2008/12/05

Kaj jen malluma Katmando

Post multaj mal-, nun mi parolas pri malluma Katmando. La registaro decidis ne doni elektran fluon al Katmando dum 10 horoj cxiu tage. Imagu kiel vivas nepalanoj tie cxi.

De mateno gxis vespero ni atendas lumon kaj ni ne povas rigardi televidon, labori sur komputilo, kuiri kaj preskaux nenion. Vespere estas terure. Ni ne povas vivi en 17a jarcento, kun kandeloj, rekontante feinan rakonton al niaj infanoj kaj dormi je la 7a horo. Kion fari?

Ecx post demokratiigxo aux respublikigxo, la homoj en politiko ne agas serioze. Mi vidas ke kelkaj homoj vivas nur por akiri grandajn segxojn. Kaj, ili ne laboras cxar ili timas ke se ili bone laboras ne restos ion por promesi al la popolo. Aux ili simple ne estas kapablaj.

Onidire, Nepalo havas grandan eblecon generi akvo-elektron. Sed la vero nuda estas tia ke ni vivas per kandeloj.

Do, karaj, se vi vizitas al Nepalo, nepre kunporti kandelojn...:)

1 comment:

Anonymous said...

Ja tutmonda krizo ;)