2008/11/02

Kunveno ĉe NEspA

Okazis kunveno ĉe NEspA hieraŭ. Venis Bharat, Indu, Poshraj, Narendra kaj alia junulo, kiu nomiĝas Mahendra. Nature ni krokodilis. Estis nur ĝenerala kunsido kaj do ne venis gravaj decidoj. Venis multaj temoj pri politiko, reĝo, festvialoj - Daŝaio kaj Tiharo, mondmerkato, nepala ekonomio, agnosko de Nepala Kalendaro, malnovaj komputiloj, vetludo, monarĥio ktp ktp. Ni menciis pri venonta UK kaj ankaŭ junularo. Ni ankaŭ iomete volis diskuti pri IHR kaj nacia kongreso. Mi proponis ke ni diskutu hodiaŭ sed venis propono de Bharat ke ni denove renkontiĝu merkrede.

Laŭ la nova programo, okazos nacia kongreso 15an de novembro. Unue Bharat proponis ke ni okazigu ĝin tri-tagan kaj mi proponis ke ni faru du-tagan. Ni iru al iu malprosimeta loko kaj tranoktu tie, kun gajaj diskutadoj kaj varmaj disputoj; kaj sekvu solena kongreso venota tage. Kaj, nun ni denove kalkulis ke eble ne multaj homoj ŝatus tian programon. Venis ankaŭ propono ke ni aranĝu ĝin ĉe nia grundo, kun tendoj ktp. Ni esperis ke eble venos 50 da homoj(pasinta kongerso okazis kun 30-38 da homoj). Mia propono hodiaŭ estis ke ni kmencu ĝin tagmeze, kaj ni aranĝu vespermanĝon tie. Kutime mi donas ilin tagmangon kaj multaj homoj lasas la programon manĝinte. Pli oli tio, mi demandas min, kial ni devas regali la membrojn per tagmanĝo aŭ vesperamanĝo? Ili pagas 120 rupioj por unu jaro kaj unu manĝo kostas 200-400 rupioj. Kaj kiel vivtenos la asocio? Ni vidu.

Jam ni ne havas oficialan liston de partoprenontoj de IHR, sed ni imagas ke venos ĉirkaŭ 20 da eksterlandanoj. Tio estas bonega. Eble mi kolektos la nomojn kaj metos ĝin en la blogo por plua korektado.

Venis demando pro estonta estraro. Iu demandis ĉu ni tradicie (libere) elektos estraranojn. Kaj alia ĝuste respondis - ĉu ni havos sufiĉe da homoj por la estraro. Sed mi scias tiam venos multaj homoj kiuj preskaŭ neniam aperis en la asociaj kunvenoj, troviĝis en Esperanto-diskuto kaj verkado. Ili pli laŭte montros deziron esti estraro kaj promesos ke li/ŝi pli bone laboros por NEspA. Kaj, tiuj homoj post du semajnoj malaperos kaj montros viĝazon nur tiam kiam venas eblecon trovi profiton. Ni esperu ke vere venu "esperantistoj" kiuj kapablas uzi la lingvon kaj havas honorojn pri la temoj de Prago Protokolo (almenaŭ kiuj scias pri kio temas tiu ĉi lingvo).

Aliflanke, mi timas ke ne venos multaj homoj por estraniĝi ĉar nun nia asocio ne estas riĉa kaj ĝi mizere vivos ĝis la IHR. Kaj, tiuj kiuj serĉas profiton en NEspA eble ne interesiĝos pri ĝi.

Devas estis ke ni okazigu kongreson de NEJO (junulara sekcio de NEspA) en la sama tago. Sed mi timas, ke ne multaj junuloj venos. Mi aŭdis ke preskaŭ ĉiuj konataj junuloj jam vojaĝis eksterlande por studado kaj aliaj atendas iliajn vicojn. Do, kiu en la estraro kaj kiuj aliaj?

Junuloj de Nepalo estas ĉiam preter komprenoj. Mi skris al ĉikaru 10 konataj junuloj kaj proponis helpon por daŭrigi la movadon. Mi demandis al ili kian planon ili havas por estonto. Tre bedaŭrinde, neniu respondis. Tiaj estas ili.

Jes. Nun mi memoras. Antaŭ unu monato, mi legis kelkajn esprimojn pri graveco de junulara movado en retgrupo "Azio". Ili diris estas grava parto por ili. Mi, en mia lingvo, skribis kiel kaj kiom malfacila estas por ili lerni Esperanton kaj movadi por ĝi. Ilia vivo estas pli malfacilaj ol niaj kaj ni ne povas multe esperi de ili. Estis vero kaj do estis amara. Neniu resopndis al mia ideo.

Ni denove parolis pri serĉado de nova malmulte kosta ĉambro por la oficejo. Ni scias ke ni ne havas lumonon sed iu ne volas translokiĝi al malplimulte kosta ĉambro.

Mi redonis la sakon de varoj kiun donis al mi Apsana antaŭ ol mia vojaĝo al Japanio. Ŝi lasis ĝin al mia oficejo kaj ne povis kapti ĝin. Interese, neniu inter la junuloj petis min redoni ĝin al ili. Tio signifas ke neniu inter NEJO sciis pri tio. Ĉu vi komprenis ion?

No comments: