2007/08/18

Mi prelegis pri Nepalo hodiaux


Estis interesa hodiaux mi prelegis pri sociaj problemoj de Nepalo. Estis honoro por mi ke Kioto-Esperanto-Societo elektis min por prelegi pri Nepalo. Granda gxojo, kompreneble.

Mi prelegis pri diversaj aferoj pri Nepalo kaj gxia popolo. Mi parolis pri etnoj, lingvoj, virinoj kaj aliaj.

Estis pli ol 10 partoprenantoj kaj ili interese demandis pri diversaj aferoj. Sxajne, ili scias cxion pri Nepalo kaj nur volis nur klarigon. Ili cxefe volis scii pri kasta sistemo, kaj mi respondis tiom kiom mi sciis.

Kaj antauxe mi estis cxe la kunsido de esperantistoj el Kioto kaj Jxojo kaj Nara, kiie ankaux venis kvin Bulgaroj.

Kaj pli antauxe mi estis cxe la fama palaco sed mi ne rajtis eniri. Temen, kiam mi revenis, mi iris en iu florvendejo kaj la vendistino hazarde monstris intereson pri mi, kaj mia celo viziti japanion kaj do ni multe parolis pri Esperanto. Mi donacis al sxi la Orienta Revuo, eble sxi iam iel kontaktos kun Espernatistoj tie cxi kaj sxi lernos gxin.

No comments: