2009/05/16

Politika krizo en Nepalo

Demokratio tre multe kostas. Almenaŭ por Nepalo, kie homoj volas ricevi ĉion senpage, demokratio ne astas akirebla. Do, ni trapasas pli severan ekzamenon, por pruvi ke ni vere amas ĝin.

Antaŭ unu semajno, la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" kiu venis al demokratia vojo post mortiĝo de 13,000 da homoj per tiel nomata Popola Milito lasis la registaron, per rezigno kvazaŭ ĝi estis ne atendita donaco pro ili. Neniu povas kredi ke la ĉefo de Maoistoj kiu bataladis kaj mortigis homojn senkulpajn, nur por diri al la homoj ke ili volas sanĝi la tutan sistemon, tiel facile lasas la ŝancon konstrui "novan" Nepalon. Ni vidu kio estis lia vera intenco.

Tiutempe, denove venis al la dancejo multaj politikistoj por montri al ni kiom senhontaj ili povas esti. Tiuj du grandaj politikaj partioj, kiuj ne povis venkiĝi en mulaj lokoj dum la baloto de Konstitucia Asemleo nun venas antaŭen por diri ke ili volas estis en registaro. Fi! Ĉu ili jam forgesis la bazon de la demokratio ke oni unue devas iri (kaj mensogi) por akiti voĉon por iri al la registaro? Eĉ mensogi ili ne povis kaj nun venas kun salivo en buŝaĉoj ke ili volas estri la registaron. Ili povus fari estaron se malgrandajn partiojn subetnus ilin. Kaj ili nun allogas malgrandajn partiojn por stari kontraŭ la plej granda partio de Maoistoj.

Post longa luktado, ŝajne iĝos ĉefministro tiu stultulo kiu konstestis en la baloto de Konstitucia Asembleo el du lokoj kaj malvenkis el ambaŭ loko. Ĉu tio ne estos hontinda episodo por la pioniroj de demokratiaj balatoj? Nepalo ĉiam staras kiel lando de tiuj homoj kiuj insultas rezulton de demokratia baloto (vi jam vidis insulton tian en Nepala Esperanto-Asocio antaŭ du jaroj kaj duono).

Dum la politikistoj estas okupita por trovi la plej altan seĝon en la registaro, ili ne povas doni tempon por labori je verkado de konstitucio, por kio homoj elektis ilin. Male, la membroj el Maosistoj obsrukcis la procesion de la Konstitucia Asembleo, postulante punon al la presidento - tion nur ili lernis post paciĝo de lando.
=

Post unu monato mi hodiaŭ iris al NEspA Oficejo hodiaŭ. Mi atingis je la 1.00a horo, unu horo malfrue por vidi kio precize okazas dum la estrara kunveno. Mi vidis nun kvar estraranojn, el dekunu : Indu, Narendra, Bharat kaj Bharat. Oni babilis pri multaj aferoj: Precipe pri Sergej, la ruso.

Mi vidis ke venis aprila numero de revuo 'Esperanto' venis al nia oficejo (en kiu aperis novaĵo kaj foto pri IHR). Mi legis artikolon de Mine Yasitaka pri eodonado de Esperanto-libroj. Mi montris al ili kiel longe skribis pri kontribuo de Sudarshan (la agento de ĉifoja IHR) en la ĵurnalo "Annapurna Post" hodiaŭ.

Post preskaŭ unu horo eliris Narendra, kaj venis Poŝraj kaj Nabin. La estrara kunveno komenciĝis per kvin homoj ĉeestantaj. Oni ne povis paroli pri la financo de IHR ĉar ne venis la kasisto.

Oni denove diskutis pri ebleco de Nespa subteno por vojaĝantoj al Bjalistoko. Poste oni decidis ke la sumo kiun kandidatoj al Bjalistoko pagis al NEspA estu redonita.

Tio esta bona ke oni iel okazis la monatan kunvenon hodiaŭ post longa tempo.

No comments: