2006/03/03

Mi estas en Mustang

Marto 03, 2006

Mi tre ĝojas blogi hodiaŭ. Etas ĉiel speciala. Mi partoprenas la 6an Internacian Himalajan Renkontiĝon. Estas en tute 24 membroj. Ege interese !!!

Mi blogas el Jomsom (2710m), flughaveno de Mustang distrikto. Multe blovas forta vento.

Matene ni estis ĉe la templo de Muktinath (3750m). Estis tiom frosta ke eĉ fluanta akvo frostiĝis kaj troviĝis glacio sur la akvo kiu falis sur niaj vestaĵoj.

Ni ĉiuj fartas bone - kun Ursula, Margreet, Hori kaj aliaj. Sed kompreneble ĉiuj estas lacaj. Ni vagadis dum ĉirkaŭ 5 horoj.

La retan servton troviĝas sed tre malfacile funcias.

No comments: