2009/03/01

Partoprenantoj de IHR veturis al Beshisahar




Hodiaŭ matene forveturis la grupo de eksterlandanoj kaj nepalanoj kiuj partoporenis en la Internacia Himalaja Renkontiĝo. Ili veturos ĝis Beshisahar kaj poste promenos al piedmarŝtos al Khudi, Ghalegaun, Bhujung, pasgaun, Pakhurikot kaj al Pokhara.

Inter nepalanoj estis Narendra, Poshraj, Bharat, Indu, Shree, Binita, Nawaraj. Mi ne scias kiuj inter ili estas tiuj kvar junuloj kiuj ricevos rabaton kontraŭ ilia laboro kiel voluntulo.

Ili, laŭ la plano, revenos al Katmando la 8an de marto.

Mi mem ne povis kunveturi ĉar mi havas aferon aranĝendan tie ĉi. Unue mi devas prepari por la programo por inaŭguri la vortaron. Mi intencas inviti gravan personon al tiu programo, sed mi ne scias ĉu mi povos aŭ ne. Due, la vortaro jam ne finpresiĝis. Mi devas daŭre iri al la presejo por suprevizi. Trie, mi jam decidis eldoni mian libreton pri "Vojaĝo al Muktinath". Do, devas aranĝi aferojn por ĝi ankaŭ.

Samtempe mi estas okupita pri studado de kulturaj aferoj anakaŭ.

No comments: