2006/04/05

Demonstracio malpermesita en stratoj, centoj arestitaj

Aprilo 05, 2006

Finfine, la reĝo de Nepalo Gjanenda malpermesas demokration al sia popolo hieraŭ vespere. Denove post 14 jaroj, demoratia rajto demonstracii pace en stratoj estis malpermesita. Ĉirkau 100 da ĵurnalistoj, profesoroj, kuracistoj kaj leĝistoj estis arestitaj kiam ili ekis demonsracion ĉe strato Naja Baneshor.

La politikaj partioj kaj aliaj profesiaj organizaĵoj planis organizi tri tagan strkon de 6a ĝis 9a de aprilo kontraŭ la registaro kaj aŭtokratio kaj por malsukcesigi ĝin, la registaro jam anoncis ke ĝi faros ĉion ajn. La ministro por hejma afero Kamal Thapa jam diris al ĵurnalistoj vendrede, “La policanoj eĉ povas pafi al la demonnstraciantoj se ili venas al la stratoj. Mi faros ĉion por malsukcesigi la demonstraton.”

La registaro ĉiam minacis ke la Maoistoj povas veni en la ĉefurbo kaj ataki dum la protestprogramo. Kaj nur merkrede, la Maoistoj anoncis ĉeŝbatalon en ĉefurbo por certigi la registaron ke ili ne havas intencon ataki dum la paca demonstracio de la partioj. Tamen la reĝa registaro ne volis doni popolon sian rajton demonstracii kaj hieraŭ vespere anoncis ke neniu nenie rajtas okazigi ian ajn kunvenon aŭ demonstracion en la ĉefurbo. Kontraŭ la anonco, okazigis demonstracion ĵurnalistoj, leĝistoj, profesoroj kaj kuracistoj.

La policanoj eĉ arestis la raoprtistojn kiu estis tie nur por raporti. Kaj la aktivistoj de homaj rajtoj hodiaŭ matene jam anoncis ke ili ne estos silenta dum la tri-taga demonstracio kaj bone trarigardos kiu kion faros kaj finfine sendos raporton al la internaica tribunalo por ke ĝi punu nepalan reĝon, ministrojn, armeon kaj policon kontraŭ ilia misuzo de ŝtatan povon por malliberigi aŭ malpermesi la popolon sian homaj rajtoj.

De Februaro 1, 2005, la reĝo puĉis kaj prenis ĉion politikan rajton. Li mem elektas siajn ministrojn kaj li estas la prezidanto de la kabineto. Nun ne estas parlamento en Nepalo kaj la reĝa teamo ĉiam preparas novan leĝon ĉiu monate. Nur dimanĉe aperies nova leĝo kiu montras ke eĉ tiuj homoj kiu kontaktas la Maoistoj esas egale “teroristoj” kiel ili mem. La reĝe, de monenco de puĉo, atakadas la ĵurnalistojn.

La Plej Alta Tribunalo jam anoncis ke la reĝa registaro estas kontraŭ-konstituicia. Sed la reĝo ĉiam diras en siaj prelegoj ke li devis premi ĉion ĉar la partioj ne bone faris al la lando kaj li nur povas doni feliĉon kaj demokration al la popolo.

No comments: