2007/08/27

Jen fino de mia vojagxo

Hodiaux estas la lasta tago de mia monata vojagxo en mirinda lando, Japanio. Vojagxonte, mi timis ke unu monato estos tro por mi. Mi nur ne povis sangxi lasta momente kaj decidis toleri gxin. Sed vidu, kiam mi estas tie cxi, mi pensas ke mi ankoraux nenion vidis en tiu cxi bela lando, kaj ankoraux nenium renkontis. Restas tiom da gravaj esperantistoj...Mi ne plu volas fini mian vojagxon!

Sed, vere, mi ja soifas mian landon, mian familion (ne demandu al mi pri mia laboro).

Dank' al S-ino Hujixkauxa Jxunko, mi alvenis gxis Shin Jokohamo kaj tie estis S-ino Doi preta por akcepti min. Estis kontenta.
Mi atendis en la hejmo (ja, gxi preskaux estas mia hejmo) vespere kaj ripozis. Antauxe mi havis planon renkonti al Pooja aux aliaj Nepalaj amikoj cxi tie, do poste ne havis kuragxon cxar mi ne volas denove perdigxi.

Nun mi nenion volas fari. Kiam mi diris al mia koro ke jen estas la fino, do estis la fino. Devas estis tiel. Mi dormos hodiaux kaj domormos morgaux. Kaj poste petos pardonon al Pooja.

Kaj ? Rekte al Nepalo!!!

No comments: