2006/07/30

Kiu vojaĝu al UK el Nepalo?

Julio 30, 2006

Denove aperas la sama malnova demando en NESPA - kiu vojaĝos al UK ĉi foje?

Estas strange ke Nepalaj geespernatistoj tre interesiĝas pri vojaĝo al UK ĉiu jare (provize ke iu bonkora eksterlandano/eksterlanda institucio pagas vojaĝkoston de ili). Estas malferma sekreto ke iu helpas Nepalan movadon por ke unu aŭ du personoj partoprenu la UKn. Sed NESPA ne anoncas kiu subtenas la vojaĝon, per kiom da mono kaj kial - oni nur diras iu tiu helpas la asocion aŭ simple mensogas. NESPA havas rajton elekti la personon vojaĝontan kaj ĝi ne bezonas ian bazon por decidi kiu vojaĝos, ne okazas konkurso aŭ ekzameno - mi memoras oni decidis ke dezirantoj petu skribe al NESPA kaj venis tia persono kiu eĉ ne povis skribi petleteron en Espernato! Jam oni vidis ke tiuj homoj kiuj apenaŭ kontribuis en la movado, aŭ tiu kiu preskaŭ ne parolas la lingvon aŭ ne venas ĉe E kunvenoj vojaĝis (do vi imagu kion li/ŝi faris en la kongresjo). Ekseterlandanoj informas nin ke iu nepala partoprenanto preferis dormi en la hotelo anstataŭ partopreni en fakkunsidoj kiujn li ne povis kompreni. Jam ni vidis ke iu sinjoro, kiu vojaĝis al UK pere de tiu projekto, presentis tute senbazan raporton pri Nepala E movado dum la UK. Kiu kulpas?

De multaj jaroj ĉiu jare iu tiu vojaĝas sed NESPA ankoraŭ ne donas al ni raporton kiu vojaĝis en kiu jaro kaj kial li aŭ ŝi estis elektita ktp. La partoprenintoj ankaŭ ne prezentis raporton al  NESPA oficiale pri sia voajĝo - kiel li vojaĝis, kion li prezentis kaj kion li gajnis per la vojaĝo ktp. Estas simpla loterio por bonsanĉaj (aŭ ruzaj) homoj aŭ por tiuj kiuj havas bonan rilaton kun la ĉefoj de la NESPA. Estas ege bedaŭrinde ke estraroj de NESPA ne anoncas pri elbleco vojaĝi kaj pri decido elekti iun tiun. Kaj ni devas legi leteron de eksterlandanoj por scii kiuj jam aliĝis al kongreso kaj kiu vojaĝos tien. Ĉu ni ne havas rajton eĉ gratuli ilin kaj deziri bonan vojaĝon?

Mi opinias ke tiuj eksterlandanoj kiuj ĉiu jare helpas nepalanojn vojaĝi al UK deziras ke tiuj homoj daŭre laboru por la movado. Sed ni vidas ke nur kelkaj de la vojĝintoj troviĝas en la movado kaj aliaj jam lasis ĝin. Ĉu vi ne pensas ke la helpoj estis misuzitaj?

Krome, jam du personoj el Nepalo, kiuj vojaĝis por partopreni en Esperantaj kongresoj malaperis - Ram Krishna Subedi en Meksiko kaj Prakash Bhattarai en Pollando. Ili ne revenas kaj kontraŭleĝe loĝas en Europo aŭ Ameriko. Tio malbonigas imagon de NESPA en internacia  areno - kiu respondecas? Estas multaj organizaĵoj en Nepalo kiuj havas bonan rilaton kun internaicaj institucioj kaj "eskportas" homojn kontraŭleĝe je preteksto de seminario aŭ kongreso kaj gajnas monon. Ĉu NESPA ankaŭ estas tia? Mi ne povas kompreni.

De tempo al tempo, la partoprenantoj diras ke ili vojaĝis per sia propra mono. Estas malfacile kredebla. Pro bonsanĉa Nepala oficisto, li aŭ ŝi devas kolekti la tutojn de sia salarjo dum du jaro por aĉeti fulgbileton. Aŭ se ili aĉetas flugbilieton, sia familio ne povas eĉ manĝu dum du jaroj. Ĉu homoj povas ŝpari tiom da monon? Estas granda sekreto kiel oni aranĝas eksterlandajn vojaĝojn. Se oni ricevas monan helpon, li aŭ ŝi devas diri tion kaj danki la eksterlandajn helpantojn publike.

Solvo laŭ mi : Mi opinias ke NESPA devas anonci ke neniu nepalano vojaĝos dum venontaj 5 jaroj. Tio helpos nin trovi verajn aktivulojn, ni ne devos interbatali kaj tiel povos ŝpari tempon por labori por la vera movado. Se iu volas vere helpi Nepalan movadon, ili pli bone helpu eldoni Esperantajn librojn en Nepalo. Mi petas.

Jen ĉi jare jam forvojaĝis prezidanto de NESPA Mukunda Raj Pathik kaj kasistino Indu Devi Thapaliya. Almedaŭ de Marto (post la renkontiĝ) mi estas pli malpli regula vizitanto al sabataj NESPA kunveno. Dum kvin monatoj mi neniam vidis ke 11 da estraranoj kunvenis kaj decidis ion gravan. Mi atendas ĉiu semajne sed oni aŭ ne venas aŭ nur babilas pri ĉio kaj revenas hejmen. Mi kelkfoje vidis la prezidanton sed li prezentas sin kiel okupita kaj nek aŭskutaj aliulojn aŭ respondas detale al demandantojn. Aliflanke, mi neniam vidis kaŝistinon en la sabatajn kunvenojn kaj okazis tiom ke mi devis pagi mian kotizon por la dumviva membreco sed ĉar ŝi ne venis, la ĝenerala sekretario diris al mi ke mi rekte iru al la banko kaj pagu monon tiel. Mi estis kun la prezidanto sed li neniam diris al la membroj ke li planis partopreni UKn. Ni preskaŭ sciis pri tio sed ni nur volis aŭkulti per lia lango (ni ankaŭ aŭdis ke li poste vojaĝos al Usono). Fine, ni decidis traduki CDon prli Langtang (al kie ni piedvojaĝos dum venonta IHR), mi preparis la tradukaĵon sed ne povis surbenigi ĝin en CDo kaj li jam estas for.

Aliflanke, nia ĝenerala sekretario Bharat Kumar Ghimire diris ke li vojagoxs al Filipinoj por instrui Esperanton tie kaj antaŭ tio li instruos la anglan en Hongkongo. Sed mi ĵus legis ke iu ke li estas en Usono, mi ne povas kredi. Kio okazas al Nepalo?  Oni uzas NESPAn kaj mi nur amas ĝin.

Posted by razen at 22:35 | Permanent Link | Comments (11)

No comments: