2008/02/11

Unu jaro de mia prezidado

Jam pasis unu jaro. Fakte pli ol tio. Kiam pasis unu jaro, mi pensis ke mi rakontu pri mia unu jara sperto kiel elektita prezidanto de nia landa asocio de Nepala Esperanto-Ascio (NEspA). Venis al mi informo pri la sekreta kongreso. Mi lasis ĝin pasi kaj informo pri Apsana ĝenis min. Jen mi havas tempon por skribi kiel ĝi pasiĝis.

Estis hazarda okazo ke mi iĝis prezidanto la 11an de novembro 2006. Mi mem ne havis intencon prezidi gxin sed mi devis levi mian manon por kandidato kiam mi ne vidis alia persono kiu staru kontraŭ la eks prezidanto. Mi malsukcesis igi s-ron Sri Prasad Shrestha prezidi. Mi kredas le li meritis, kiu semis Esperanto-movado en Nepalo kune kun S-ro Simo Milojevic en 1957. Dank' al ĉiuj, oni elektis min kiel prezidanto - jen komencis batalo inter demokratio kaj korupto.

Tuj post la elektado, la venkita kanditato de prezidanto tuj malfermis sian propran organizon, nome "Nepala Esperanto-Lernejo". Interese, mi eksciis pri ĝi tuj kaj demandis dum la kunveno kaj neniu respondis. Oni volis min atendi ĝis decembro 15 por malkovri la aferon. Post unu jaro, ĉu mi rajtas demandi ilin kion ili faris ĝis hoduax ? Aŭ ĉu ili sukcesis atingi al iliaj celoj?

Mi bone preparis sin por la unua estrara kunveno. Mi metis mianjn proponojn en mia blogo. Mi simple proponis ke ni havu nian oficialan retpaĝon, retaderson, bankokonton ktp. Sed mi vidis ke Bharat estis pli "preparita" ol mi. Li kontraŭ staris post ĉiuj miaj vortoj. Li oficiale dum kunveno diris ke mi ne estas "lia" prezidanto kaj li baldaŭ vokos specialan kongreson por forpeli min.

Ironie, la problemo en Nepala Esperanto-Asocio aperis pro Esperanto. Mi proponis (fakte ĝi ne devis estis propono) ke ni parolu esperanton kuvenoj. Do Bharat tuj kontraŭstaris ke tio ne eblas. Li volis parli lian gepatran lingvon sed mi ne rajtis paroli mian gepatran lingvon. Ĉu neniu en la la asocio memoris ke nia statuo jam diris ke "La lingvo de oficejo estos internacia Esperanta lingvo, kiu estos bazita sur la lingvo de Zamenhof"?

Dum unu jaro, la sekretario neniam montris al mi kopiojn de oficialaj korespondaĵoj. La statuo diras ke "laŭ la sugesto de prezidanto [ĝenerala sekretario] devas fari la korespondo". Do, pri kiu oni diskutu en kunvenoj? Mi ne sciis kiu kiom da monon kaj kial petis al KAEM por ke junuloj kaj maljunuloj vojaĝu al IJK per tiu mono.

Same hontinde, la eks kasistino Indu ne donis monon de la asocio al nova elektita kastisto Rustam. Jam pasis nun jaro kaj ŝi ankoraŭ posedas monon kaj bankokonton! Tio esta nia asocio.

Okazis la Internaica Himalaja Renkontiĝo kaj nature NEspA kolektis multe da mono. Sed ĝi ne iris al manoj de la elektita kastisto. Do, ĉiu ĉion povas fari en nia asocio.

Sabataj kunvenoj estis tute sensignifaj. Mi ne havis rajton tuŝi kaj tralegi la protokololibron. Plejparte niaj diskutoj temis pri kiu vojaĝu kien kaj al kiu la asocio subtenu. Kaj decidoj okazis nur tiam kiam la ĝenerala sekretario havis ion laŭ sia plano. Kaj li rajtis malaperi dum monatoj se li ne volis ĉe esti.

Ĉiuj sciis ke mi kompilis Nepali-Esperanto vortaron. Mi kaj Philip ofte parolis pri ĝi dum sabataj kunvenoj. Almenaŭ ekde aŭgusto 2005, kiam mi transdonis la manuskripton de ĝi al tiama prezidanto Mukunda dum KAEM kunsido, estis decidita ke NEspA eldonos ĝin. Neniu vere volis aŭskulti min kiam mi demandis pri la vortaro. Samtempe, nia ĝenerala sekretario oficiale anoncis ke NEspA ne eldonos ĝin...

Dum unu jaro mi observis du internaciajn vojaĝojn de esperantistoj - de eks prezidanto Mukunda kaj ĝenerala sekretario Bharat. Je ambaŭ eventoj, mi eksciis pri iliaj vojaĝoj pere de miaj eksterlnadaj amikoj sed ambaŭ estis tute silenta pri ĝi dum kunvenoj. Mi neniam malhelpus ilin kvankam ambaŭ uzis iliajn (eks) postenojn por vojaĝi sed ili tiel staris antaŭ mi kvazaŭ neniu povos informi al mi pri iliaj "agadoj".

Fine, mi devas skribi iomete pri tiel nomata kongreso de NEspA. Laŭ la statuto, "por voki la jaran kongreson aŭ specialan kunvenon, almenaŭ antaŭ du semajnoj la skribita informo sendos al membroj". Kaj "tie necesas 51 procento la ĉeestantaj membroj de tuta nombro de membroj por okazigi la jaran kongreson kaj specialan kunvenon." Mi ne kredas ke sufiĉas unu retletero al dekoj da homoj por diskuti pri la kongreso kaj alia retletero por inviti al "kongreso". Mi ankoraŭ ne estas certa ĉu la prezidanto devas esti informita, sed neniu inter la estrato disukutis pri ĝi al mi krom unu. La kongreso simple ne povas esti kiam la kastisto ne havas monon kaj ne povas prezenti la financan raporton. Mi scias ke mia unu letero al registara administracio povas nuligi la "kongreson", sed mi ne volis pro mia amo al la asocio kaj la movado. Anstataŭ estis parto de tia afero, mi preferis elekti tiun tagon por enmeti mian bedaŭrindan vortaron en la reto, kun granda helpo de Jacob. Tio vere helpas min montri al la mondo, ke nepalanoj ankaŭ laboras.

La oficiala dokukmento atestas ke pasintjara Renkntiĝo donis al la asocio profiton de 158,134 rupioj (ĉirkaŭ 1,700 Euroj). Ĉu ni ne devas almenaŭ informi al niaj partoprenantoj la granda novaĵo?

Mi dimandas sin kial iu persono tiel forte povas prezenti sin kaj portas povon labori kontraŭ leĝo kaj la statuto? Mi havas konkludon - tio estas vere mono. Neniu scias kiom da mono KAEM sendas al li pro sia persona afero kaj li restas forta ĝis kiam li hvas benon de internacia organizo malgraŭ liaj kontraŭstatuaj agoj. Mi esperas ke almenaŭ venonta estraro de KAEM klopodos estis travidebla kaj demokratia.

Kaj, ne temas pri unu persono; mi vidis ke multaj amis Esperanton pro la mono kiun NespA havas kaj ili estas kun la asocio ĉar ili vidas ke eblas senpaga vojaĝo, manĝado pere de la asocio. Kiam mi ekprezidis, mi pensis ke mi helpu al la membroj lerni, pli bonigi la lingvolivelon, sed neniu neniam demandis al mi pri lingvaj aferoj. Mi preskaŭ ne povis aŭdi Esperanton en kunvenoj. Mi vidis ĉirkaŭ 5-10 da homoj en kunvenoj kaj mi ne povas imagi kiel aliaj membroj uzas la lingvon. Mi tre volis ke ili verku, korespondu, tralegu iliajn rakontojn en la kunveno, kio neniam okazis bedaŭrinde. Kaj mi mem provis koresopndi al ili per reto sed apenaŭ respondis (elbe ili korespondas kun nur eksterlandanoj). Kia asocio mi ligas sin al?

3 comments:

Anonymous said...

Kara,
Tre bone. Mi tute komprenas vin kaj la situacio de Esperanto-asocio. Dankon pro via kuragxa opinio.

Craig said...

Razeno,

I've been meaning to thank you for reading my blog and for your kind words. I don't speak esperanto, and so I couldn't read your blog. But I wanted to invite you to keep reading my blog.

Best,
Craig

Anonymous said...

Kara,
Mi povas kompreni kio okazas cxe vi.
Sed, via silento nur kuragxigas ilin labori pli dangxere. Do, vi devas krii pli lauxte ol ili, por ke vi savu la movadon.
Bonan kuragxon.
Vi scias kiu mi estas...NS