2009/06/28

Bungadio returnis ali sia hejmo



Estis la fino de la festivalo de Bungadio- la plej longa en Nepalo - hieraŭ. Bungadio estas preĝata kaj de Budhanoj kaj Hinduoj kiel dio de pluvo kaj rekolto. Oni kredas ke lin oni bonvenigis por forigi sekegon en Katmando-Valo la 7an jarcenton kaj de tiam daŭras tiu ĉi festivalo ĉiujara. Post tri monatoj de caro procesado in Patano, ka dio hieraŭ vespere reiris al sia hejmo en la vilaĝo Bunga, ĉirkaŭ 8 kilometroj for de Katmando.

Atnaŭ la fino de la procesado, okazis ceremonio de vesto-ekspozicio la saman tagon. Okazis tiel, laŭ legendo, antaŭ miloj da jaroj, dum la festivalo, iu venis tien vertita per tre luksa vesto, ornamita per diamantoj kaj aliaj jeveloj, kaj alia diris ke tio estas lia. Do ekis disputo. Antuax la fino, spektantoj decidis ke oni deponu ĝin ĉe la dio kaj poste venu kun fina decio. Ne venis ambaŭ ĝis hodiaŭ kaj ĉiu jare, antaŭ la fino de la caro-procesado okazas ekpozicio, por montri al la mondo ke la dio ankoraŭ posedas kaj zorgas ĝin (estas alia afero kaj kelkaj homoj kredas ke la iu el tiama reĝa familio jam forvendis ĝin en Eŭropo kaj kio nun la dio posedas nur estas imitaĵo). Venis presidento, vicpresidento kaj la ĉefministro por obervi la ekspozicion kaj ricevi la piann donaconn de la dio, la "tikao" la ruĝa marko sur la frunto, kaj floroj. Homoj, religiemaj spektantoj, multe devis suferi ĉar la policanoj malpermesis iri al tiu loko por doni sekurecon al la gravaj politikistoj. Mi demandis min - do kiu donas sekurecon al civitanoj?

Post la fino, oni metis la teran idolon de la dio en malgranda palenkeno kiun portis kvar pastroj sur iliaj ŝultroj. Ili piede iris ĉirkaŭ tri kilometrojn trans la rivero Nakhu. De la bordo de la vilaĝo Bunga miloj da homoj staris laŭ la strato por "bonvenigi" la dion. Ili, laŭ tradicio ili ne estis feliĉa kun lia restato de la urbo. Ili pensas ke la dio jam malpuriĝis, restante kun malpuraj urbanoj kaj manĝante kiun ili donis al li. Do kun torĉo de pajlo, ili kriis maldece en la nevara lingvo, "chhualipua ĉjakaa peŭa!" (mi ne havas kuraĝon traduki ĝin en Esperanto, estas tiom maldeca). Knabinoj kaj virinoj nur ridetas. Jam de miloj da jaroj tio estas tradicio kaj krias ĉiuj maljunuloj kaj junuloj - multaj el ili ne komprenas kaj tiuj kiuj komprenas ĝin ne volas klarigi pri tio al aliaj homoj. La etoso estas tiom horora kun miloj da torĉoj en nokto kaj homoj tute ne povas vivi unu la alia pro la elkreskanta fumo. Estis tiom ĥaosa, brua kaj tumulta sed homoj ne ĉesis kuri post la palankeno. Krio de slogano kaj tradiciaj drumoj pli malfaciligas la partoprenadon, sed tio mem estis la parto de la procesio.

Larmo elversiĝis el miaj okuloj pro fumo kaj kun dolorantaj okuloj, mi povis foti la dion kelkfoje. Multaj el ili ne estis bonaj ĉar, unue, mia fotili ne estas preta foti nokte kaj due oni ne lasas nin dum du sekundoj foti.

Poste, antaŭ la temlo, familioj de la fastoj faris longan riton por la dio - tio estas renaskiĝo de la dio kaj oni akceptas lin nur post ĉiuj ritoj kiujn la geinfanoj trapasas.

=
Tagmeze mi iris la la NEspA oficejo tagmeze hieraŭ. Estis du vic-prezidantoj kaj la ĝenerala sekretario, kaj ankaŭ estis Philip por helpi. Mi vidis ekzemplerojn de Mikrifone, la ĉina bulteno sur la planko. Estis bona novaĵo ke Indu ricevis vizon al Pollando kaj aliflanke ankaŭ etstis malbona parto ke Poshraj kaj Himlal ankaŭ ne ricevis ĝin. Por ili estis mesaĝo ke ili devas vojaĝi al Delhio por intervjuigi al la pola ambasadorejo. Vojaĝo al Delhio por intervjuo kostos multe, kaj neniu certas ke ili ricevos la vizon intervjuite. Do, Poshraj anstataŭ petis verki leteron por li, por sendi al la ambasadorejo ke li ne povos veni al la intervjuo. Mi ja bedaŭras ke lia tiom longa strebo iros vane se li ne sukceos trovi la vizon. Ili diskutis kion ili skribu al Franziska.

Trovi vizon al eksterlando estas ĉiam malfacila por nepalanoj. Kaj pli ol tio. Nepalo ne havas bonan imagon en Polando. Kulpas iu junulo kiu nomiĝas Prakash. Li vojaĝis al Pollando antaŭ kelkaj jaroj por partopreni en la IJK kaj ne revenis. Do, la konsultejo en Katmando havis informon pri li kaj demandis pri li al vizo-petantoj ĉi foje.

La ĝenerala sekretario diris, kial ni lerni Esperanton, se ni ne povas partopreni en internaicaj programoj?

Mi estis al la oficejo precipe por peti ion al la prezidanto sed ŝi ne venis. Tion mi faros tion poŝte.
=
Mi hazarde legis novaĵon en Libera Folio ke ĉirkaŭ duono de junularaj organizaĵoj dormas. Mi resendis ligilon de tiu novaĵo al elstarantaj gejunuloj de NEJA kaj ankaŭ kopie al prezidanto, vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. Neniu jam ne respondis al mi. Mi kredas ke ili diskutas kiel do ili povas revivigi nian ŝatatan julularan sekcion de NEspA.
=
La Esperanto-kurso daŭras. La gelernantoj venas regule kaj ĝuas. Sed, kiel ĉiam okazas, estas prenkresjuloj kaj ne volas praktiki en la klasĉambro kaj ne havas tempon en hejmo por fari hejman taskon. Kaj do, kompreneble, ili bone komrenas sed ne povas produkti hovajn frazojn.

No comments: