2007/08/09

Gratulon al nova teamo de UEA

Mia hodiauxa kongresado komencigxis kun partopreno en la kunsido kie nova estraro de UEA prezentis sin. Estis fakte gxoja ke nova estraro anstatauxas la malnovan. Ili nature havis tre multe por paroli, promesi, por diri al la tuta mondo ke ili nepre bone laboros. Sed poste okazis tiel ke ecx partoprenantoj ne povis espremi ilian plendojn aux gratulojn cxar pli multe da tempo la podiumo mangxis. Estis tiel. Mi gxojis ke iu sinjoro havis kuragxon paroli pri la diskriminaco inter la maljunuloj kaj junuloj en la UK. Vere, la ejo por gejunuloj, tn, ZAIM, estis tre kompatinda, se ne estas mizera. Ili vere ne postulas lukson sed ili ankaux volas estis en preskaux egala loko.

Mi povis iri al la kunsido de Deligita Reto, la listo de nomoj kaj adresoj kiuj promesis helpi al gastoj. Mi informis al ili ke kelkaj amikoj ne volas estis delegito plu do ili devas havi sistemon forjxeti tiujn nomojn.




Poste mi povis iri por mangxi kun Onklo kaj Rose. Mangxajxo nepre estis bona. Kaj ni renkontis iun usonan paron kiuj multege gxois Esperanton kaj la viro diris ke li povis saluti en 30 lingvoj.

Poste mi iris supre sed trovis ke preskaux neniu interesigxas pri kongresado. La homoamaso ne estis tie. Kaj oni povis trovi pli multe da homojn surstrate. Ne gravas kiom ajn la kongreso estas, gxi tedigas homojn post unu semajne.

Ankaux ni trovis nian vojon. Mi Indu kaj Shri sukcesis grimpi en tiu ludejo kaj kaj gxoji ke oni ne mortigxas.

Aligxis al AK. Mi hazarde pagis 50 Euron. Mi certe partoprenos en gxi kaj dauxrigos mian agadon serioze en la regiono. Estas jam la mandato de tiu cxi partopreno.

Kun granda surprizo mi renkontigxis kun Iela, mia iama koresondantino. Mi tute ne povis imagi, la sorto havis tiel. Mi iomete parolis kun Ombro (la esperantisto el Bhusan) kaj sxi kaptis min. Mi ne povis kredi miajn okulojn kakj orelojn ke sxi bone memoras min. Mi tre bedauxras ke mi kvankam bone komencis la korespondadon, lasis je la mezo. Kaj mi gxojas ke sxi memorigis min. Mi certe skribos al sxi poste.

Vespermangxo estis interesa kun Jeol, Iela kaj Ombro. Mi ne volis mangxi tamen. Iela nuntempe laboras por teo per sovagxaj floroj kaj la brosxuron redaktis Joel. Do Ni ekbabilis kaj mi gxojas ke ili havis multe da intereson pri Nepalo. Mi klarigis la aferojn tiel kiel mi povis.

Nokte mi iris al ZAIM, sed ankaux ne placxis al mi kaj revenis.

No comments: