2008/08/05

Vojaĝo de eks-ministroj

Povas estis, ke internacia vojaĝo estas nacia sporto de Nepalo. De plej riĉa homo ĝis la plej malriĉa homo dum tuta tago serĉas kiel trovi senpagan vojaĝon al fremdaj landoj. Mi ne nur parolas pri nia Esperanto-rondo.

Hieraŭ vojaĝis la eks-ministro pri edukado, Pradip Nepal (apartenas al partio CPN-UML), kiel ĉefo de delegito al Ĉinio kun la sportantoj al la Olimikaj Ludoj. Li rezignis de lia posteno jam antaŭ tri monatoj, kiam li kaj lia partio malsukcesis en la elekto de la Konstitucia Asembleo. Li faris nenion kiel ministro (sed jes, li vere prenis la salajron kiel ministro!!!). Kaj, nun li ne volis perdi la ŝancon vojaĝi al Ĉinio kaj ĝui la Olimpikaj Ludoj. kaj, li ne forgesis aranĝi sidlokon por lia amata edzino por vojaĝigi.

Ne nur estas la ministro. Vidu, estis tute egale ke pli ol 22 homoj vojaĝis al Ĉinio por partoprenigi 8 ludantojn, kiuj mem scias ke ili ne kunportus iun ajn medalon, se miraklo ne olazus.

Nature, homoj protestis, kaj la eks-ministro devis preni helpon de policanoj por savi sin de atakoj de demonstraciintoj.

Aliflanke, la eks-ministrino pri internaciaj aferoj Shahana Pradan (de la sama partio CPN-UML) ne povis vojaĝi (aŭ ne volis) vojaĝi al Srilanko por partopreni en la kongreso de SudAziaj Asocio de Regiona Cooperatio (SAARC). Kaj pli hontinde, la ministro pri financo Dr Ram Sharan Mahat (de la partio NC) vojaĝis tien kie estis seĝo nur por ministroj pri internaicaj aferoj!.

Pli ol tio, la eks-ĉefministro Girija Prasad Koirala (de la partio NC), kiu jam rezignis antaŭ tri semajnoj estis la ĉefo de delegito al la kongreso de SAARC. Li faris ĉion ajn por ke ne vojaĝu la ĉefo de la plej granda partio CPN-Maoistoj. Oni dire, la registaro ne estis farita en pasintaj tri monatoj, nur ĉar aliaj partioj ne volis ke la ĉefo de Maoistoj vojaĝu al SAARC kaj kreu bonan rilaton kun la sudaziaj landoj.

Ĉu vi vidas, kvankam ni Nepalanoj ne estas tiom kapabla labori, fabriki kaj gajni monon je bona kaj sincera metodo, ni eble povas fari mondan rekordon je friponado, ruzeco kaj vere "politikado".

Intertempe, ankaŭ venis informo ke eĉ post deklaracio de respubliko, la eks-reĝo sendis lian sincerajn servantojn al la registara oficejo kaj petis lian salajregon de la nacia kofro. Post la deklaracio, li jam kunportis ĉiom da valoraĵojn de la palaco al lia propora domo kaj denove petis almozon al la registaro ke li havu unu palacon senpage kun arbaro. La reĝo ne hontas ke li estis forpelita, kio gravas estas ke li daŭre ricevu monon. Kia nepala!
=
Iom pri movado. Nia Nepala Esperanto-Asocio finfine decidis aĉeti teron en iu vilaĝeca parto, ekseter la urbo kun la mono ĝi akiris per la Internacia Himalaja Renkontiĝo kaj aliaj mondonacoj. Almenaŭ por aĉeti ĝin, ni kalkulos kiom da mono nia ascio vere havas kaj kiel ĝi estas - eble nia eks-kasistino kaj nuna vic-prezidantino Indu, kiu ĝisnun zorgas monon de la asocio bona havos respondon. Ĉio estos bona se ĝi finos bone.
Tatjana bone ĝojas ŝian restadon en Katmando. Ŝi jam vojaĝis al Chitwan kaj nun planas vojaĝi al Pokhara. Eble esperantistoj kaj Pasporta Servanoj de tie helpos ŝin. Kaj Murat Ozoizoar de Turkio ankaŭ estis en Katmando dun unu semajno. Kaj li povis vojaĝi al Chitwan kun Tatjana kaj Bharat.

Kaj Sergej, la ruso kiu vojaĝas "tra la mondo" denove venis al Katmando kaj Bharat donis lin resti en la NEspA oficejo. Tio estas bone se nur li bone kondukis. Mi vidis lin kun bluaj okuloj kaj oni diris ke li havis batalon kun la laboristoj de loka hotelo ĉar li ne pagis.

No comments: