2009/09/11

Mi vojagxos al Japanio por 'eble' akcepti ĵurnalisman premion!

Mi estas elektita kiel la 'filanistoj' de "2009 Developing Asia Journalism Awards (DAJA)". Estas organizita de iu filio de Asian Development Bank Institute. Tio estas por elstaraj ĵurnalistoj de Azio. Okazos kvartaga trajnado por ni kaj je la fino ili anoncos la permion. Ili jam ne diris kiuj inter la finalistoj ricevos la premiojn. La anonco okazos la 23an de oktobro, ĉe Foreign Correspondents Club of Japan en Tokio.

Mi verkis artikolon pri akvo programo de Katmando en iu singapura ĵurnalo antaŭ eble unu jaro. Kaj tiun artikolon mi sendis al la organizintoj.

Mi jam ne trovis bonan laboron. Mi verkas, redaktas, tradukas hejme. Intertempe mi laboras por loka ĵurnalo en nevara lingvo "Sandhya Times". Ili ne povas pagi min. Tio estas preskaŭ voluntula laboro.

Mi jam sendis mian aliĝilon al S-ino Mihoko Saito, sed ŝi ankoraŭ ne respondis al mi pri ricevo. Hodiaŭ estas la lasta tago de aliĝado kaj ŝi estas ekstere ĝis hodiaŭ. Mi ioemte timas. Post ricevo de mia aliĝo, ŝi sendos al mi invitletero ktp.

La organizanto pagos al mi nur unuflankan flugbileton. Kaj nepalanoj ne rajtas aĉeti unuflankan bileton. Mi devas aĉeti tie ĉi duflankan kaj mi poste povas redoni revenan bileton kaj peti monon konraŭ tio. Sed ili redos al mi nur tre malmulte.

Mi multe esperas ke mi venkos. Sed ankaŭ timas ke eble ne. Se ne, mia vojaĝo tiom multe kosta estos vana.

Pli domanĝe estas tio ke mi eksciis ke okazos Japana Esperanto-Kongreso la 10an kaj 11an de oktobro. Mi ne povos partopreni en ĝi kvankam mi tiom proksime al la kongreso vojaĝos al Japanio.

Ĝis nun, mi planas ke mi vojaĝos al 19a kaj restos tie ĝis 29a. Mi jam ne havas konkretan programon sed mia agento diris ke li aranĝo loĝejon ĉe iu nepalano. Mi jam ne scias.

Ĵus venis al mia kapo iden ke mi vojaĝu al Japanio la 10an, por ke mi partoprenu en la Japana E kongreso kaj restu libere dum unu semajno ĝis kiam komencos mia propra programo. Sed mi scias tio kostos multe kaj samtempe mia oragnizonto de sendos al mi invitleterojn nur ekde 20a. Mi jam ne certe povas decidi.

Mi skribis al JEI pri mia tiu nova plano kaj S-ro Isino respondis ke li sendos kopion al la organizantoj de la kongreso. Sed mi jam ne scias ĉu mi povas anraĝi monon por vojaĝi frue al Japanio aŭ ne.

Pli grave. Fakte mi ne havas veran intereson pri vojaĝo al Japanio ĉi foje. Mi intencas ŝpari monon por vojaĝo al Mongolio. Kaj mi certe ne povas pagi por ambaŭ vojaĝoj.

=

Hodiaŭ vespere mi vojaĝos al alia urbo Itahari kun miaj novaj kursanoj. Tie estas malgranda Espranto-societo, kie instruis aŭtralia samideano Franciska Toubale. Mi jam parolis kun Rudra. Li estos tie por helpi min kaj okazigi rendevuon kun lokaj gesamideanoj. Poste nia grupo vojaĝos al Dharan kaj Dahnkuta. Mi revenos lunde.

Estis tiel planita ke hodiaŭ vespere okazos programo de Daŝajn cxe NEspA oficejo. Poste preskaŭ ĉiuj de ili vojaĝos al iliaj vilaĝoj por celebri la grandan festivalon de Hinduanoj. Sed ĝis nun ne venis invitilo, do verŝajne ne okazos io.

Mi penos blogi mallonge de tie. sed mi ne scis ĉu eblos aŭ ne.

No comments: