2009/08/16

Al Nagarkot, rajdante sur motorcikloj

Musono kaj vojaĝo ne kongruas, nature. Oni ne imagas pri koto, pluvo-mantelo, ombrelo, insektoj, eblaj akcidentoj, hirudoj kaj malbongustaj manĝaĵoj kiam oni pensas pri vojaĝoj, sed vojaĝo dum musono estas tiaj. Mia hieraŭa vojaĝo al Nagarkot, ĉirkaŭ 32 kilometroj de la urboentro, donis preskaŭ ĉiuj gustoj de malagrablaj vojaĝoj sed entute, ĝi estis ĝoja.

Okazis ĝi tiom rapide, preskaŭ hazarde. Ni dum post-kursa diskuto antaŭ kelkaj tagoj, planis vojaĝon al Nagarkot. Hieraŭ matene ni kondludis ke ni veturos sabate per buso, sed vespere venis infomo ke ni rajdos sur motorcikloj. Rajdi tra la distanco de 64 kilometroj (iro kaj reveno) sur motorcikloj je la sama tago? Mi ne estas tiom aventurema nun. Sed mi blinde diris jes. Mi volas esti parto de feliĉo de miaj novaj gelernantoj. Ni estis Anilo, Kailasho, Navindro, Ŝarmilino, Nirino kaj Rinino (Mi hodiaŭ esperantigis viajn nomojn, pardonu al mi, karaj) kaj mi. Govindo tamen poste venis kaj Basanto estis okupita hejme.

Nagarkot situas ĉirkaŭ 32 kilometroj nord-oriente de Katmando, ĉe la rando de la Katmando-valo. Do estas monto je alteco de ĉirkaŭ 2,175 metroj. Estas fama loko, de kie oni povas observi famajn montpintojn de la Himalajo, de ocdienta Monto Daulagiri ĝis orienta Kanchenĝunga: ekzemple, Everest (8,848 m), Lhotse (8,516 m), Ĉo Ju (8,201 m), Makalu (8,463 m), Manaslu (8,163 m) kaj aliaj. Ĝi jam estis partoj de la Internacia Himalaja Renikntiĝo, se mi bone memoras. Cetere, oni veturas al tiu punkto por rigardi sunleviĝon kaj sunsubiron. Troviĝas luksaj kaj moderaj leĝoj kaj restoracioj tie. La punkto estas ankaŭ bona por promen-vojoj ĉirkaŭ montoj. Oni povas iri ĝis Ĉangu, Sanku, Banepa ktp.

Eliro de tumulta urbo estas ĉiam ĝojiga por mi. Matene je la 7a ni renkontiĝis ĉe Babarmahal. Venis ĉiuj kaj do nia aventuro komenciĝis: malrapide, kune, ĝoje, ekscitite. Mi estis aŭskutanta muzikon, sole. Rajdi motorciklon sur serpanta kaj mallarĝa ŝoseo, ĉirkaŭ montoj ne estas fakte ĝoja. Ni ne povis rajdi pli rapide ol 15 kilometroj hore. Je 8.15 ni sidis en iu kvieta loko kaj ripozis. Ĝuste tiam venis Govindo kaj salutis nin. Li petis pardonon ke li estis tre okupita. Do, ni daŭirigis nian rajdadon : sep homoj sur kvar motorcikloj. Ni sidis sur iu bela verda loko denove je la 9.15 kaj ripozis, trinkante teon. Tie ni vidis por la unua fojo hirudon, sangosuĉaj vermoj - la etaj vivantaĵoj, kiuj donis al ni la teruron por la tuta tago... Kaj rekte al Nagarkot.

Ni atingis al la bazareto de Nagarkot je la 10.30. Poste ni matenmanĝis kaj aĉetumis manĝaĵojn por la tago. Anilo montris ke hirudo jam suĉis lian sangon. Poste estis vico de Nirino. Mi aŭskultigis ilin la himnon kaj ĝian "modernan" version dum manĝado. Preskaŭ duonon de la bela monto nun estas barako - apartenas al Nepala Armeo - mi demandis min, kial nepalaj soldatoj volas vivi en sekuraj lokoj kaj kial ne en landlimo? Je la 11a, ni iris al la astorlogia turo, kiu ankaŭ estas bona loko por vidi la panoramon de la valo kaj, se vi estas sufiĉe bonŝanca, eĉ la panoramon de la Himalajo. Iu agrabla knabo fotis nin sur la turo kun la esperanto-flago. Ja estas hirtoria fotado.


Estis multaj homoj: turistoj, nepalanoj - kaj junaj kaj maljunaj. Ni ankaŭ vidis multajn luksajn aŭtojn. Post duonhoro ni lasis la turon kaj rajdis al iu malofte uzata flanko de la monto, laŭ kotaj, ŝtonaj aŭ sablaj vojo. La vojo almenaŭ por mi estis malfacila kaj ni lasis niajn motorciklojn apud iu luksa hoteleto. Kantoj de cikadoj bonvenigis nin. Ni povis aŭdi la ĝangalon nur kiam ni finfine elmetis niajn kaskojn. Dume, mi kantis kelkajn liniojn el "Diris mia amiko ke". Post interesa kaj gaja marŝado, ni atingis al bela loko por ripozi je la 12.40.











Tio estis la tendejo de Anilo. Ege bela loko. Li bone aranĝis tendojn por turistoj. Ni kunmanĝante babilis pri diversaj temoj dum proksimume du horoj. Ni parolis pri divesaj homoj, nacioj, tempo, infanoj kaj planis pri estonto. Tre interese, la gelernantoj jam bone intimiĝis kavazaŭ gefratoj. Kelkaj inter ili jam ricevis belajn moknomojn. Ili volas daŭre kunveni ĉiusabate, eble en iu restoracio, por praktiki kaj plu lerni. Kaj ili eĉ ekrevas pri vizito al aliaj urboj kaj landoj por disvastigi Esperanton! Kompreneble ili ne multe parolis Esperanton. Nur 20 horoj ne sufiĉis por ili ekbabili en fremda lingvo, sed ili ja balbutis. Ili dankis min kiam mi donis ĝustajn vortojn kaj pli bonigis iliajn frazojn. Gravas al mi ke ili ne diras "I don't understand".

Je la 2.45 ni levis nin kaj pretigis nin por reiro. Ni ne volis sed ŝajnis ke ekpluvos baldaŭ. Ni bone sciis ke marŝado sur glata tera vojo dum pluvado estos terura. Ni eĉ hastis, pro pluvo kaj pro timo de hirudoj. Fakte, ja estis terura : troviĝis la plej multe de ili en ŝuoj de Nirino, kaj ankaŭ estis kelkaj en miaj kaj alies ŝuoj. Kaj tre malfaciliĝas forpeli ĝin kiam ĝi eksuĉas.




Ĉirkaŭ la 4a, ni atingis al tiu luksa hoteleto kaj trinkis kafon kaj freŝiĝis. Nia babilado pri socio, kulturo, komerco, arto kaj fotografio daŭris. Sed jes, nepre venis temo pri hirudoj. La hoteleto estis en tre bona loko, sed ege multekosta, ĉ 40 dolaroj po nokto por eksterlandanoj!

Kailaŝo kaj Ŝarmilno reiris al la turo por repreni ŝian kaskon. Tagmeze ni metis ĝin en iu table kaj forgesis repreni ĝin. Dank' la vendisto, li estis afable honesta por redoni ĝin.

Ni revenis el la monto pli malpli silente, ni ĉiuj estis ege lacaj kaj niaj membroj ekdoloris. Jam estis ĉirkaŭ la 6a. Krome, mi malŝaltis(malfunkciigis) la maŝinon de mia motorciklo. Tiel mi savis benzinon kaj zorgis pri la etoso. Estis tiom silenta ekstere. Kaj mi ne volis ĝeni miajn orelojn per muziko. Mi anstataŭe aŭdis la kanton de la vento. Survoje, ni vidis ke venantaj rajdantoj havis malsekajn pluvmantelojn, tio signifas ke ĵus antaŭ kelkaj minutoj multe pluvis. Ni rajdis sur glata malseka vojo sed ni mem ne malsekiĝis. Dank' al dio. Interese vidi ke Ŝarmilino fotis kiam ŝi sidis sur la motorciklo. Se mi havus kvar manojn, mi uzus du manojn por foti ŝin. Ŝi estis tiom entuziasma fotistino, kaj ankaŭ egele entuziasma fotisto estis Kailaŝo.

En hejmo, mi estis lacega. Sed mi ege volis skribi ion pri nia vojaĝo por la blogo. Mi malfermis la reton kaj trovis kelke da leteroj de amataj skribantoj. Mi ne volis eĉ legi ilin. Atnaŭ ol komenco de skribado. La elektro malaperis. Tio estas vivo. Kaj matene hodaŭ, mi trovis ke fotoj el miaj fotiloj estas tre tre malbonkvalitaj, malgrandaj. Ho dio!

No comments: