2009/07/10

Epidemio de diareo mortigis 91 homojn en okcidentaj montoj



Kiam politikistoj en Katmando luktas por la plej profito-dona posteno en alkutimiĝitaj ĉambroj, malriĉaj homoj en okcidentaj montoj mortas pro simpla malsano "diareo" kiu disvastiĝis en la distrikto kiel epidemio.

Jam mortis pli ol 91 homoj en la okcidenta distrikto de Nepalo Jajarkot pro diareo kaj aliaj per-akro malsanoj en pasintaj du monatoj. Dek homoj en la sama vilaĝo mortiĝis en unu semajno. Dum multaj tagoj, la registaro tute ne legis raportojn de ĵurnaloj kaj poste diris ke estis pro "stranga malano". Nun venas la respondo ke etis estis diareo. Laŭ la raporto, jam pli ol 2,000 homoj estis malsanaj tie.

Denove venis alia raporto ke la minisro de sano Umakanta Chaudhary flugis al la vilaĝo per helikoptero sed la medikamento estas trasnportara sur dorsoj de muloj. Vojoj al tiu vilagxo jam ne estas konstruataj. Kaj, videble, pli da homoj mortiĝos antaŭ la medikamento atingos la vilaĝon. Oni diris ke la vojaĝo per helikoptero konstas pli multe ol la ŝtato elspezis monon por la medikamento por la vilaĝanoj.

Venis aro da mono je nomo de malmultigi malsanojn en Nepalo. Sed plej granda parto de tiu mono finigxas je seminario en luksaj hoteloj kaj eldono de afisxoj sed ne por sanigi malricxajn homojn en tiu distrikto.

Mi havis ŝancon renkonti al nia ĝenerala sekretario apud la oficejo de la kasisto. Do, li diris al mi ke ĉiuj tri personoj - Indu, Poshraj kaj Himlal ricevis vizon. Bonege; gratulon al ĉiuj. Kaj, Shree opinias ke ĉiuj devas kune vojaĝi kaj prezenti ion konkretan de Nepalo. Tio estas nepre bona ideo, sed kiu bezonas kies sugeston aŭ helpon en nia asocio? Ĉiuj estas egale inteligentaj.

Post mi ne sukcesis renkonti nian prezidantinon en semajnaj kunvenoj, mi skribis al ŝi leteron la 29an de junio, petante kunporti librojn al KAEM, kunporti planton el hejmo de Apsana al S-ro Nomra kaj kolekti iomete da mono el li kontraŭ libro-vendo. Mi plu sendis la saman leteron al kelkaj aliaj amikoj. Venis respondo de aliaj amikoj sed ŝi ankoraŭ estas silenta.

Nun venas tempo de elekto de nova estraro de KAEM. Nun ni devas diskuti kion Nepalo havis per KAEM kaj kion Nepalo donis al ĝi.

Mi tre bedaŭras ke mi devas ĉesi mian retan gazeton "Azionia" ĉar mankas artikoloj por ĝi. Mi komencis ĝin kiel monata gazeto sed ĉar ne kolektiĝis sufiĉe da kavanto, mi igis ĝin tri-monata. Kaj nun ne venis artikolojn eĉ en tri monatoj....do, mi devas ĉesi.

3 comments:

Blanka Meduzo said...

Saluton!

http://d.hatena.ne.jp/shiro-kurage/20090710/p3

Mi tradukis la antaux duonon de vian artikolon en japanlingvon.

Razeno said...

Kara,
Korand dankon. Mi jxus vizitis vian pagxon. Sed mi komprenis nenion. :)

Dankon ke vi volis disvastigi informon per Espernto.
Razeno

Blanka Meduzo said...

http://translate.google.co.jp/translate?u=http%3A%2F%2Fd.hatena.ne.jp%2Fshiro-kurage%2F20090710%2Fp3&sl=ja&tl=en&hl=ja&ie=UTF-8

Per tia maniero...kvankam ne gxustaj nek ekzaktaj.