2007/08/06

Tago de Azia Movado



Mi havis interesan diskuton pri nepala Esperanto-movado matene kun Sri.

De matene mi estis en diversaj kunvenoj. Unue mi iris al iu ĉambro kie parolis iu ruso pri sia sperto en Japanio, poste mi iris al la komuna historio de Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Poste mi iris al la kunveno pri aziaj religioj. Estis reprezentantoj el Sintoismo, Budhismo kaj Uŭonbulismo. Mi ne povis kompreni kial neniu el Bharato staris tien por paroli pri la hindua religio. Poste dum duon horo, mi iris ekstere ĉar mi devis manĝi. Mi sciis ke poste estas gravaj kunvenoj kaj mi ne havos tempon eĉ por manĝi.

Manĝite venis kaj estis komenco de Kleriga Lundo -Esperanto- Movado en Azio. Estis interese aŭdi pri la raportoj el diversaj landoj. En mia vico, ankaŭ mi parolis pri Nepalo.

Post unu-hora paŭzo komencis la malferma kunsido de KAEM kiam venis ĉirkaŭ 100 da homoj por scii pri Azia movado. En vicoj prelegis Bharato, Ĉino, Pakistano, Vjetnamio kaj aliaj landoj. Poste denove venis Mangolio kaj Indonezio.

Dume iu Usonano kritikis prononcon de kelkaj parolantoj kaj li opinios ke devas estsi internacia ekzameno al ĉiuj esperanto-parolantoj kaj tiuj kiuj ne sukcesas, ne devas havi rajton porti verdan stelon!

Onklo sugestis min eldoni tradukon de paroloj de Zamenhof. Venis deamndoj akraj pri kasisto kaj budgeto de KAEM el Horesnsio kaj S-ro Isino. Ili volis scii kiom da mono jam estas kolektita kaj kien KAEM ĝin elspexas. Mi ne povis komreni la respondojn. Jes, mi certe aliĝos al la Azia Kongreso ĉi tie.

Mi donacis la lingvo-gvidilon al kelkaj geamikoj.

Ni ĉiuj estis libera post la tri-hora kunsido. Mi trovis Franciska kaj ŝi invitis min al bankedo sed mi ne ŝatis tiajn programojn. Mi preferis al nokta programo de ZAIM. Plena petis min drinki vinon sed mi devis serĉi lion por reĉarĝi mian fotilon kaj petis al S-ro Nomra por helpi min. Li prenis min al la elektronika bazaro malproksime kaj mi sukcesis aĉeti ĝin. Samtempe mi ankaŭ aĉetis saketon por mia komputilo. Poste ni kune manĝis kaj veturs al la hotelo per trajno.

No comments: