2006/04/21

Irmalpermeso daŭras

Aprilo 21, 2006

Hodiaŭ estas la 15a tago de revolucio kontraŭ la monarĥio. Homoj postulas liberecon kaj la reĝo donis kuglojn. Jam mortiĝis pli ol 12 da homoj dum protestado kaj nun reĝo diskutas pri la situacio kun malnovaj pro-reĝaj politikistoj kiuj nur feliĉigos la
reĝon, dirante ke la situacio estas en ordo.

Pli dangexe, la reĝo anoncis irmalpersso dum 25 horoj kaj homoj larĝe malobeas ĝin miloj da homoj estis sur la strato kaj la polico kaj armeo simple malsukcesis devigi homojn obei la reĝon. Kaj rezulte, a amaso de cen-miloj da homoj en ĉiuj partoj de la ĉefurbo kaj alia regionoj de la lando.

Ĉar la registaro ne donis permesilon eĉ por gazeraro kaj aktivistoj de homaj rajtoj, neniu scias pri la vero. Kaj oni nur timas ke dum hieraxua protestado dekoj da homoj pafmirtiĝis. La soldatoj kune prenis la kadavrojn kaj oni ne scias kie kaj kiom estis murditaj.

Venis speciala ambasadoro el Barato por doni konsilon al la reĝo sed li malfeliĉe reiris hejme, verŝajne li ne sukcesis aŭskultigi la reĝon. Kiam oni devas fini, ili frenezas - la reĝo estas freneza nun.

Kaj aliflanke, la Nevaroj trovis bonan tempon por batali por etna aŭtonomio. Jen alia batalo komencis en ka ĉefurbo. Kaj ĉiuj scias ke la politikaj partioj ne aŭdos tian postulon pri etna aŭtonomio, ĉar la politikaj gvidistoj plej parte esats altklasaj Hinduoj kaj ili ne volas doni etnan autonomion. La 59 etnoj devas komenci sian apartan batalon eĉ post malvenko de la reĝo.

Mi ne povis blogi ofte pro okupiteco. Kaj ĉar mi ne havas reton en mia hejmo, mi ne povis pli frue ĝisgatigi mian blogon. Mi bedaŭras.

Posted by razen at 10:35 | Permanent Link | Comments (2)

No comments: