2007/05/04

Gazetara libereco kaj Esperanto

Mi deziras al vi felicxan Mondan Tagon de Gazetara Libereco.

Jxrnalistoj estas cxiam malamikoj - de sxtelistoj kaj de policanoj. Ja estas mondskalaj okazajxoj ke cxiuj parolas pri vero sed ili simple ne toleras la veron kiam la vero ankaux temas pri ili mem. Cxiuj volas ke jxurnalistoj skribu veron pri aliaj homoj sed kiam mi skribas pri la volantoj mem, li/sxi klacxas. Ja vero amaras, cxu ne?

Do, la vivo de jxurnalsitoj estas en dangxero. Kiel jxurnalsto dum pasintaj 10 jaroj, mi ankaux trapasis multajn eventojn de malamikeco, nerekta minaco kaj tiel plu. Kaj la periodo de pucxo de Nepala regxo ja estas ne forgesinda. La regxo, kiu ne timis la mondon eventuale timis la jxurnalistojn kaj kiel la unua pasxo al pucxo, li malperemeis jxurnalojn kaj radio staiciojn. Venis soldatoj cxe nia oficejo kaj legis la tuton nokte antaux ol la presprovajxo iris al presejo - tio jam estas historio nun. Sed mi bedauxras ke la situacio ankaux ne estas tute sekura hodiaux. La prptestantoj nun ne volas toleri kaj atakas jxurnalistojn kiam ajn ili ne povas vidi suficxe (laux ili) da materialo sur la jxurnalo aux laux ilia vidpunkto.

Ankaux en Nepala Esperanto-Asocio mi suferas cxar mi volas skribi la veron, malferme. Mi ne povas resti silenta kiam mi vidas ke homoj uzas nomon de nia kara asocio aux lingvo por gajni personan profiton. Mi ja parolos plu. La sekretuloj devos toleri min - cxar mi amas Esepranton kiel ilo por demokratio, lingvaj rajtoj; ne kiel ilo por peti almozon. Mi nur bedauxras ke ankaux kelke da gravaj eksterlandanoj subtenas sekretulojn.

Nu, mi vidis ke reta versio de nova Jarlibro de UEA menciis ke prezidanto de NEspA esats Mukunda! Ne kredeble. Cxu la redaktoro de Jarlibro, S-ro Roy MCoy ne povis kompreni kiun mi sendis en nia oficiala letero de NEspA? Cxu mia Esperanto estas ne komprenide malbona?
Ne nur mi, sed ankaux kelke da nepalanoj protestis kiam S-ro MCoy volis dauxre uzi personan adreson de iu kiel oficiala retadreso kaj mi kredis ke li finfine konsentis. Sed vidu li pervole ne akceptis min kiel prezidanto de NEspA kvankam mi venkis S-ron Mukunda dum al kongreso je baloto. Tio estis insulto ne al mi, sed al cxiuj kiuj vocxdonis por mi. Mi devas skribi al UEA baldaux. Nun mi komprenas kial multaj homoj malamas UEAn.

Mi estas preta toleri pli kaj plu - kiel profesia jxurnalsto kaj jxurnalista esperantisto.

3 comments:

Jorge said...

Saluton, Razeno. Dankon pro la komento en mia blogo. Lastatempe mi blogis malmulte en la hispana kaj des malpli en esperanto, kvankam mi komencis novan blogon pri la Esperanta Respubliko, kie ajna esperantulo bonvenas. Amike salutas, el Madrido, Jorge

Ursula said...

Oh, mi preskau forgesis tiun tagon de la Gazetara Libereco. Do, al vi, majstro de la vortoj kaj frazoj gratulon kaj mi deziras al vi sendangxeran profesian laboradon !

Ursula said...

Kaj aldone, pri la eksterlanduloj kiuj subtenas la sekretulojn: Ili senscie subtenas. Kiel ili sciu cxu iu sekretumas au ne ?
Pri la malgxusta nomo: UEA almenau aperigu gxustigon en la tutmonda Esperanto revuo. Cxu estis iu miskompreno ? Eraro ?