2006/06/04

Maoista amaskunveno - neoficiala kunveno ĉe Nespa

junio 04, 2006

Mi denove iĝis malregula.

Vendrede venis amaso da Maoistoj en la ĉefurbo por konduki politikan prelegon. Estis ĉiel eksterorinara.

 Venis centoj da busoj (oni dire forkaptitaj sed la partoprenantoj diris ke la busveturistoj helpis ilin) venis el diversaj vilaĝoj de multaj regionoj de la lando. Plej multe da volunuloj estis popolaj armeoj sen armiloj. Oni povas vidi la fortecon kaj diligentecon en siaj vizaĝoj.

La membroj de centra komitatoj de Komunista Partio de Nepal (Maoistoj) - Prabhakar, Krishna Bahadur Mahara, Dinanath Sharma, Pampha Bhushal, Pawan Man Shrestha kaj aliaj tre ĝentile prelegis. Ili kritikis la nunan registaron ke la registaro ne bone kaj rapide laboras por retrovi la rajtojn de la popolo. Ili montris eblecon ke la reĝo nun nur dormas ne mortas do iam povas veki sin kaj ataki la popolojn por denove autokrati regi la landon .

 Sabate mi iris al Nespa. Bedaŭrinde, kiel ĉiam, ne okazis kunveno ĉar ne estis prezidanto kaj ĝenerala sekretario kaj aliaj estraroj. Oni nur babilis pri politiko ktp, kaj mi reiris antaŭ ol ĝi finis ĉar mi vidis ke tia kunveno povas daŭriĝi senfine. Mi sukcesis redoni la donacon al Poŝraj kiun lasis Margreet.

Interese, Junio devas esti la plej aktiva monato en Nespa. Ĉar dum tiu semajno Nespa faras sian eble solan laboron - decidi kiu bonsanĉa homo ĝuu la senpagan vojaĝon al UK. La reĝoj de Nespa decidas tion sekrete kaj aliaj eĉ ne havas rajton demandi kial li/ŝi kaj kial ne li/ŝi. Tio estas reĝa demokratio de Nesap de jaroj. Mi komprenas ke oni nun ne devas veni al Nespa oficejo por oficiale decidi ion ĉar ĉiuj tiel-nomataj oficialaj decidoj ne estas tra-videblaj eĉ por estraranoj. Eble ili jam decidis kiu ĉifoje vojaĝos al Italio. Mi pere de eksterlandanoj aŭdis ke vojaĝos Mukunda kaj Indu. Kaj Mukunda ankaŭ havos ŝancon vojaĝi al Usono. Kaj krome, eble, Bharat jam vojaĝis al Filipinoj por instrui Esperanton, tiel li diris antaŭe al ni. Eĉ Archana, la pagita laboristino por Nespa oficejo ne ĉe eistis dum la kunveno.

Mi hieraŭ legis alrtikolon de Mukunda en sia gepatra lingvo pri sia vizito al Islando. Post la Azia Kongreso li volaĝis al Islando por unu aŭ du monatoj.

Krome,  mi ĝojas ke junuloj volas eldoni bultenon. Tre bone. Ili timas ke eble Nespa kritikos sed mi jam promesis ilin ke mi ĉiam estas preta helpi ilin se ili laboras.
Posted by razen at 11:56 | Permanent Link | Comments (0)

No comments: