2007/11/01

Jxurnalsito de Nepala fortekaptita

 

Strange, kiam ajn mi volas skribi pri jxurnalismo, mi devas mencii pri Maoistoj, kvazaux ili estas la estro de mia kompanio. De preskaux unu monato, kelke da Maoistoj forkpatis jxurnalston, kiu nomigxas Birendra Shah, el Bara distrikto, de okcidenta Nepalo. Tio okazis la 5an de oktobro.

 

Cxu vi povas imagi? Neniu scias cxu li vivas aux jam estas murdita, cxu li havas ion por mangxi aux ne. Lia edzino kaj infanoj estas nun en Katmando, sercxante la edzon kaj petnante al politikistoj por ke sxia edzo trovigxu en iu angulo de la lando.

 

Antauxe, la Maoistoj diris ke la partio kaj gixa laborantoj ne faris tion.

 

Do iris kvar apartaj grupoj por esplori la aferon kaj trovi la veron. Unue estis unuigxinta grupo de Federacio de Nepalaj Jxurnalistoj, Press Chautari kaj Nepal Press Union. Poste estis Informal Service Centre Nepal. Denove sekvis la grupo de parlimentanoj, prezidita de eks ministrino. Lasta grupo el Reporters’ Club Nepal anakaux volagxis al Bara kaj prezentis sian raporton. Do, venis kvar grupoj kaj kvar apartaj raportoj. Cxiuj raportoj diris ke estis kvar membroj de la loka  Maoista komitato kiuj forteprenis la jxurnaliston. Certe, Nepal Human Rights Commission estas preparonta sian raporton pri gxi.

 

Kaj psote, post longa hxaoso, la Maoistoj konfesis ke iliaj akvitistoj ja forprenis la jxurnaliston sed refuzis respondecii, dirante ke tio estis ilia propra afero kaj la partio neniam direktis ilin fari tion. Do!

 

Nun oni volas vidi kiel la Maoistoj reagos. Ili jam promesis ke la partio preparas la raporton. La gvidistoj de la partio povas respondi pri cxio sed ili ne povas diri cxu la jxurnalisto ankoraux vivas aux ne.

 

Ankoraux estas tre frue por diri ion konrkete, sed multaj homoj divenas ke la jxurnalisto jam estas murdita.



________________________________________________
Message sent using UebiMiau 2.7.9

No comments: