2007/09/18

Mi estas en Pokhara - por renkonti lokajn esperantistojn

Mi tre gxojas blogi el mia kara urbo Pokhara. Mi memoras kiel mi gxuis gxin dum mia vojagxo al Pokhara por partopreni en la Internacia Himalaja Renkontigxo en 2005.

Mi venas tien cxi por observi kelkajn projektojn helpitaj de Azia Evolua Bankon (ADB). Kompreneble mi estas tre okupita temen mi tre volus renkonti lokajn geesperanstistojn kaj paroli kun ili en Esperanto.

Dank’ al Poshraj, mi ricevis telefonnumeron de Himlal (la estrarano de NEspA). Mi telefonis al li hieraux vespere. Mi petis al li ke li arangxu tempon por kunveno por 19a vespere. Li nur diris al mi ke li poste telefonos al mi cxe mia posxtelefono. Tre strange, mi trovis.

Mi tre bedauxras ke mi ne povis blogi hieraux. Mi estis tiel okupita. Nu. Mi logxas en Hotel Trek O Tel (Tel 061-528996), en cxambro 103. Kaj vi ankaux povos trov min cxe mia telefonnumero 9841-611715. Mi vere volas auxskulti vian Esperanton.

Unue mi iris al Duleganuda (cxirkaux 20 km oriente de Pokhara) hodiaux matene kaj renkontis virinojn kiuj havis kaprojn pere de helpo de loka projekto. Poste mi por renkonti virinojn kiuj havis sian propran kooperativon por helpi finance al lokaj virinoj. Estis ege malfacile grimpi montojn kiam multe pluvis.

Poste ni iris al Dumsi de Tanahu kie oni havis bofalinojn kaj bovinoj por kolekti lakton. Estis ege malbona vojo kaj ni devis lasi niajn auxtomobilojn kaj piede iri dum duono horo. Denove estis interesa sperto.

Etis tre malgxoja tago hodiaux cxar ni auxdis ke Maoistoj lasis la registaron kaj denove iris por manifestacii kontraux la registoaro kaj nature, ili eble iros al gxangalo kaj denove batalos kontraux la restistaro kiel geriluloj.

Oni povas imagi ke ili ne volis partopreni en la elekto de la konstitucia asembleo. Ni povas imagi ke baldaux sekvos malpacojn.

Mi estos hejmen la 22an de Septembro matene.

No comments: