2007/08/21

Cxe Himeji kastelo


Ankaux estis interese hodiaux. Preskaux ne atendite, venis al mi propono ke mi vizitu al Himeji, naibara urbo al Himeji.

Antaux kelkaj tagoj, mi hazrde skribis al S-ro Mine Yoshitaka ke mi ne povis longe paroli kun li dum UK. Kun li mi longe korespondis. Lia eldono "Riveroj" tre placxis al mi sed nun gxi dormas. Kaj, li subite kontaktis kun iu kaj arangxis tiel ke li akceptus min hodiaux por promeni cxirkaux la kastelo en lia urbo.

Estis 25 minuta veturo al Sinkanshen aux la superexpressa trajno. Mine estas tuj cxe la stacidomo kaj li kaptis min. Ekstere estis lia edzino kiu veturigis gxin. Sxi suficxe bone parolis Esperanton. Ni kune iris al iu bela konstruajxo kie venis ankaux alia s-ino.

Ni kune iris al la kastelo sed du sinjorinoj devis iri kaj mi tre eksciite ekis al la enirejo de la kastelo. Nia promenado en tiu kastelo, ankaux unu el la mondheridagxo, dauxris dum du horoj kaj ni revenis por mangxi. La kastelo estis mirinde konservita. Oni devas lerni el japanoj kiel konservi kulturajn heredajxojn kaj admiri ilin. Mi tre gxojis vidi ke centoj da japanoj estis inter la turistoj.

Samtempe, mi havis sxancon dikuti kun S-ro Mine pri la renaskigxo de "Riveroj". Li konsentis kaj diris ke li nur ne havas kontribuantoj. Mi diris ke mi helpos lin kolekti kontribuajxon el divesaj aziaj landoj. Nepre, gxi estu vere kultura gazeto en Esperanto kiu malfermos la fenestron pri la manoramo de aziaj kulturoj.

Poste ni sercxis baterio-resargxilon kaj sxi reiris al hejmo. Do mi kaj Mine denove promenis el la vendejoj kaj li adiauxis min gxis la pordo.

Poste, en iu "kuirarto lernejo" okazigis kunvenon de Okayama Esperanto-Societo. Ni multe mangxis kaj ankaux donis al mi oportunon klarigi aferojn pri Nepalo. Estis nepre agrabla vespermangxo. Kaj venis temoj pri Joakimo Verdeno kiu jam gastigxis cxe S-ro Harada kaj ankaux ni memoris S-ro Marc Ono, kiun mi ne povis trovi ecx en Japanio. Sed mi neniam forgesos lian kontribuon por nepala Esperanto-movado

No comments: