2008/09/28

Neforgesinda ekskurso en Jhor




= ==

Okazis neforgesinda evento en Nepala Esperanto-Asocio post longa tempo. Ni 10 esperanstistoj (kaj tri infanoj) ekskursis aŭ piknikis al monta akvofalo de Jhor, ĉirkaŭ 20 kilometroj norde de la urbo. Kvankam ne multaj NEspAnoj povis partopreni, ni multe ĝojis - kaj pejzaĵon kaj Espernato-etoso.

La ideo de pikniko venis en niaj kapoj kiam ni trinkis teon en Tokha antaŭ unu semajno, post nia vizito al la grundo. Mi sendis inviton al NEspAnoj per "nepalesperanto" kaj per privata letero-listo. Tiuj venis kiuj havis intereson pri Esperanto kaj pri piknikado. Mi povas imagi ke kelkaj ankaŭ estis okupitaj.

Estis nia plano renkontiĝi ĉe Ratna Park je 7.30 matene. Mi atingis iom malfrue kiam Shree kaj lia amiko Dip atendis min. Mi telefonis al Poshraj kaj Narendra kaj estis interkonsentite ke ni renkontiĝu ĉe Tokha. Veturado daŭris longe laŭ novaj kvartaloj de la urbo.

Ni atengis al Tokha eble je la 9a horo matere. Daŭris laŭta prelegprogramo de Maoistoj tie. Tie la parolantoj ĉefe parolis pri la kulturaj rajtoj. Ironie, la Maoistoj ĵus antaŭ kelkaj tagoj malaprobis la registaran subtenon al maskdancoj de Indraĝatra kaj rezultis protesto de du aŭ tri tagoj. Kaj vidu ilin - ili senhonte diris ke Maoistoj protektas kulturon kaj tion kio oni "aŭdis" estis nur famo. Mi ne volis estis ĉe tiu kvartato sed ni devis atendi al Narandra kaj Mukunda Chhetri. Aperis subite la ministriino de turismo Hisila Yami, kiun mi salutis kaj kun ŝi mi mallonge babilis.

La vilaĝo ja estas bela. Estis vicoj de tri-etajzaj domoj, konstruitaj per nebakitaj brikoj kun belaj fenestroj kaj pordoj. Kiel ĉie en nevaraj urbetoj, ĝi ankaŭ havas multajn belajn templojn. Ĝi estas fama por ĝia indiĝena produkto de dolĉa manĝaĵo, kiun oni konas kiel "Chaku". Estas ia aĵo kiun homoj konsideras kiel tre nutra kaj novpatrinoj multe manĝas por retrovi energion. Iam oni sugestis ke ĝin oni nomu kiel Monda Heredaĵo. Sed, ĉar mankis registara plano konservi ĝin, la tradiciaj konstruaĵoj pereiĝis kaj nun ĝi preskaŭ ne plu estas tradicia. Aliflanke, ĝi estas nun ĉirkaŭigitaj de novaj mondernaj konstruaĵoj.

Poste venis Narendra kun lia edzino Rajani, kiu ankaŭ lernis Espernaton antaŭ kelkaj jaroj, sur lia motorciklo. Sekvis Mukunda kiu estis sole, kontraŭ nia imago ke li vonos kun aliaj gejunuloj. Shree telefonis al Jacob, kiu diris ke li venos rekte.

Do, ni komencis nian marŝadon. Ni iris laŭ Sapantirtha, alia sanktejo. Eble ni maŝis dum 45 minutoj kaj ni sidis por trinki teon. Tiam venis Jacob en lia aŭto, kun lia edzino kaj du filoj, kune estis ankaŭ Navaraj. Mi petis veturadon en lia aŭto ĉar mia filo estis laca. Post veturado ni devis marŝi aŭ grimpi ĉirkaŭ 30 minutoj por atingi al la akvofalo de Jhor.

Poste mi vidis Philipon, kiu venis per lia biciklo.

Mirinde!! Estis tiel bela akvofalo kiel poemo aŭ rakonto. Akvo falis de granda ŝtono al la ŝtona surfaco. Neniu povis estis seka ĉirkaŭ tiu loko. Mi ne povis imagi ke tia bela loko povas estis tiom proksime de brua Katmando. Mi sciis ke etos akvovalo kaj mi prepraris nur tiel ke mia filo ĝuu ĝin. Mi sendis lin al la akvo kaj fotis lin. Sed, kiam mi vidis la akvofaton, falante ĉirjakaŭ 30 metroj kaj homoj sube ĝuantaj, mi ne povis resisti. Do, kial ne? Mi ankaŭ staris sub la akvo...Mi plej multe ĝojis kiam la granda peza kvanto de akvo batis mian dorson kaj mi preskaŭ ne povis stari kontraŭ gixa rapideco. Intertempe mi prenis mian Esperanto-flagon (kiun mi kudrigis en 1992) kaj ni fotis nin. Kompreneble fotado daŭris longe. Ni vole ne vole lasis la akvovalon kaj iris al manĝejo.

Ni atingis al la resturacio post 15 minutoj da kruta grimpagdo. Estis agrabla loko por soleca manĝado post laciga grimpado kaj ekscita banado. Sed, ni cixuj malĝojis kiam ni trovis ke estis eraro. Poŝraj antŭen iris por mendi niajn manĝojn kaj li estis certa ke li mendis per telefono manĝaĵojn por ni. Sed nun ni komprenis ke la telefonvoko neiris al alia resturacio. Do iu alia resturacio havis manĝaĵojn por ni kaj ni estis tie malsataj.

Ni havis planon diskuti pri la restantaj vortoj de la vortaro. Jacob elprinntigis tri paĝojn kaj ni ekis diskuton. Sed, la estoso tiom multe plaĉis al ni kaj ni ne volis perdi tempon je diskutadoj. Ni ĉiuj lasis ĝin kaj ĝoje babilis pri multaj aliaj aferoj.

Estis preskaŭ la 3a posttagmeze kiam manĝoĵoj venis por mi. Mi plej multe suferis ĉar mi hazarde mendis kokidaĵon kaj mi devis atendi iom. La estro kiuris por ni ĉiuj sed nur ses vegeteranoj povis manĝi kaj ni (kvin viandon-manĝantoj) atendis. La viando estis kuritita sed mia manĝaĵo ne venis. Poste, mi komprenis ke ses homoj jam formanĝis manĝaĵon kuiritan por dekunu kaj do, estis nia vico atendi duoble. Mi estis malsatega, simple. Jen venis finifne manĝaĵoj kaj mi ne povis plu manĝi. Iel la manĝado finiĝis.

Ni ĉiuj estis lacaj kaj dormemaj post manĝado. Ni malrapide reiris al la loko kie la buso haltas aŭ kie parkis Jabob lian aŭton.

Poshraj kaj Shree rekte iris al Tokha. Mi atendis al Jacob. Poste ĉiuj venis. Narendra kaj Rajani veturis per motorciklo kaj Philip per biciklo. Ni ne povis decidi kiam ni renkontiĝos por la vortaro ĉar baldaŭ komencos la hindua festivalo Dashajn kaj ni iel okupiĝos hejme. Mi petis veturon al Jacob. Sed mi preferis uzi buson kiam mi vidis ke buso estis preta - mi ne volis lasi Mukunda kaj Navaraj kaj ĝui profiton de veturon per aŭto.

Jen estas kelke da foto por vi kiel nia memoraĵo.

La partorenintoj:

Narendra v
Rajani v
Poshraj v
Razen
Dip v
Shree v
Navaraj
Mukunda
Jacob
Anne Mette
Philip v

1 comment:

गिरिधर | giridhar | గిరిధర్ said...

Bona rakonto, Razeno! Mi preskaŭ sentis min tie kun vi ĉiuj! Dankon!