2009/03/23

Kio gxi estas?



Mi hazarde trovis en iu foto de IHR. Gxi montras afisxon kiun oni pendis antaux la auxtomobilo.

Per angla lingvo, gxi diras ke la IHR estis fakte orgnaizajxo de "Annapurna Village Tourism Development committee" kaj Nepala Esepranto-Asocio estas nur promociinto. Gxi nun tute ne estas sekreta afero cxar kelkaj partoprenantoj fotis gxin kaj sxajne gxi estis kun la partoprenantoj dum longa veturado. Kelkaj geesperantistoj gxoji fotigxis antaux la afisxo kaj gxi jam estas en multaj landoj, inter gesamideanoj.

En gxi la nomo de nia lingvo estas literumita kiel "Experanto" du foje!

Venis kelkaj demandoj al mia kapo kaj mi volis nur diskuti pri gxi. Kial vi skribis tiel? Cxu tio estas vero? Se jes, kial vi de multaj monatoj diris al mi ke NEspA arangxas gxin? Mi tiel kredas ke IHR estas laboro de NEspA de dekoj da jaroj. Kiu respondecas pri gxi?

Mi volus scii kiu skribis (skribigis) gxin? Cxu NEspA? Estos facila respondo ke NEspA ne faris gxin. Do kial vi lasis gxin pendigxi antaux via auxtomobiloj dum tagoj? Kompreneble, gxin NEspA oficistoj pendis aux iu pendis gxin kun konsento de NEspA oficistoj, cxar tie estis prezidanto, du vicprezidantoj, gxenerala sekretario, kasisto kaj almenaux unu estrarano.

Karaj, unuflanke, ni (ankaux mi) varbumas en la Esperantio ke IHR estas granda historia laboro de NEspA kaj petas homojn partopreni en gxi kiel nia movada afero. Malgraux komentoj kaj kritikoj de partoprenintoj, ni dauxrigas la eventon. Sed aferoj kiel gxi montras al ni ke restas vero malkovigotaj.

2 comments:

Jacob said...

Hi hi, kia amuza interpreto!

Gratulon Razen, mi pensas ke vi estas la unua kiu studis/legis la tekston de gxi gxis la fino. Estis tiu fusxulo de la vojagxagentejo kiu pendigis gxin survoje.

Eble gxi estis videbla por esperantistoj dum entute duona horo gxis iu bonkorulo forprenis gxin.

Jacob

Dennis said...

Interesa trovajxo :) Mi memoras ke iu pendigis gxin, sed mi neniam iris por legi. Mi iel ekspektis ke estus la sama kiel la afisxoj kiujn la koreanoj fiere portis tra Patan ("nepaloj, japanoj ktp. vojagxas kune..."). Ho, eXperanto! Sonas kiel ekspedicio :)