2008/11/07

Kiu nepalano vojaĝis al Koreio?



Mi iam blogis, ke nepalaj esperantistoj ne troviĝas en Nepalo, sed ilin oni trovas eksterlande. Simile okazis ĉi foje ankaŭ.

Iu nekonanta persono vojaĝis al Koreio antaŭ du semajnoj por partopreni en la Korea Junulara Kongreso, okazinta en 18a-19a de oktrobro. Kaj tre timinde, ke tiu persono ne ankoraŭ revenis. Nur dio scias, ĉu li volas migri tien kontraŭleĝe.

Venis ĉe ni la novaĵo tre malfrue ke iu viro, kiu nomiĝas Samir Suruar, vojaĝis al Koreio por partopreni la kongreson. Mi jen metas ĉi- informon, pri kiu mi aŭdis tie ĉi (vi povas sendi al ni ĝustan informon). La Korea Esperanto-Asocio (KEA) invitis iun junulon, kiun neniu konas en Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) aŭ Nepala Esperanto Junulara Organizaĵo (NEJO). Li povas esti iu nova lernanto de Himlal (unu el la NEspA -estraro el Pokhara).

Je nomo de Nepala Esperanto-Asocio, li vojaĝis al Koreio, partoprenis en la kongreso, reprezentis NEspA-n kaj NEJO-n kaj nun li loĝas en Koreio!

Mi ripetas, ke sekretaj vojaĝoj esterlandaj de geesperantistoj estas unu el la kialoj, ke homoj ne volas veni al la asocio kaj partopreni en la movado. Unu persono profitas, sed 99 personoj restas en ĥaoso, kaj ili vole nevole kredas, ke movado estas nur por tiuj homoj, kiuj gajnas senpagan vojaĝeblecon. La ĥaoso lasas ĉe ni kelkajn demandojn:

1. Kial KEA invitis tiun personon, kiu preskaŭ ne parolas Esperanton aŭ kiu tute ne havas rilaton al la movado aŭ la landa asocio?

2. Kiel li sukceis ricevi tiun inviton, kiun neniu de nia asocio meritis?

3. Kial KEA sendis oficialan invitilon al iu persono individue kaj sekrete, se ĝi volis, ke Nepalo estu prezentata en la kongreso?

4. Kial tiu persono tute ne kontaktis NEspA-on aŭ NEJO-n, se li volas/ pensas, ke li reprezentos Nepalon?

5. Kio okazos, se tiu person ne revenos kaj se la Korea ambasadorejo ĉi tie en Nepalo pensas, ke ĉiuj Esperanto-vojaĝantoj estas migrantoj? En Nepalo, danco- kaj muziko-grupoj jam esats fifamaj, kiel agentejoj por migrigi homojn al riĉaj landoj, do, ĉu iu volas uzi ankaŭ Esperanton?

6. Post lia partopreno, li neniel raportis al ni pri liaj bonaj agoj dum la kongreso. Ĉu lia partopreno ankaŭ estas sekreto?

7. Kial KEA ne demandis al NEspA, ĉu tiu persono estas Esperantisto aŭ ne, se lin ĝi pretis akcepti kiel oficialan partoprenanton? Kiu en KEA respondecas pri lia invito, kaj ĉu KEA respondecos, se io malbona okazos al li?

Mi memoras, ke en la kongresa libro pri AK de 2002 troviĝis nomoj de 5 nepalanoj, kiuj ne estis esperantistoj. Ili estis Padam Bahadur Mgar Chaucha, Reena Shrestha, Prem Bahadur Budhathoki, Deep Bahadur Shrees Thapa kaj Chittra Kahttri. Ni ankoraŭ ne povis trovi, kiu helpis ilin aliĝi. Ĉu iu scias, ĉu ili vere partoprenis en la kongreso aŭ ĉu ili ja revenis post la kongreso?

Post serĉado, mi ricevis jenan rakonton. Estas iu Josep de Koreio, kiu loĝis en Nepalo (Mi ne estas certa, ĉu li estas la sama persono, kiu vizitis nin en 1993) kaj lia edzino instruas la korean lingvon en Pokhara. Strange, li neniam kontaktis iun ajn en NEspA aŭ NEJO dum sia restado. Liaj gefiloj ankaŭ estas en Nepalo kaj ilin instruis tiu viro. Eble, li volis vojaĝi al Koreio aŭ Josep volis kunvojaĝigi lin al Koreio? Do, li petis al KEA prepari invitilon por li. Por vojaĝi al Koreio, eble li lernis kelke da Esperanto-vortoj (pere de s-ro Himlal?). Estis bona aranĝaĵo. Sed poste, li devis peti leteron de NEspA por atesti, ke li estas esperantisto por ricevi la vizon. Sed li ne sukcesis. Ni jam ne ĉertas, ĉu iu vere preparis tian leteron nome de NEspA aŭ ne. Mi opinias, ke iu tamen jam preparis tiun leteron por li. Sufiĉe interese, ĉu ne? Tiuj estas nepalaj 'esperantistoj', kiuj neniam partoprenas kunvenojn, venas al kongresoj, korespondas nome de nepalanoj aŭ verkas ion ajn en Esperanto.

Ni, nepalaj geesperantistoj, ofte vojaĝas eksterlande sekrete, sed ĉi foje estas tro, estas preskaŭ mensogo. Ni vidu, kiel la misterio solviĝos. Iu ajn povas lerni Esperanton, uzi ĝin kaj ankaŭ vojaĝi persone, sed neniu havas rajton reprezenti nian asocion ne informinte aŭ sen permesoj. Samtempe, internaciaj esperanto-organizaĵoj ankaŭ eklaboru respondece kaj ne faru tion sekrete, kio povas disfaligi la kreskantan movadon en Nepalo.

4 comments:

Anonymous said...

Mi pensas, ke simila problemo ekzistas en multaj landoj. precipe en la rilative "nericxaj" landoj. La verda koro de esperantistoj estis trompita.

Anonymous said...

Jes, interesa evento okazis! Gxin kauxzon mi ne scias sed mi pensas ke iu el oficialaj Nepalaj E-organizacioj devis esti invitita al Korejo!

Anonymous said...

Ni ne povas haltigi homoj kiuj volus malaperigxi eksterlande... Sed ni certe devas klopodi pri tio ke tiuj hontindaj aferoj ne okazu plu.
Kaj certe ni devas provi ekscii kiel tio okazis.

Esperanto estas por samideanoj -- kiu volus plibonigi la cxirkauxagxon, ne por homoj kiuj rompas la etoson de la movado!

Razeno said...

Korajn dankkojn.
Malkovrante la aferon mi nur volis montri al vi ke okazit tio kio donis malbonan impreson inter Nespaanoj pri Esperanto kaj gxia movado.
Homoj ne lernu Esperanton por vojagxi eksterlande(senpage) kaj por migrigxi. La internacia lingvo temas pri demokratio kaj lingva egaleco. Mi volas tro kiu helpis lin, cxu iu koreo aux nepalano? Sed la respondeculo ne respondis. Estas korupto.