2007/08/19

Cxirkaux Kioto

Hodiaux estas iel mia speciala tago en Kioto. De mateno gxis vespero, mi estis cxirkaux la belaj, historiaj kaj kulturaj lokoj de la antikva urbo. Dank: al s-ino Michukawa Sumiko, la lerta gvidantino por ni.

Antaux ol nia komenco, ni iomete vidis kiel homoj celebras specialan Budhisman tagon por infanoj. Ili kolektas monon el najbaroj kaj prenas multe da amuzigiloj por infanoj kaj invitas ilin por ludi. Kaj fine ili ankaux ricevas mangxajxojn. Interese. S-ino Aikauxa krarigis ke iam. Laux legendo, estis tie iu rivero kie fluis la idolon de Budho kaj la lokanoj konservis gxin. Do tiel komencis la festivalo.


Je la 10.30 matene ni eliris kaj kaptis la buson. kaj iris al la Ora Templo *Kinkakuji*. Estis ege bela, trankvila loko, ankaux nomita kiel mond-heredajxo de UNESCO. Bone, ni promenis cxirkaux la gxardeno.

Poste ni iris al proiksima la sxtona gxardeno *Ryoanji Temple*. Estas tiom vasta regiono kun precize antikva konstruajxo kie estsa flanke mond-fama sxtona gxardeno. Estis trankvila kaj sankta gxardeno kiun la zen-budhistoj tre honoras.

Mangxinte en in iu universitato, ni iris al granda Sxintoisma templo, apud kutima rugxa pordego. Oni ricevis *specialan* benon de nigra-vestita bonzo. Mi preferas simplan, ordinaran benon de dio. Estis suficxe bela, sed oni ne rajtis foti la internan parton.

Kaj poste ni iris al tiel nomata Kioto Urba Biblioteko, kiu bedauxrinde estis fermita. Do ni turnis sin al proksima Kiota Muzeo de Tradiciaj ''kraftajxoj''. Estis abunda kolekto de plej belaj artajxoj -- metalaj, lignaj, tolaj, sxtonaj ktp. Mi miris tiom multe kosta manefaritaj artajxoj.

Kaj antaux ol nia forlaso, ni iris al Yasaka Pagodo - tre mirinda mezepoka kvartalo kie estas tgradiciaj domoj, vendejoj de kuriozaj kaj tradiciaj donacoj ktp. Mi vidis rikxojn kie oni rajdigas turistojn kaj klarigante pri la gravaj vidindajxoj.

Poste ni iris al tiel fama kvartalo Gion kaj vidis homojn atendantan al *belulinoj*. Reveno al logxejo trans la strato Sxijxo plena je luksaj vendejo ankaux estis interesa.

Antaux la fino de nia tuttaga promenado, ni hazarde estis en tradicia domo *Shijo Kyomachiya*. Agrable oni konservis la preksaux 100-jara domo kiel muzeo kaj ili bonvenigas vizitanto senpage.

No comments: