2007/04/29

Prelego pri Esperanto cxe Rotaract kunveno

12:11 AM 4/29/2007
Pasinta sabate mi ne blogis pri Esperanto-movado ĉar mi ne havis ion blogindan. Jes mi havis la sama kutima informo - "Ne povis okazi kunveno ĉar ne venis sufiĉe da membroj kaj oni ne povis ion decidi". Pri tio ne ne volas skribi ĉiam. Ankaŭ okazis tion hodiaŭ.

Bone okazis io nova hieraŭ. Mi ne iris al NEspA sed anstataŭe iris al "Rotaarct Club of Lalitpur" kie mi prelegis pri Esperanto kaj ĝia movado en Nepalo.

Ili kutime havas prelegan programon ĉiu monate kaj estis tiel organizita ke ili rigartu ian kinon pri etoso. Sed pro manko de aparato ili hazarde petis mia helpo hodiaŭ matene se mi povas veni por prelegi (mi iam informis al unu el konsilandoj ke NEspA nuntempe adagas kun prelegoj). Do estis ne bone ke mi prelegu tie ĉar tio ne estis por mi. Tamen mi pensis ke ĉio estas bona por Esperanto. Kaj mi decidis iri tien. Mi tuj poste telefonis al Narendra kaj demandis ĉu li ankaŭ povis veni - li havis pli grandan problemon kaj diris ne(kaj mi scias ke Poshraj estis ekster al valo). Sed li promesis iri al Thamel.

Bone, mi iris tien sole kun kelke da Esperanto-libroj je tagmezo kaj atendis min ĉirkaŭ 20 gejunuloj. Neniu el ili iam aŭdis pri Esperanto. Mi komence klarigis pri filozofio pri Esperanto, ĝia historio kaj movado en Nepalo. Poste mi dum duonhoro klarigis pri gramatiko/regularo de Esperanto. Kaj je la fino, ili sciis preskaŭ ĉion pri Esepranto - nur restis lerni vorto-signifojn. Ili diris ke ili estis okupitaj sed mi lasis la retejojn kie ili povas trovi Esperantaĵojn.

Mi ĝois ke ili volis lerni ĝin sed mi ne havis pretan respondon kiam kaj kiu instruos ilin. Mi informis pri nia Thamel oficejo kja diris ke oni povas viziti tien sabate por renkonti pli da Esperantistojn kaj ankaŭ aranĝi kursojn.

Post tagmeze mi telefonis al Narendra kaj Nabil Lal. Ili diris ke ne multaj homoj venis al la kunveno kaj do ne okazis io speciala. Mi povas kompreni - ĉar Bharat ankoraŭ nenion skribis, kaj oni ne finis la renovigon de la regsitara atestilo. Poshraj ne estas ne Katmando kaj Nara Bahadur ne akceptis mian telefonvokon. Kaj mi ankoraŭ scias ke la vortaro ankoraŭ ne estas preta ĉar neniu scias kie estas la vortaro.

Mi proponis eldoni informilon pri Esperanto (fakte mi nur renovigis la planon) kiun Nespa havis antaŭ pli ol kvin jaroj. Kiam NEspa estis ĉe Maharajgunj, mi verkis artikolon en Nepali por eldoni kiel informilo disdonebla senpage. Sed neniu scias hodiaŭ kie ĝi estas kaj ĉu troveblas aŭ ne.

Intertempe mi ricevis inteniron pri mia estonta vojaĝo al Japanio - estas du-monata! Mi ne scias ĉu mi sukcesos trovi tiom longan ferion aŭ ne. Mi proponis al mia ĉefo sed li diris ke li resopndos al mi poste do mi ankoraŭ ne respondis al Doi. Estos tre tre tre bedaŭrinda se mi ne sukcesos pro mia laboro. Restas la plej malfacila vizo ankoraŭ.

No comments: