2006/03/28

Klarigo pri malaperintaj gepoloj


Marto 28, 2006

La "novaĵo" pri forkapto de la polaj geesperantistoj-mondvojaĝantoj - Marzena kaj Woytek, jam kreis ĥaoson en Esperantio. Jen mi donas mian klarigon je mia flanko.

La plej grava punkto de la rakonto estas tio ke nun ili estas liberaj, dank' al dio ! Tamen restkas aferojn klarigendajn. Ili, laŭ NESPA informo, nun piedvagas ĉirkaŭ la monto kaj revenos eble post unu monato.

La 24a vendrede: Mi aŭdis vespere ke ili esis forkaptitaj de Maoistoj kiam ili volis trapasi Jiri, sur voje al Monto Everesto. Ili havis planon piedvagi ĉirkaŭ la Monto-Eversto. Mia raportistino-edzino ricevis tiun informon en sia oficejo sed mi ne ricevis ĝin en mia oficejo.

Mi suspektis ke verŝajne ili refuzis pagi la takson al Maoistoj, kiu estas neskribite deviga kiam oni eniras ilian regionon. Eĉ la registro de la reĝo ne povas nuligi ĝin. Ni scias ke Maoistoj neniam ĉagrenas aŭ atakas turistojn senkiale. Mi estis tre nervuza sed estas tute senhelpa samteme.

NESPA dissendis la informon al ĵurnaloj, aktivistoj de homaj rajtoj ke du geesperantistoj estis forkaptitaj de Maoistoj, kun suskriboj de kvar de la estraranoj. Poshraj telefone informis pri tio (dank' al li) vespere. Mi iom timis doni tiun novaĵon ĉar neniu estas certa kaj estas nepre tre serioza kaj grava afero. Se ne estus vero, la Maoistoj certe antaŭjuĝos nin (fakte ili neneiam estas pozitivaj al novaĵoj elsenditaj). Mi parolis pri tio kun mia redaktoro kaj li ne permesis meti novaĵon sen informilo oficiala. Unue, la informo de NESPA (por ni) ne estas oficiala kaj due, eĉ tiam, la informo ne venis al mi ĝis la 9.00a nokte kaj mi revenis hejmen.

La 25 sabate: Mi vizitis al NESPA tagmeze. Prezidanto ne venis kaj ĝenerala sekretario diris ke la gepoloj telefonis al Mukunda de ie kaj lia filo akceptis la informon ke ili estis kaptitaj de Maoistoj. Estis terure !

26an dimanĉe: Kvankam mi havis oficialan informon de NESPA, mi ne volis disdoni la informon en mia ĵurnalo. Mi jam blogis persone. Vespere, mi trovis ke Homaj Rajtoj Asocio de Nepalo (HURON) sendis informon al nia oficejo, citinte tion de NESPA, kaj petis al Moaistoj ke ili baldaŭ liberigu la kaptitoj (estis nur nomoj de du geesperantistoj, kvakam fakte estis kvarope, ĉiuj gepoloj).

Mi preparis novaĵon, ĉar estis pli kredeble - kaj esperis ke eble elsendo de novaĵo klarigos la aferon ĉu ili vere estas Maoistoj aŭ ne. Samtempe, www.nepalnews.com ankaŭ donis novaĵon per la informon kiun NESPA sendis vendrede.

27 lunde : aperis mallongan novaĵon en nia ĵurnalo www.thehimalayantimes.com. Estis mia feria tago sed mi estis en kontakto kun raportistoj kaj petis ilin, se eblus ili kontaktu kun Maoistaj aktivistoj el Lukla. Kaj mi telefone parolis kun kelke da HR aktivistoj kaj ili diris ke Maoistoj jam sendus klarigon se ili vere forkaptis iun. Dubo kreskis, sed ni iel estis maltrankvila.

Je la 5.30 Pola Radio telefonis min kaj demandis mi kion mi scias. Mi klarigis min kion mi ĝis tiam aŭdis - ke la poloj estis forkaptitaj, laŭ la plej aktuala informo mi havis. Fakte, mi ne sciis pri la aktuala informo kaj diris ke ili ne ankoraŭ estis for de kontakto.

Je 6.30 Poshraj telefone informis ke la gepoloj fakte estis liberigitaj de la Maositoj. Laŭ li, la Poloj jam telefonis al Mukunda dirante ke ili estis liberaj post 24 horoj en kapto Maoista.

Denove venis voko el Pola Radio kaj demandis ĉu ili estis liberaj. Mi diris jes.

Mi ne laboris dum tiu tago sed aŭdis el miaj raportisto-amikoj ke Nepal Turisma Oficejo (NTB) opoziciis la raporton de NESPA, dirante ke la turistoj fakte ne estis forkaptita de Maosito kaj nur havis miskomprenon kun lokuloj.

Laŭ la informo de NTB, estis nur "misleading news about the four Polish nationals". La informilo diris ke unu el la membro de NTB parolis kun unul el la poloj kaj li/ŝi diris ke ili ne estis forkpatitaj. Strange !

Aliflanke, S-ro Mukunda Pathik, la prezidanto de NESPA, skribis en la retgrupo "nepalaj-esperantistoj" la 27an de marto pri tiu evento. Sed li ne rekte skribis ke ili estis forkaptiaj. Li simple skribis, "Unue ili informis al mia familio kaj Nepala Esperanto-Asocio elsendis mesaj'ojn al tiaj homoj tiuj kiuj laboras pri homaj rajtoj, j'urnaloj kaj aliaj konsernaj oficejoj kaj homoj...Tiam li forgesis ke estis li kiu dissendis informon ke la gepoloj estis kaptitaj de Maoistoj.

Kaj denove, li skribis ke, "ni sukcesis rekte paroli per telefono kun polaj samideanoj. Ili devis doni monon kiel donaco kaj nun ili estas en ordo." Tie li denove ne volis skribi ali kiu ili donacis monon kaj ke ili estis liberigitaj de Maoista forkapto. Tia informo denove malfaciligis min.

Dume, kelke da samideanoj el divesraj landoj monstris sian intereson pri la grava afero. www.ĝangado.com preparis novaĵon laŭ mia blogo. Adam Wilkus,  Masakato,  Karlos Enrike,  fiskot estis ili.

Mi elkore dankas al ĉiuj kiun monstris sian amon al la poloj kiuj trovis ian ajn problemon en Nepalo, al NESPA kiu monstris sian klopodon serĉi la perditajn samideanojn. Kaj precipe dankas al Radio Pola kaj Ĝangalo.com kiu serioze raportis pri la evento.
[el arhxivo de mia malnova blogo]

No comments: