2008/08/17

Ni celebris la festivalon Saparu

Homoj en Katmando-Valo celebris festivalon de bovinoj "Saparu" aix "Gai-zatra" hodiaux.

Estas la tago kiam homoj vestas sin kiel bovinoj kaj marsxas laux la tradicia vojo de malnova parto de la urbo, kun komikaj gestoj aux vestajxoj.

Ili ne nur gxuas sensence. Ili fakte estas membroj de la familioj, kies ano mortis en tiu cxi jaro. Ili tiel amuzigante sin forgesas al doloron ili akiris pro mortigxo de familianoj. Kaj, ili kredas ke tiel la mortinto trovas bonan lokon en paradizo. Almenaux de 400 jaroj la festivalo estas cxe ni. Simiaj eventoj okazas en aliaj urbetoj de Nepalo kiel vivas Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo.

Mi kun Tatjana iris al la centro de la historia palaco kaj iom gxuis la etoson. Poste mi devis iri al mia laboro.

Bedauxrinde, ne nio okazis en oficejo de Nepala Esperanto-Asocio. Mi mem ne povis iri pro mia okupo kaj nur estis Narendra. Do, ne povis okazigxi la prelego de Tatjana. Unue sxi mem revenis el Lumbini tre malfrue kaj due, pli grave, ne estis auxskultantoj. Vi devas nun kredi ke ni, nepalaj geesperanstistoj, ne estas kun la asocio por auxskuklti al prelegoj ktp.

Tatjana versxajne gxojis dum sia vojagxo al Pokhara kaj Lumbini. Sxi sukcesis renkonti Yadu kaj Himlal.

Hodiaux matene telefonis al mi Jacob. Morgaux mi ne povos sed de venonta semajno, mi cxiu lunde iros al li kaj finos la laboron de la Esperanto-vortaro.

No comments: