2008/11/15

Pardonu min

Estimataj Nespanoj,

Saluton. Jen mi staras cxe la fino de mia dejxoro kiel prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio.

Unue mi dankas al vi cxiuj kiuj vocxdonis min dum la baloto antaux du jaroj. Via subteno estis nepre valora por mi. Sed, nun venas tempo ke mi petu pardonon al vi. Mi petas pardonon ke mi ne povis fari tion kion mi promesis kaj mi palnis post elektigxo kiel la prezidanto.

Kiam mi venikis, mi kredis ke mi multaj aliaj atendis sanĝon same kiel mi sed mi ne povis plenumi viajn dezirojn.

Tuj post la rezulto de la baloto, mi proponis ke 1. La kunvenoj estu en Esperanto 2. La decidoj estu haveblaj al ĉiuj membroj 3. Niapropra retejo estos malfermita kie ni metos ĉiuj informoj pri sia agado kaj 4. La monataj kunvenoj okazu laŭ la internacia kalendaro.

La 18an de novembro okazis la unua oficiala kunsido. Mi kredis ke forgestinte cxiujn pasintajn miskomprenojn, oni promesos kunlabori. Mi proponis diskuti pri jenaj temoj:

1. Korespondi al UEA pri nova estraro, konto, retadreso, restrondo ktp
2. Oficejo kaj sekretario
3. Trasdono de oficialaj informoj al nova estraro
4. Banko-konto, meti ĝin en nemovebla konto
5. Kandidatoj al Jokohamo-UK
6. Eldono de Kalendaro 2007, kun nomo k adreso de membroj
7. Eldono de vortaro
8. Oficialaj kopioj de raportoj al UEA, KAEM, ktp
9. Oficialaj kopioj de senditaj kaj ricevitaj leteroj de NEspA
10. Renovigo de NEspA atestilo

Sed la gxenerala sekretario refuzis skribi gxin kaj diskuti pri gxi.

Li protestis ke li ne volas paroli en Esperion ajn dem iaj agendoj. Anstatauxe, li diris rekte ke li ne bezonas min kiel prezidanto kaj li ecx minacis ke li denove vokos kongreson kaj trovos alian prezidanton. Do, li staris kontarux cxiuj miaj punktoj sed mem ne donis ideon kiel la asocio antauxen iru. Do, estas la sumo de la du jara prezidado kie neniu rajtas ion ajn decidi sen konsento de la gxenerala sekretario kaj li dauxre kasxis cxiuj oficialajn dokumentojn de la asocio.

Unu monato post la elekto fondigxis nova instituto de Esperanto en Nepalo, kie ankaux tenis posteno NEspA estraranoj. Mi kredas ke tiuj samideanoj povis fari pere de tiu organizajxo tion kion ili ne povis fari per nia asocio.

Dum du jaroj, la ekskasistino ne trasndonis financan respondecon al la elektita kasisto kaj la eksprezidanto ankaux la asocian konton je lia nomo. Tio signifas ke tiu cxi estraro fakte ne estis estraro kaj tiu baloto ne estis baloto. Simile, la gxenerala sekretario ne monstris al mi oficialajn korespondajxojn de la asocio malgraux miaj petoj.

Mi ne povis malkovri sekretojn de gravaj Esperanto-vojagxoj de gravuloj de NEspA. La gxenerala sekretario vojagxis al Euxopo neinforminte al la estraro kaj ecx partopreninto al UK ne informis al la estraro antaux ol sxia vojagxo. Nia asocio devis helpi al tiuj homoj vojagxi al IJK kiuj jam ne estis membro de la asocio aux neniam partoprenis en niaj agadoj.

Simile, mi ne povis kreski travideblecon en finacaj aferoj de la asocio. Ni dauxre estis elspezema orgnizajxo. En unu jaro nia asocio elspezis 215,782 rupioj kvankam nia membrokotizo-kolekto estis nur 4,240 rupioj.

Eldono de Nepali-Esperanto vortaro ne realigxis en du jaroj, kvankam NEspA jam promesis eldoni gxin antaux kvar jaroj. Malofte okazas tiel el la mondo ke prezidando kompilas la vortaron laux la decido de antauxa estraro kaj la gxenerala sekretario malferme skribas al la mondo ke la asocio ne eldonos gxin. Mi esperas ke homoj iam komprenos ke vortaro ja estas fundamento de kresko de movado.

Tamen, mi fiere povas diri ke almenaux kelkaj personoj dauxre helpis min kaj komprenis ke miaj vocxo kaj batalo ne estas sensencaj. Sed neniu scias kion aliaj membroj pensas, cxar maujltaj ne aperis dum sabataj kunvenoj, ecx estraraj kunvenoj ne povis okazis regule pro manko de cxeestantaj estraranoj.

Konklude, mi povas esperi ke la venonta estraro sekvu la statuon kaj nia amata asocio ne estu plu en ies posxo. Mlgraux mia malsukceso, mi multe esperas ke la asocio de nun laboru por la gravaj celoj de nia internacia lingvo. Mi cxiam estas preta kontribui al la asocio je demokratiaj niveloj.

No comments: