afero. Anil kaj Navidro ankaux klarigis pri iliaj spertoj, kiom malfacila sed kiom gxojiga doni vidon al malsanuloj. Ni cxiuj kredis ke tia laboro ja donas bonan imagon de Espernato inter la popolo kaj tio helpos nin disvastigi nian lingvon.

= =

 

Nepalo nun iras tra nekredebla trasformado. La politiko jam farigxis la plaj amuza sporto.

 

Plej nova evento: La ministrino pri agrikulturo kaj kooperativo S-ino Karima Begum manfrapis al altnivela registara oficisto en lia oficejo cxar li ne povis sendi al sxi luksan veturilo kiam sxi alvenis al la flughaveno de la distrikto de tiu simpatia persono. Li, sxokite, ne povis ecx diri ion ajn aux savi lin, li vundigxis je lia okulo kaj ecx lia okulvitro rompigxis.

 

La organizajxoj de registaraj oficistoj jam ekis protestadon. Kaj la viktimo jam plendis al la polico por puni ls ministrinon.

 

Tio estas nur unu ekzemplo de troigo de nepalaj ministroj. La hxaoso okazis kiam la plej granda politika partio en la Konstitucia Asembleo rezignis cxa tiu partio vidis ke la prezidento agis kontraux la konstitutico  por savi la cxefo de la armeo. Kaj, la malgrandaj partioj, kiel malsataj vulpoj, formis registaro haste. Ili unue prenis malvenkitaj kaj koruptaj homoj por igi ministro kaj la kabineto ankaux etis farita tiom granda (pli ol 24 personoj) cxar la reganta partio inter ili volis felicxigi cxiujn politikistojn. La nuna registaro estis formita post la subteno de 22 malgrandaj partioj (kelkaj jam forprenis subtenon). Do, vi povas vidi kvazaux televida programo la sporton de nove bakitaj politikistoj. La miinmstoj pensas ke ili povas fari cxion ajn. Nur antaux unu semajno eble, unu el la ministroj mem rompis la registaran auxton cxar tiu ne bone funkciis ie.

 

Dank' al kelkaj partioj kaj subteno/devido de internaciaj organizajxoj ke ni okazigis la elekton de Konstitucia Asembleo. Ni havas 61-membra kontstucio kaj ni devis fini la taskon de verkado de la konstitucio en 18 monatoj (pli ol unu jaro jam pasigxis) sed la membroj nun estas pli okupitaj je formado/disfaligo de la registaro aux sercxo por plej koruptemaj segxoj por gajni monon. Tio estas Nepalo, mi povas diri.


No comments: