2008/04/13

Demokratiiĝo de Maositoj


Mi nun vidas tion kion eĉ mia avo ne povis vidi kaj tion eĉ la Usona regstaro ne povis diveni. La Maoistioj okupos la plej multe da seĝoj de la Konstitucia Asembleo de Nepalo. La elekto kiu okazis la 10an de aprilo rezultis tiel ke inter 240 seĝoj por la asembleo, la Maoistoj jam akiris 72 seĝojn kaj aliaj plej bona partio havas nur 20 seĝojn (je 10.00 nokte de la dimanĉo). Vidu, la tuta asembleo kaj nia konstitucio aperos "ruĝa".

Nekredeble okazis por nepalaj kaj internaiciaj politikaj observantoj. Eĉ la Usona regisaro, inter aliaj, volis okazigi la elekton por ke ili pruvu ke la Maoistoj estas nur teroristoj kaj ili ne sukcesos akiri seĝojn. Ili jam donis al ni tiom multe da mono. Sed la rezulto estis simple mala. Nun, la historio diros ke la internaciaj orgnizaĵoj multe helpis al Nepalo okazigi la elekton kaj pruvi ke la Maoistoj vere estas demokratia forto de Nepalo. Estinta prezidento de Usono Jimmy Carter tuj diris ke la elekto estas sukcesa na demokratia. Kion fari?

Mi mem ne estas Maoisto, nek mi subtenas tiujn kiuj forte kritikas ilin - mi ŝatas kelke da flankoj de ili kaj ne povas akcepti kelke da flankoj aliaj. Mi nur dankas al Maoistoj ke lia fi-batalo ne nur prenis vivojn de homoj sed ankaŭ malfermigis niajn okulojn pri multaj parametroj de malegaleco. Mi, same kiel multaj multaj homoj en Nepalo, estas malkontenta kun la ĉefaj politkaj partioj kiuj regis sed ne donis kion la popolo postulis, aŭ meritis kaj do atendis grandan sanĝon. Nun, kiam mi vidis ke la Maoistoj, kiuj antaŭ 11 jaroj kontraŭis baloton nun subite akiris tiom da seĝoj kaj tiuj vereranaj "balotistoj" nun estas forĵetitaj.

Aliaj partioj kutime akuzis al Maoistoj ke ili timigis, minacis kaj eĉ rabis baloton. En kelkaj lokoj, ĉiuj partioj faras tion kaj en Suda Azio. Tio jam estas kutimo, neniu povas imagi ke iu partio gajnis tiom da seĝoj nur ĉar ili estas bonaj aŭ famaj. Ĉion oni devas fari en Nepalo por venki en elekto. Eĉ nunaj regantaj partioj faris tion dum pasintaj elektoj. Sed ili ne pvoas fari tion en tuta lando. Kaj, se estas vero, kial aliaj partioj nur restis kiel handikapuloj?

Mi diras al vi kion mi vidis. Dank' al mia profesio, mi sukcesis vojaĝi en dekoj da vilaĝoj, precipe en "danĝeraj" vilaĝoj. Danĝeraj ĉar antuax ol mia vojaĝo, oni diris ek la Maoistoj tie atakis al fremduloj. De 6an de aprilo ĝis hieraŭ vespere, mi estis en Lamjung, Tanahu kaj Gorkha distriktoj. Mi miris ke tie ne troviĝis reprezentantoj/aktivistoj de aliaj partioj. Mi iris al vilaĝoj kaj mi aŭdis nur pri Maoistoj - same kiel ĉiuj jam fariĝis Maoistoj. Miaj okuloj ne povis vidi timigadon, aŭ minacon aŭ malpermeson. Mi nur vidis ke gvidistoj de regantaj partioj simple ne volis iri al vilaĝoj kaj aŭskulti al tiuj malbonŝancaj malriĉuloj. Anstataŭe, ili simple ĝuas luksan vivon en Katmando kaj donas intervjuon al famaj ĵurnaloj. Do, vi povas imagi kiuj kial venkis.

Estas nekredeble ĝoja ke venas nova sanĝo en la politika sistemo en Nepalo. Ankaŭ mi sentas komforte ke paradigmo sanĝiĝis - nova ideo, novaj homoj kun nova vidpunkto. Sed iu diru al mi kio okazos se ili ne trovos bonan kaj fortan opozicion? Tio nur estos nasko de diktatoro.

La politiko de malsukceso de ortodoksa demokratio, apero de Popola Batalo de Maoistoj, aro de mortigoj, masakro kaj puco de la reĝo, paca finiĝo de Maista batalo kaj nun la elketo de Konstitucia Asembleo - ĉio okazis preskaŭ tre rapide antaŭ miaj okuloj, kaj nepre tre proksime, ĉar mi estas ĵurnalisto. Nun mi volas verki longan/grandan libron pri la politika metamorfiĝo. Ĉu mi tro multe revas? Mi tuj ekos nur se iu helpos eldoni ĝin.

Nepala estonta konstitucia asembleo:
Elektita per venkos-tiu-kiu akiras estas antaŭe: 240
Elektita per proporcia reprezento: 335
Selektita de la kabineto: 26
Entute: 601



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

2 comments:

Anonymous said...

Saluton, Razeno! Mi estas usonano kiu unue loĝis kaj laboris du jarojn en nepala vilaĝo kaj poste laboris homrajtiste dum la Dua Popola Movado. Kiel preskaǔ ĉiuj, ankaǔ mi surprizegiĝis de la rezultoj de la elekto. Mi dankas vin pro la vilaĝa perspektivo, kiun vi priskribis. Mi esperas ke nia kara Nepalo finfine havu pacon, bonan homrajtan situacion, ekonomian pliboniĝon, kaj disvolvon por ĉiuj.

Razeno said...

Kara nekonatulo,
Saluton. Koran dankon pro via letero.
Tre mirinde, vi logxis en Nepalo dum du jaroj kaj mi ne povis kontakti vin/vi ne informis nin pri via cxesto. Dum la popola movado mi ankaux estis aktiva sur stratoj kiel jxurnalisto.

Koran dankon pro via komento pri mia blogo kaj la politika situacio en Nepalo.

Mi volus korespondi kun vi se vi povus sendi skribi rekte al mi cxe mia retadreso razeno@gmail.com

Gxis poste,
Razeno