2007/08/10

Lastaj kunsidoj de UK

2007-07-10
Matene komencis la UEA Komitato 3 kie oni diskutis pri reformacio de regularoj ktp. Tio ne multe interesis min kvankam mi devis lerni la kernon de la UEA admnistracio kiel la prezidanto de la landa asocio. Mi ne plu povis toleri ĝin kaj tuj turnis sin al la kunsido de E@I.

Estis du junuloj kiuj respondecis pri E@I kiuj rakontis pri la historio de la projekto, disvastiĝo de la programo kaj denove pri iliaj planoj. Tio estis vere utila por mi. Mi provos labori kun aŭ por ili je mia nivelo. Mi scias ke mi estas stulta pri tiaj aferoj sed mi estos ĉe ili.

Post mallonga umado venis tempo por la kunsido pri indiĝenaj popoloj. Do mi volis lerni kiel Esperanto povas helpi la movadon de indiĝenoj kaj konservi iliajn rajtojn. Sed sekvis rakontoj pri kio mi ne interesiĝis kaj volis dormi. Jen finfine mi estis libera. Mi tuj iris al kongresa poŝtoficejo por sendi poŝtkarton al Ursula. Kaj mi ankaŭ havis kelke da katrojn kun speciala ŝtampo.

Mi tuj iris eksteren por manĝi kaj survoje trapasis biciklo-vendejon. Estis mirinde bonaj kaj belaj bicikloj (sed multekostaj). Mi certe aranĝus monon nur se ili ne estis pezaj. Mi havas limon de 20 kilogramoj da bagaĝo kaj la biciklo mem pezas 12 kilogramojn. Tre bedaŭrinde. Mi eble petosal iu vizitonta jananano por kunporti ĝin se li aŭ ŝi ne havas ne grandan bagaĝon. Post manĝado, mi vidis Lunon kaj aliaj knabinojn el Vjetnamio kaj kune revenis.

Mi volis solvi la problemon de mia valizo. Morgaŭ matene mi iros al solena fermo sed mi devos esti ĉe Yokohamo stacio je la tagmezo. Do, mi ne havas kuraĝon kunporti grandajn du valizojn dum mi sep foje sanĝos trajnon por Bhutumali flugado kaj kwati manĝado kaj denove vespermanĝo ĉe Anita resturacio. Estis mirinda koincidento ke ili aranĝas specialan programon kiam mi ankaŭ estas libera. Dankon al ili.

Aŭkcio estis interesa. Oni aĉetis raraĵojn. Sed mi ne povis teni mi dum longe - ne estas por mi.

Mi vizitis al la oficejo de kongreso kaj renkontis ges-roj Doi. Mi petis al ili ke estos tro granda valizo por mi por veturi en trajnoj dum tuta tago. Ili komprenis kaj promesis ke ili portos miajn valizojn al sia hejmo. Mi do estos libera moragaŭ kaj rekte iros al la hejmo nokte.

Vespere ĝuis ni la internacia vespero kaj reiris al la hotelo kun mallonga babilado kun Franciska, kiu forlasos Japanion morgaŭ matene.

No comments: