2007/09/23

Inter-religia malpaco mortigas 22 aux 26

Jam pli ol 22 aux 26 da homoj mortigxis en la malpaco inter Hinduanoj kaj Muslimanoj. 50 pli da homoj malaperis ke supozeble mortigitaj. Oni rabis en 500 domoj kaj 150 domoj estsis bruligitaj. Plej parte Muslimanoj estis atakitaj kaj ankaux Hinduanoj estis viktimoj. Ne kredeble.

Subite tiaj malpaco okazas en Nepalo. la Hinduanoj kiel registaro pensas ke cxiuj estu sub ili kaj aliaj malgrandaj religianoj ne volas toleri gxin.

Super cxio, estas kelke da Hinduaj organizajxoj kiuj tute ne toleras aliajn religiojn kaj ili atakas al Musliman laux plane kiam ajn ili trovas sxancon.

Aliflanke, benzino ankoraux ne estas trovebla en Katmando. Eestas mizera urbo, mi devas diri.

5 comments:

Nenge said...

Mi miras pri via raporto de aktualajhoj en Nepalo! Chi tie en Usono mi ankorau ne audis mencion pri la tiea religia malpaco.

Bedauras pri la manko de benzino.

Ursula said...

Povas esti ke la malpaco okazis cxar Hinduanoj volas subpremi Muslimanoj, kiel vi skribis. Sed ankau povas esti ke temas pri la kelkaj tielnomitaj fundamentalistoj, grupo de teroristemaj Islamanoj (( mi diras "kelkaj" kaj "grupo", do ne cxiuj!!)), kie nunatempe preskau cxie en la mondo minacas eksplodigi bombojn, ecx en landoj kie ili ne estas subpremitaj, ecx en landoj, kie ili estas gastoj, ecx en propraj islamaj sxtatoj.
Kaj iliaj kauzoj ne nur estas religiaj, sed ankau politikaj.
Do, oni devas diferencigi cxu temas pri speciala nepala okazo au pri parto de la preskau tutmonda fenomeno kaj pri politiko au religio.

Gunnar said...

Dankon pro la informoj. Ho se vi havus kolegon en Ranguno...

Jacob said...

Ursula:
Mi pensas ke la aktualaj malpacajxoj ne rilatas al la mondaj eventoj (aux al fundamentalismo), sed al internaj politikaj, etnaj kaj religiaj tensioj en Nepali.

Marko:
Pri benzino la problemo estas miaopinie ke la respondeca ministro ne volas fari la necesan sed malpopularan: Permesi altigon de la prezojn de gaso, benzino, diselo kaj karoseno kaj aliaj petrooleaj produktoj al la aktualaj prezoj de la merkato.
Pro tio NOC (Nepal Oil Corporation) havas grandegan malprofiton, cxar gxi devas acxeti pli koste de Hindio (=Barato) ol gxi rajtas vendi en Nepalo!!
IOC (Indian Oil Corporation) regule retenas la benzino pro manko de pago de NOC (kiu ne havas monon!) kaj ciufoje la politikistoj ege malfrue faras la decidon pagi la sxuldojn de NOC tiel ke IOC denove liveras benzinon.
Altigi la prezon de benzino estas ege malpopulara decido cxar gxi versxajne igos cxiuj aliajn prezojn ankaux altigxi.
Krome la multaj malricxeguloj de tiu cxi lando poste eble ne povas acxeti la necesan karosenon por kuiri.

Persone mi opinias ke oni altigu la prezon de gaso kaj benzino (kiujn nur ricxuloj uzas!) tiom multe ke oni povis lasi la prezojn de diselo kaj karoseno tiel kiel ili estas.

Unknown said...

Jacob: dankon por viaj klarigoj, Jes, mi nun vidas, ke estas tute alia temo ol la fundamentalismo en aliaj landoj.