2007/08/23

Miraklo de Miyajima


Kun ges-roj Okioka, tagoj nur povas esti gajaj. Post matenmangxo, ni iris al la insulo Miyajima hodiaux.

Kun ges-roj Okioka, tagoj nur povas esti gajaj. Post matenmanĝo, ni iris al la insulo Miyajima hodiaŭ.

Sperto de ŝipeto estis bona. Kaj post 10 minuta sajlado, ni iris al tiu ekzotika insulo, ĉefe pro la Ŝintoisma templo de Itsukushima, ankaŭ nomata kiel mondheredaĵo de UNESCO. Ĝi estis unue konstruita en la unua duono de la a jarcento kaj poste ĝi venis en nuna formo dum 1168. Ĉiuj temploj havas ĝian signifojn - kaj kulturan kaj religian kaj arĥitekturan. Kaj ĝi estas konata ĉar ĝi estas konstruita ĉe la marbordo kaj ĉefe per lignoj. Kaj mara akvo jam estas pruvita malforta ol la ligno. Kaj por aldoni beleco, ĝi havas grandan pordon ruĝan, tn, O-Torii, kiu staras el la maro mem.

Proksime estis kvin-etaĵa pagodo tre elstara antaŭ la aoro kaj ĉirkaŭigita per malaltaj domoj kaj verdaj pinoj. Ĝi vere ne estas tiom granda kiom estas la Nyatapola de Bhaktapur, sed ĝi estas bone konservita kaj do allogas pli da turistoj kaj religianoj. Poste ni promenis en la tipa japanstilaj vendejoj de memoraĵoj. Mi antaŭe decidis aĉeti nenion sed mi denove volis iom pli grandigi mian valizon, kiel kutime.

Poste ni veturis al iu monta banejo kie ni banis sin per varma akvo. Etis nepre agrable.

Do, morgaŭ posttagmeze mi veturos al Oosaka.

No comments: