2008/01/19

Ne kunvenis - Venis Yonglom


Laux la oficiala kalendaro, hodiaux estas la tago de nia estrara kunveno. Mi iris al Thamel same kiel cxiam, kun malmulte da espero ke io grava okazos. Mi devis estis tie cxar la korea esperanstisto Yonglom volis renkonti min tie por ke li tranoktu cxe mi.

Mi atendis pli ol 30 minutoj por ke iu malfermu la cxambron. Mi, Nareandra kaj Navaraj atendis ekstere. Poste venis Shri kaj Parasar kun tri gejuloj. Li diris ke li instruas Esperanton al ili. Sri kaj Narendra diskutis pri la skripto de la kino ili Esperantigas kun helpo de Jacob. Mi auxdis ke gxi estas politika kino. Bone.
Poste ni iris supren. Ne povis okazi kunveno cxar ne venis gravaj homoj. Do ni kiel cxiam babilis krokodile pri politiko, sano, familio kaj aliaj. Nur ni ne povis disukuti pri aux en Esperanto. Kompreneble, ni denove volis memori bonajn agojn de Apsana. Mi diris ke du japanoj volas sendi floroj al sxia familio. Cxar ili jam vojagxis al Jhapa, tio okazos poste.

Mi longe atendis por Yonglom (Brilo) sed li ne povis veni. Mi devis iri al la oficejo. Poste venis al mi telefonvoko de li ke li malfruigxos. Mi petis al li ke petu helpon de Poshraj. Tio okazis sed denove, li nur volis veni cxe mi je la 5.00a do mi denove iris al lia hotelo "Red Planet" per mia motorbiciklo kaj rajdigis lin cxe mia hejmo. Estis agrabla.